Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejma paĝo de Lu / 9-a Novjara Renkontiĝo (NR)

9-a Novjara Renkontiĝo (NR)

de Lu Wunsch-Rolshoven Laste modifita: 2010-10-07 07:20
Dum la Novjara Renkontiĝo kunvenis en la pasintaj kvin jaroj inter 120 kaj 175 homoj el ĉ. 10 ĝis 15 landoj. Kutime tri kvaronoj venas el eksterlando kaj donas bele internacian etoson al la kunveno. Ĉeestas ĉ. 50 infanoj, kiuj multe ĝuas la eventon - sed ankaŭ partoprenas kvindeko da plenkreskuloj sen infanoj. Okazas prelegoj kaj kursoj pri diversaj temoj, ni faras ekskursojn, ĝuas la vesperan programon kun unu aŭ du koncertoj, ĉi-foje kabareto, muzika vespero k.s. - kaj, kompreneble, ni renkontiĝas en la kafejo por babilado. Estas lingvokursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversacio. Kaj ĉi-foje denove eblos trapasi la novan internacian ekzamenon.

Detaloj de evento

Kiam

2010-12-27 je 14:00 ĝis
2011-01-03 je 10:00

Kie

Saarbrücken

Kontakta telefono

+49-30-685 58 31

Aldoni eventon en la kalendaron.

"Komune festi la Novan Jaron"

Ni invitas vin partopreni en la naŭa NR, refoje en Saarbrücken. Ni ŝatos denove ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn; ni denove aparte bonvenigas junulojn kaj junajn plenkreskulojn inter 14 kaj 40 jaroj al la dua Novjara Internacia Semajno.

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS)

Dum NR okazos kiel speciala programparto la dua Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Pasintfoje venis al Saarbrücken kvardeko da junuloj kaj junaj plenkreskuloj kaj multaj estis tre kontentaj pri la komuna aranĝo. Ni do planas plu establi NIS-on kiel aranĝon por tiu celgrupo ĉe la okcidenta limo de Germanio - eble iam ankaŭ en najbara lando. Ĉi-foje ni celas iom pligrandigi la specialan programoferton por junuloj kaj junaj plenkreskuloj.

Internacia partoprenantaro

En la ses pasintaj "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR) ĉeestis inter 120 kaj 175 partoprenantoj; ili aĝis inter du monatoj kaj okdeko da jaroj. Partoprenas trideko da familioj kun ĉ. kvindek infanoj; krome ĉeestas kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en ĉ. dek kvin landoj - feliĉe la plimulto venas el eksterlando kaj kreas bele internacian etoson.

Libertempo kaj iom da kleriĝo

Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuas promenojn, ekskursojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncerto kaj ĉi-foje kabareto de Christoph Frank (Zauberbühne).

Ampleksa programo

Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Ĉeftemo ĉi-foje estas estonteco. Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun teamo da helpantoj.

Koncerto

Koncertis por ni en la pasinteco ekzemple la kantgrupo Akordo kaj "Ĵomart kaj Nataŝa", Jomo, Kim kaj Ale; por la venonta fojo ni estas serĉantaj bonan muzikgrupon aŭ unuopulon.

urbodomo SaarbrueckenModerna renkontiĝejo

La ĉambroj disponas pri propraj duŝo kaj necesejo. La indikita kotizo inkluzivas ĉe plenkreskuloj la loĝadon en dupersona ĉambro. Ni denove havos apartajn ĉambrojn por infanoj - via familio povas decidi, ĉu vi deziras loĝi kune au dise.

Estas ludoĉambro, tablotenisejo, tablofutbalo kaj multaj aliaj ludiloj. Ni certe trapasos belajn tagojn en la agrablaj salonoj de la domo kaj en la kafejo kaj vespera renkontejo.

 

Saarbruecken renkontighejo

Lerni Esperanton en EsperantoLando

Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28-a kaj 29-a de dec.); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo. Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj ekapliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)

Kaj ĉu vi eble volas ekzameniĝi pri Esperanto? Katalin Kovats donos al vi la eblecon per la novaj KER-ekzamenoj.

Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj. Ili povos ekzemple partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno; krome ili praktikas la lingvon dum ludado kaj manlaboraj rondoj. Ni esperas kaj pro antaŭaj spertoj fidas, ke tiel ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.

Ĉu vi interesiĝas? Venu komune festi la Novan Jaron kun ni!

Pli da informo pri tiu evento…