Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / LukiZ / PEJ kunvenis en Varsovio

PEJ kunvenis en Varsovio

de Łukasz Żebrowski Laste modifita: 2012-12-30 14:47
Trideko da partoprenantoj pasigis semajnfinon dum la kunveno de Pola Esperanto-Junularo, kies ĉefa celo estis elekto de estraro por la venontaj du jaroj. La kunveno okazis en Varsovio inter la 30-a de aprilo kaj 3-a de majo 2010.
PEJ kunvenis en Varsovio

PEJ-kunveno en Varsovio

La kunveno komenciĝis jam vendrede, per neformala kradrostado. Oficiala programo ekis la sekvan tagon kaj inaŭguris ĝin Łukasz Żebrowski per raporto pri agado de la estraro en la oficperiodo 2008-2010. En tiu tempo Pola Esperanto-Junularo realigis kelkajn grandajn projektojn, el kiuj unuavice menciindas Internacia Junulara Kongreso 2009 organizita kune kun Ĉeĥa kaj Germana Esperanto-Junularoj en Liberec’. Same gravis fondo de nova aranĝo – Junulara E-Semajno, kiu kreiĝis dank’ al kuniĝo de novjaraj Ago-Semajno (de PEJ kaj Varsovia Vento) kaj Internacia Seminario (de GEJ). Atenton meritas ankaŭ furoraj esperantaĵoj eldonitaj de PEJ: T-ĉemizo „Lingva revolucio” kaj botelmalfermilo „Esperanto – Probably the best language in the word”. Bedaŭrinde ne ĉio iris tiom bone, kiel estis planite kaj la sekva estraro devos doni apartan atenton al kampo de loka agado.

Religon de tiu kaj aliaj taskoj prenis sur sin ses estraranoj elektitaj fare de la komitato. Prezidantino fariĝis Agnieszka Rzetelska, kiu en la antaŭa estraro rolis kiel vicprezidantino. Ĝisnuna prezidanto, Łukasz Żebrowski prizorgos informadan kampon. El la antaŭa estraro restis ankaŭ Leszek Dobrowolski, kiu daŭre estos kasisto de PEJ. Tute novaj estraranoj estas Zuzanna Samborska (vicprezidantino) kaj Natalia Antolak (sekretario). Fine, pri landa agado respondecos Przemek Wierzbowski, kiu jam estis estrarano de PEJ en jaroj 2006-2008. La estraron membras do egale por tri viroj kaj virinoj, kaj same poduone novaj kaj plu oficantaj aktivuloj.

Dum la kunveno okazis ankaŭ du programeroj dediĉitaj al Junulara E-Semajno. Unua celis prezenti organizan flankon de JES al tiuj, kiuj ankoraŭ ne membras en la teamo. Dua estis kutima laborkunsido de la organiza komitato.

Krome dum la kunveno oni klopodis krei ideojn por ŝanĝi emblemon de PEJ. Tio ĉi estis realigita per preparado de grafitiaj ŝablonoj. La programero, krom multo da amuzo, donis ankaŭ konkretajn rezultojn, kiuj estos plu evoluigataj.

Trairante al la distra parto de la kunveno, ne eblas ne mencii oficialan debuton de la varsovia kabaredo „La oraj pantalonoj en arbustoj”. Tiu ĉi nova grupo prezentis skeĉojn en Esperanto kaj en la pola.

Ĉiuj vesperoj finiĝis per etosplena kradrostado en verdejo de Varsovia Vento.

Fotoj de la kunveno troveblas en la paĝaro de PEJ

Łukasz Żebrowski