Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / LukiZ / Skoltoj relevas la flagon

Skoltoj relevas la flagon

de Łukasz Żebrowski Laste modifita: 2010-06-26 01:06
Skolta Esperanto Ligo, preparas novan strategian agadplanon por memorigi ĝian 100-jarigon en 2018. La ligo de Esperanto parolantaj geskoltoj planas revigligi ĝian agadon kaj oferi novan programproponon por la skolta movado per la popularigado de diverseco uzante la internacian lingvon.
SEL, la plej malnova internacia skolta organizo planas agi en la kampoj de informado (pri Esperanto en naciaj skoltmedioj ĉi-jare), trejnado (trejnseminarioj por novaj aktivuloj en 2011) kaj aplikado (internacia skolta tendaro en 2012). SEL bezonas geesperantistojn, iamajn au nunajn geskoltojn, kiuj volus kunlabori loke kun naciaj skoltasocioj au internacie ene de SEL. Se Vi volas scii pli, bonvolu viziti esperanto.org/skolta kaj skribi al SEL.Reaktivigo@gmail.com por ricevi pliajn informojn.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-07-01 08:18
Antaux pli ol 50 jaroj mi mem estis aktiva skolto kaj edukis novulojn. Al skoltismo mi multon simpatias gxis hodiaux , cxar skoltismaj idealoj havas multe komunan kun Esperanto.

Mi pro tio ege gxojas, ke revigligxas la kunlaboro. Ni devas kunlabori kun cxiuj progresaj organizoj por pli efike iri al plibonigo de putranta monda ordo.

Al skoltismo mi dankas pro;
- amo al naturo
- amo de patrujo
- amo de internaciismo
- solidareco
- kaj amo al memstareco

Hodiaux mi jam 70-jara, sed mia insigno (skolta kruco) kaj la skoltaj kantojn akompanas min dauxre.

Cxe tiu geedzigxo povas amaux profiti! "Estu preta"!
strigo
strigo diras:
2010-07-09 06:04
Por tiuj kiuj deziras, estas pagho pri SEL ankau che Facebook. Serchu "Skolta Esperanto-Ligo" kaj alighu tie.