Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / LukiZ / Finiĝis fotokonkurso de Pola Esperanto-Junularo

Finiĝis fotokonkurso de Pola Esperanto-Junularo

de Łukasz Żebrowski Laste modifita: 2010-10-01 01:45
Peter Baláž el Slovakio venkis en la fotokonkrso “Esperantaĵoj de PEJ” organizita de PEJ kune kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj Ĉeĥa Esperanto-Junularo.
Finiĝis fotokonkurso de Pola Esperanto-Junularo

Foto de Peter Baláž

Pola Esperanto-Junularo dum lastaj jaroj, produktis kelkajn esperantaĵojn: T-ĉemizojn por Ago-Semajno 2006 kaj Internacia Junulara Kongreso 2009, verŝajne plej famajn “Lingva revolucio” kaj plej laste ankaŭ malfermilojn “Esperanto - Probably the best language in the world”. En la konkurso ni premiis fotojn kun la esperantaĵoj, kiuj estis la plej interesaj, faritaj en plej neordinaraj lokoj. En la foto de Petro troviĝas litov-slovaka paro en ĉemizoj “Lingva revolucio”, sur la plej alta pola montopinto - Rysy. La foto estis farita somere 2009. Ceterajn premiitajn fotojn eblas vidi en la paĝo kun rezultoj de la konkurso.
arkivita en: ,