Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / LukiZ / JES! Kunigo de IS kaj AS

JES! Kunigo de IS kaj AS

de Łukasz Żebrowski Laste modifita: 2009-01-14 01:58
La silvestro de 2009 vidos kunigon de IS kaj AS, du fortaj kaj sukcesaj eventoj kiuj ĝis nun konkurencis. Ĝi okazos en Zakopane, nomiĝos Junulara E-Semajno kaj gvidos ĝin teamo de kvar spertuloj de ambaŭ pasintaj eventoj: Julia Hell (prezidantino de GEJ), Łukasz Żebrowski (prezidanto de PEJ), Rolf Fantom (estrarano de GEJ por renkontiĝoj), Irek Bobrzak (ĉefo de Varsovia Vento).
JES! Kunigo de IS kaj AS

JES-emblemo

Dum la aŭtuno de 2008, PEJ- kaj GEJ-estraroj aprobis la planon, kaj dum renkontiĝo en Berlino subskribis kontrakton por klarigi la celojn kaj gravajn punktojn de la projekto. La projekton aprobis la GEJ-jarĉefkunveno dum la IS en Biedenkopf, post detala pridiskuto kaj esploro de la projekto.

Kompreneble nia celo estas kunigi la plej bonajn flankojn de ambaŭ eventoj, fini la dividon inter IS- kaj AS-partoprenantoj, kaj kunigi la fortojn de organizantoj kies fortoj prefere estu uzataj varbi novulojn anstataŭ trakti problemojn kaŭzitajn de konkurenco.

La Internacia Seminario kaj Ago-Semajno pluvivos en la JES, june, kune kaj eĉ pli forte!

(Oficiala komuniko pri JES de PEJ- kaj GEJ-Estraroj)

Lu
Lu diras:
2009-01-14 12:43
Kion konkrete planas PEJ kaj GEJ akompane al JES por varbi novulojn (ekzemple en Germanio)? Ĉu oni celos novulojn pri JES (aŭ IS/AS) aŭ novulojn pri Esperanto?
RolfFantom
RolfFantom diras:
2009-01-14 23:18
Lu,

Ni daŭre malfermas al proponoj :-)

Nepre ni havos JES respondeculon por varbado, kaj taŭgajn kursojn. Specife ni organizis spertan kaj talentan organizanton por trakti surloke tiujn kiujn ni sukcesos alvarbi (ni ĝuste nun traktas la specifojn de la teamo).

En mia persona opinio, indus daŭri iom diskutoj ene de GEJ kaj PEJ estraroj pri kiel ili plej utiligu la JESon por publikigi Esperanton en siaj landoj. Aldone, ene de TEJO indus pripensadi kiel plej utiligi ĝin por subteni Esperantion per novulojn, novaj al renkontiĝoj kaj novaj al Esperantio.

Amike
Rolf