Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejma paĝo de Lu / 11-a Novjara Renkontiĝo (NR)

11-a Novjara Renkontiĝo (NR)

de Lu Wunsch-Rolshoven Laste modifita: 2012-03-28 07:39
Dum la Novjara Renkontiĝo kunvenis en la pasintaj jaroj inter 120 kaj 195 homoj el ĉ. 10 ĝis 15 landoj. Kutime tri kvaronoj venas el eksterlando kaj donas bele internacian etoson al la kunveno. Ĉeestas ĉ. 50 infanoj, kiuj multe ĝuas la eventon - sed ankaŭ partoprenas kvindeko da plenkreskuloj sen infanoj. Okazas prelegoj kaj kursoj pri diversaj temoj, ni faras ekskursojn, ĝuas la vesperan programon kun unu aŭ du koncertoj, kutime (pup-)teatraĵo, muzika vespero k.s. - kaj, kompreneble, ni renkontiĝas en la kafejo por babilado. Estas lingvokursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversacio.

Detaloj de evento

Kiam

2012-12-27 je 14:00 ĝis
2013-01-03 je 10:00

Kie

Xanten, Germanio (apud Nederlando)

Kontakta telefono

+49-30-685 58 31

Aldoni eventon en la kalendaron.

"Komune festi la Novan Jaron"

Ni invitas vin partopreni en la dekunua Novjara Renkontiĝo (NR), ĉi-foje en Xanten (meze inter Essen/Ruhr kaj Nijmegen). Ni ŝatos denove ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.
Ni denove aparte invitas junulojn kaj junajn plenkreskulojn inter 14 kaj 35 jaroj al la Novjara Internacia Semajno.

4-a Novjara Internacia Semajno (NIS)

Kiel speciala programparto okazos la kvara Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Renkontighejo_Xanten Dum la pasintaj fojoj venis trideko da junuloj kaj junaj plenkreskuloj kaj multaj ŝatis la komunan aranĝon. Ni do planas plu establi NIS-on kiel aranĝon por tiu celgrupo ĉe la okcidenta limo de Germanio - eble iam ankaŭ en najbara lando.

Internacia partoprenantaro

En la pasintaj "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR) ĉeestis inter 120 kaj 195 partoprenantoj; ili aĝis inter du monatoj kaj okdeko da jaroj. Partoprenas trideko da familioj kun ĉ. kvindek infanoj; krome ĉeestas kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en dekkvino da landoj - feliĉe la plimulto venas el eksterlando kaj tio kreas bele internacian etoson.

Libertempo kaj iom da kleriĝo

Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuas promenojn, ekskursojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, ĉi-foje tri koncertojn (de JoMo, Tone kaj Patrik, de Dolĉamar) kaj (pup-)teatraĵon de Christoph Frank (Zauberbühne).

Ampleksa programo

Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun Betti Maul-Propadovic, Nicky Janssen kaj teamo de helpantoj.

Koncertoj de JoMo, Tone kaj Patrick (de "Dolĉamar")

JoMo

Ĉi-foje ni havos tri koncertojn. Muzikos por ni JoMo el Tuluzo, kiu ludis kaj kantis jam en la 6-a NR. Jen eblas aŭskulti kelkajn kantojn kaj kantopartojn de la repisto Tone. Kaj ĉi tie Dolĉamar demandas "Ĉu vi pretas?"

Plaĉa domo

La ĉambroj disponas pri propraj duŝo kaj necesejo. Ni denove havos apartajn ĉambrojn por infanoj - via familio povas decidi, ĉu vi deziras loĝi kune au dise.

Ni certe trapasos belajn tagojn en la agrablaj salonoj de la domo kaj en la kafejo kaj vespera renkontejo.

Lerni Esperanton en EsperantoLando

Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por deko da komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28-a kaj 29-a de dec.); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo. Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj ekapliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)

Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj. Ili povos ekzemple partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno; krome ili praktikas la lingvon dum ludado kaj manlaboraj rondoj. Ni esperas kaj pro antaŭaj spertoj fidas, ke tiel ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.

Komune festu la Novan Jaron kun ni! Ek, rigardu niajn informpaĝojn... :-)

Pli da informo pri tiu evento…