Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejma paĝo de Lu / 10-a SOMERE (Somera Mezeŭropa Renkontiĝo)

10-a SOMERE (Somera Mezeŭropa Renkontiĝo)

de Lu Wunsch-Rolshoven Laste modifita: 2012-03-28 07:39
Dum SOMERE ni pasigos belajn somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton, eklerni aŭ plulerni la lingvon - jen renkontiĝo por vi. Kunvenos ĉ. dudeko da homoj el proksimume kvin landoj.

Detaloj de evento

Kiam

2012-07-13 je 16:00 ĝis
2012-07-21 je 10:00

Kie

Jünkerath (1 h de Kolonjo), Germanio

Kontakta telefono

+49-30-685 58 31

Aldoni eventon en la kalendaron.

Kiel kutime: Bela ĉirkaŭaĵo

Juenkerath

Jam plurfoje ni estis en Jünkerath - kaj ni revenas, ĉar tre plaĉas al ni. La domo troviĝas meze de la arbaro kaj estas multaj eblecoj por promeni. Estas bela herbejo apud la domaro, pluraj sportejoj, granda ludsalono, naĝejo en piedira distanco kaj lago ne tre for...

Apud la domo estas ankaŭ loko por la jam tradicia tendaro de kelkaj partoprenantoj.

Nia programo en- kaj eksterdome

La programa skemo similas al tiu de la pasintaj jaroj: Ni havos lingvokursojn kaj prelegojn, faros promenojn kaj ekskursojn al najbaraj vilaĝoj kaj urboj, ni ludos kaj babilos kafumante (aŭ teumante) en la ĝardeno aŭ endome. Prelegoj kaj aliaj ofertoj de partoprenantoj iom klerigos nin. Aldone ni vizitos naĝejon, faros promenojn en la kampara ĉirkaŭaĵo kaj ekskursojn al najbaraj urbetoj. Okazos ludoj por amuziĝi en la domo, apude kaj en la arbaro - por infanoj, se ili ĉeestos, kaj plenkreskuloj. Naĝi eblas en naĝejo kaj en lago kelkajn kilometrojn for. Kaj eble vi havas plian ideon kiel pliriĉigi la programon.

Kursoj por lerni kaj plulerni Esperanton

Ni ofertos Esperanto-kurson por komencantoj kaj konversacian rondon por progresantoj. En la unuaj tagoj denove okazos iom intensa kurso por ebligi la partoprenon al komencantoj kaj progresantoj. Tiel eblos en unu sama aranĝo rapide eklerni kaj tuj poste praktiki la lingvon en internacia medio. Kaj se vi jam konas la lingvan bazon de Esperanto, vi povas esti certa, ke post unu semajno en nia internacia rondo vi parolos multe pli flue ol komence!

Internacia partoprenantaro: Unuopuloj, paroj kaj familioj

Jünkerath, sub arbo

Kutime pli ol duono de la ĉeestantoj venas el eksterlando. Ankaŭ ĉi-foje ni atendas homojn el diversaj landoj, interalie el Belgio, Francio kaj Pollando.

Tranoktado en ĉambro aŭ tendo

Ankaŭ la aranĝo pri tranoktado estos simila al la pasintaj SOMERE-kunvenoj: Vi povos laŭplaĉe elekti, ĉu loĝi en la domo aŭ en tendo, ruldomo aŭ loĝaŭto. Kompreneble via familio ankaŭ povos dividiĝi - eble viaj infanoj entuziasmas pri tendumado kaj vi malpli ...

La domo havas ĉambrojn por unu ĝis kvar personoj. Duŝejoj kaj necesejoj troviĝas plejparte en la ĉambroj.

Tempodaŭro laŭ via elekto

Elektu la daŭron de via partopreno laŭ via plaĉo - vi povos ĉeesti dum kelkaj tagoj aŭ ferii dum plena semajno.

Pli da informo pri tiu evento…