Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / LukiZ / Helpu al vjetnamoj partopreni en IJK - restas nur kelkaj tagoj!

Helpu al vjetnamoj partopreni en IJK - restas nur kelkaj tagoj!

de Łukasz Żebrowski Laste modifita: 2013-02-24 00:51
Antaŭ ĝuste unu jaro TEJO trovis sin en sufiĉe komplika situacio. En Japanio – la lando elektita por IJK 2012 – pro diversaj komplikaĵoj, ne plu eblis okazigi la Kongreson. Estis urĝe konsiderataj diversaj aliaj eblecoj, kaj regis necerteco, kiam surprize kaj kuraĝe venis propono el Vjetnamio: “ni pretas aranĝi la IJK-n”. Kvankam la gejunuloj tie jam estis plene envolvitaj en organizadon de la UK, malgrandeta grupo splitiĝis kaj transprenis sur sin la grandiozan taskon.

Malgraŭ la neimageble kurta havebla tempo kaj nenio antaŭplanita, ili trovis ejon kaj sponsoron, aranĝis programon, instruis ĉirkaŭ 30 helpantojn. Tiuj, kiuj bonŝancis viziti Hanojon pasintsomere, certe memoras la plurajn ĝuindajn momentojn de la IJK, kaj kiom afabla kaj laborema estis ĝia LKK.

Sed, imagu ke la vervaj vjetnamaj gejunuloj, eĉ aranĝinte IJK-n en sia lando, ne vere havas eblecon partopreni kromajn IJK-jn aŭ alian internacian junularan eventon. Efektive, la sola IJK al kiu ili havas la financan eblon veni, estas ilia propra: la vojaĝo inter Vjetnamio kaj aliaj mondopartoj kostas ~1000 €, dum la lando mem estas ege malriĉa. Ni kredas ke, precipe post la granda peno kaj sindonemo enmetita de ilia flanko en la organizadon de la plej grava junulara evento, ili meritas ĉeesti la Junularan Kongreson por simple ĝui ĝin kiel partoprenantoj, almenaŭ unufoje (laŭvoje ricevante motiviĝon por plua agado por Esperanto).

Kaj tial ni volas peti al vi helpi nin monkolekti por subvencii ilian partoprenon en la IJK ĉi-somere. Ni konscias ke la vojaĝkostoj estas enorme altaj, kaj sekve ju pli da homoj donacos des pliaj junaj vjetnamoj ricevos la donacon de partopreni la IJK-n. Vi povas konvene uzi la kontan sistemon de UEA (per ĝiro al “tejtej” kun indiko “subvencio al vjetnamoj”), simplan PayPal-ordonon al financoj@co.uea.org, ajnan alian manieron transpagi kiun ebligas UEA (http://www.uea.org/alighoj/pag_manieroj.html), aŭ nian kampanjon ĉe IndieGoGo: http://www.indiegogo.com/vjetnamoj-en-ijk. Por donacoj je 300 € kaj pli atendas mojosa reciproka donaceto!

Via,
Łukasz — prezidanto de TEJO