Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / LukiZ / Multaj novaĵoj en la Pola E-Junularo

Multaj novaĵoj en la Pola E-Junularo

de Łukasz Żebrowski Laste modifita: 2010-12-06 19:59
Mallonga sed efika estis kunveno de Pola Esperanto-Junularo, kiu okazis en Bjalistoko inter la 26-a kaj 28-a de novembro 2010. Unu el ĉefaj decidoj alprenitaj dun ĉiu tiu kunveno estas ŝanĝo de prezidantino de PEJ-estraro. Post rezigno de la ĝisnuna prezidantino, Agnieszka Rzetelska, por tiu posteno oni elektis Agnieszka Mozer el Varsovio.
Multaj novaĵoj en la Pola E-Junularo

Nova PEJ-emblemo

Certe plej multan tempon en la kunveno oni dediĉis al diskuto pri ŝanĝo de la PEJ-regularo. Ĉefa celo de la nova projekto estis pliefikigo de la organizo kaj forigo de problemoj, kiujn kreis antaŭa regularo el 2004-a jaro. Post enkonduko de korektoproponoj, nova regularo estis akceptita unuanime kaj ekvalidos post aprobo fare de la Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio.

Oni diskutis ankaŭ aferojn ligitajn kun kunfondado kaj aliĝo al la Pola Konsilio de Junularaj Organizoj. Kadre de subtenado de loka agado, oni kreis laborgrupojn pritraktantajn konkretajn projektojn. Unu el ili okupiĝos pri preparado de pakaĵo kun instrumaterialoj por homoj dezirantaj instrui Esperanton. La dua analizos eblecon utiligi programon de Eŭropa Volontula Servo kaj trovi volontulon, kiu laborus por PEJ. La tria preparos inform-materialojn pri nia organizo.

Dum pŭzo, malgraŭ malfacilaj veterkondiĉoj, partoprenantoj de la kunveno partoprenis urban ludon Laŭ la spuroj de Esperanto.

La lasta tagordero en la programo de la kunveno estis ŝanĝo de PEJ-emblemo. Sume prezentitaj estis ses proponoj. Elektita estis projekto *pej preparita de Przemek Wierzbowski.

La sekva kunveno de PEJ okazos kadre de la 32-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Nowy Sącz (30-a de aprilo ĝis 7-a de majo 2011). Antaŭe ni invitas al organizata de ni Junulara E-Semajno (Burg, Germanio, 27-a de decembro 2010 ĝis 2-a de januaro 2011).