Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / LukiZ / Trejnseminario de TEJO kaj SEL maje 2011 en Varsovio

Trejnseminario de TEJO kaj SEL maje 2011 en Varsovio

de Łukasz Żebrowski Laste modifita: 2011-01-28 19:28
Kadre de la SEL-Reaktivigo kampanjo, Skolta Esperanto-Ligo kune kun TEJO organizas trejnseminarion por junaj aktivuloj kun la ĉefa temo: Konstruante surbaze de diverseco – kiel ricevi la plej bonon el interorganiza junulara kunlaboro?

La seminario okazos en Varsovio, Pollando, inter la 24-a kaj 30-a de majo 2011 (kun 24-a kaj 30-a kiel vojaĝtagoj). La programo enhavas interaktivajn laborsesiojn pri teknikoj kaj metodoj de moderna laboro de junaj asocioj, kaj pri efikaj manieroj organizi junularon uzante la temon de diverseco kaj egalrajteco en la internacia agado. Partoprenantoj lernos praktikajn metodojn de interkulturaj aktivecoj kaj la uzon de variaj iloj de la Konsilio de Europo. Krome, partoprenantoj plibonigos siajn gvidadajn lertojn. Ni ankaŭ vizitos la centran sidejon de ZHP (Pola Skolta Asocio) por diskuti ilian sperton en internacia kunlaboro kaj la potenciala uzado de la internacia lingvo. Krome ni vizitos la lokan grupon de esperantistoj.

Ni invitas junajn aktivulojn en la skolta movado kaj esperanstistojn kiuj simpatias kun la skolta movado. La ĉefa kriterio estas klara intereso pri la temo de diverseco kaj egalrajteco en internacia kunlaboro kaj potenciala konribuo al la programo.

Danke al la subvencio de la Eŭropa Junulara Fonduso ni povas inviti 30 partoprenantojn, pagante la restadkostojn kaj kontribuante al la vojaĝkostoj. La aliĝkotizo estas nur 70 eŭroj (por eŭropanoj) aŭ 100 eŭroj (por ne-eŭropanoj) por la 5-taga programo. Pro la limigita nombro de lokoj ni devos selekti partoprenantojn uzante kriteriojn sur la aliĝilo, kiuj certigas la balancon de nacieco kaj sekso, kaj la potencialan kontribuon al la programo. La limdato por aliĝi estas la 15-a de marto 2011. Frua aliĝo estas rekomendata.

Pliaj informoj inkluzive de la programo, la kritetioj kaj la aliĝilo haveblas ĉe: www.esperanto.org/skolta aŭ ĉe la Organiza Teamo: SEL.Reaktivigo@gmail.com.

Se Vi konas geskoltojn en Via loka urbo, tio estas granda oportuno por prezenti Esperanton kaj inviti lokajn geskoltojn por partopreni la trejnseminarion. Al tiuj, kiuj deziras partopreni, ni ofertos Esperanto-fulmkurson (retan/per Skajpo), por provizi ilin per la bazaj Esperanto-komprenkapabloj kaj ebligi senperan komunikadon.

Informilo: en Esperanto, en la angla