Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / LukiZ

LukiZ

de Łukasz Żebrowski Laste modifita: 2009-01-06 23:16
Hejmpaĝa ejo kiu enhavas la erojn kreitajn kaj kolektitajn de LukiZ
JES! Kunigo de IS kaj AS de Łukasz Żebrowski — Laste modifita: 2009-01-14 01:58
La silvestro de 2009 vidos kunigon de IS kaj AS, du fortaj kaj sukcesaj eventoj kiuj ĝis nun konkurencis. Ĝi okazos en Zakopane, nomiĝos Junulara E-Semajno kaj gvidos ĝin teamo de kvar spertuloj de ambaŭ pasintaj eventoj: Julia Hell (prezidantino de GEJ), Łukasz Żebrowski (prezidanto de PEJ), Rolf Fantom (estrarano de GEJ por renkontiĝoj), Irek Bobrzak (ĉefo de Varsovia Vento).
Laborrenkontoj en varsovia Scienca Festivalo de zope — Laste modifita: 2009-10-24 16:53
Laborrenkontoj en varsovia Scienca Festivalo de zope — Laste modifita: 2009-10-24 17:02
Laborrenkontoj en varsovia Scienca Festivalo de zope — Laste modifita: 2009-10-24 17:05
Laborrenkontoj en varsovia Scienca Festivalo de zope — Laste modifita: 2009-10-24 17:07
Laborrenkontoj en varsovia Scienca Festivalo de zope — Laste modifita: 2009-10-24 17:10
TEJO-Seminario: Instigi Kreemon de Łukasz Żebrowski — Laste modifita: 2010-03-16 15:51
Ĉu Vi foje ne havas impreson, ke en Esperanto-movado aperas (preskaŭ) ĉiam samaj aŭ tre similaj projektoj kaj ideoj? Evidente necesas ŝanĝi tion kaj trovi tute freŝan pensmanieron. Tial do TEJO kune kun organizantoj de Somera Esperanto-Studado preparas aktivulan trejnadon por instigi nian kreemon. La renkontiĝo celos krei novajn ideojn kaj projektojn, kaj ankaŭ lerni, kiel ĉiun ĉi kreemon pludoni al aliaj.
PEJ kunvenis en Varsovio de Łukasz Żebrowski — Laste modifita: 2012-12-30 14:47
Trideko da partoprenantoj pasigis semajnfinon dum la kunveno de Pola Esperanto-Junularo, kies ĉefa celo estis elekto de estraro por la venontaj du jaroj. La kunveno okazis en Varsovio inter la 30-a de aprilo kaj 3-a de majo 2010.
Skoltoj relevas la flagon de Łukasz Żebrowski — Laste modifita: 2010-06-26 01:06
Skolta Esperanto Ligo, preparas novan strategian agadplanon por memorigi ĝian 100-jarigon en 2018. La ligo de Esperanto parolantaj geskoltoj planas revigligi ĝian agadon kaj oferi novan programproponon por la skolta movado per la popularigado de diverseco uzante la internacian lingvon.
Finiĝis fotokonkurso de Pola Esperanto-Junularo de Łukasz Żebrowski — Laste modifita: 2010-10-01 01:45
Peter Baláž el Slovakio venkis en la fotokonkrso “Esperantaĵoj de PEJ” organizita de PEJ kune kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj Ĉeĥa Esperanto-Junularo.
Junulara E-Semajno 2010 de 2010-12-27 13:00 ĝis 2011-01-11 19:45) Burg (Spreewald), Germanio,de Łukasz Żebrowski
La Junulara E-Semajno (JES) estas novjara aranĝo organizata de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj. La 1-a renkontiĝo el la serio okazis en la 2009-a jaro en Zakopane, Pollando. JES estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de Pola E-Junularo kaj la Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo, kiuj okazadis aparte ĝis la jaro 2008.
Multaj novaĵoj en la Pola E-Junularo de Łukasz Żebrowski — Laste modifita: 2010-12-06 19:59
Mallonga sed efika estis kunveno de Pola Esperanto-Junularo, kiu okazis en Bjalistoko inter la 26-a kaj 28-a de novembro 2010. Unu el ĉefaj decidoj alprenitaj dun ĉiu tiu kunveno estas ŝanĝo de prezidantino de PEJ-estraro. Post rezigno de la ĝisnuna prezidantino, Agnieszka Rzetelska, por tiu posteno oni elektis Agnieszka Mozer el Varsovio.
Trejnseminario de TEJO kaj SEL maje 2011 en Varsovio de Łukasz Żebrowski — Laste modifita: 2011-01-28 19:28
Kadre de la SEL-Reaktivigo kampanjo, Skolta Esperanto-Ligo kune kun TEJO organizas trejnseminarion por junaj aktivuloj kun la ĉefa temo: Konstruante surbaze de diverseco – kiel ricevi la plej bonon el interorganiza junulara kunlaboro?
Helpu al vjetnamoj partopreni en IJK - restas nur kelkaj tagoj! de Łukasz Żebrowski — Laste modifita: 2013-02-24 00:51
Antaŭ ĝuste unu jaro TEJO trovis sin en sufiĉe komplika situacio. En Japanio – la lando elektita por IJK 2012 – pro diversaj komplikaĵoj, ne plu eblis okazigi la Kongreson. Estis urĝe konsiderataj diversaj aliaj eblecoj, kaj regis necerteco, kiam surprize kaj kuraĝe venis propono el Vjetnamio: “ni pretas aranĝi la IJK-n”. Kvankam la gejunuloj tie jam estis plene envolvitaj en organizadon de la UK, malgrandeta grupo splitiĝis kaj transprenis sur sin la grandiozan taskon.