Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejma paĝo de Lu / 3-a Novjara Internacia Semajno (NIS)

3-a Novjara Internacia Semajno (NIS)

de Lu Wunsch-Rolshoven Laste modifita: 2011-05-12 21:31
La unua "Novjara Internacia Semajno" (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj same kiel la dua okazis kiel specialaj programoj de la Novjara Renkontiĝo (NR) en Saarbrücken - kaj ankaŭ la tria ĉi-jarfine okazos kadre de Novjara Renkontiĝo - sed en Bitburg apud Trier (Treviro). Venis pasintfoje trideko da junuloj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatis la komunan aranĝon. Ni do planas plu establi NIS-on kiel aranĝon por tiu celgrupo ĉe la okcidenta limo de Germanio - eble iam ankaŭ en najbara lando. Ni celas plu grandigi la specialan programoferton por junuloj kaj junaj plenkreskuloj.

Detaloj de evento

Kiam

2011-12-27 je 14:00 ĝis
2012-01-03 je 10:00

Kie

Bitburg, apud Trier (Treviro)

Kontakta telefono

+49-30-685 58 31

Aldoni eventon en la kalendaron.

"Festi novjare apud la franc-germana landlimo"

Se vi estas junulo aŭ juna plenkreskulo inter ĉ. 14 kaj 40 jaroj, ni invitas vin partopreni en la tria NIS, ĉi-foje en Bitburg apud Trier (Treviro). Ni volas plu establi internacian junularan renkontiĝon ĉe la okcidenta limo de Germanio, apud Francio kaj proksime de Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Svislando.

Libertempo kaj amuzo

En la venontfoja programo denove estos diskoteko, koncertoj kaj certe komuna ludado; pliaj programeroj aldoniĝos. Certe estos kelkaj "seriozaj" programeroj kiel prelegoj, diskutrondoj, laborgrupoj kaj lingvokursoj kun konversacio. Ĉar la domo havas taŭgan kinosalonon, estos pluraj filmoj vespere. Eblos kompreneble ankaŭ partopreni en la cetera programo de Novjara Renkontiĝo kun diversaj prelegoj kaj aliaj ofertoj.

Internacia partoprenantaro

Dum la unuaj du fojoj la partoprenantoj de la "Novjara Internacia Semajno" (NIS) venis plejparte el eksterlando kaj tio kreis bele internacian etoson. Pro la prokimeco al Francio, Belgio kaj aliaj landoj ni fidas, ke tiel estos ankaŭ venontfoje.

Vesperoj

Estos luda, teatra kaj internacia vesperoj, koncerto kaj muzikaj prezentoj de unuopaj partoprenantoj kaj - kompreneble - silvestra festo kun bela bufedo kaj diskoteko.

La unu- ĝis kvarpersonaj ĉambroj disponas pri propraj duŝo kaj necesejo aŭ dividas banejon kun la apuda ĉambro. Estas plaĉa domo taŭga por la bezonoj de ni - kaj feliĉe ĝi estas relative granda, pro kio eblos doni kompletajn koridorojn al la diversaj celgrupoj de NR/NIS. Ni certe denove trapasos belajn tagojn en la agrablaj salonoj de la domo kaj en la kafejo kaj vespera renkontejo.

Bitburg renkontighejo

Lerni Esperanton en EsperantoLando

Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por deko da komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28-a kaj 29-a de dec.); estos kurso por progresantoj kaj konversacia rondo. Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj ekapliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)

Ĉu vi interesiĝas partopreni? Venu festi novjare apud Belgio, Luksemburgio kaj Francio!

Pli da informo pri tiu evento…