Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejma paĝo de Lu / 2-a Novjara Internacia Semajno (NIS)

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS)

de Lu Wunsch-Rolshoven Laste modifita: 2010-10-03 07:46
La unua "Novjara Internacia Semajno" (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj okazis pasintjarfine kiel speciala programo de la Novjara Renkontiĝo (NR) en Saarbrücken - kaj ankaŭ la dua ĉi-jarfine okazos tie. Venis al Saarbrücken kvardeko da junuloj kaj junaj plenkreskuloj kaj multaj estis tre kontentaj pri la komuna aranĝo. Ni do planas plu establi NIS-on kiel aranĝon por tiu celgrupo ĉe la okcidenta limo de Germanio - eble iam ankaŭ en najbara lando. Ĉi-foje ni celas iom pligrandigi la specialan programoferton por junuloj kaj junaj plenkreskuloj.

Detaloj de evento

Kiam

2010-12-27 je 14:00 ĝis
2011-01-03 je 10:00

Kie

Saarbrücken

Kontakta telefono

+49-30-685 58 31

Aldoni eventon en la kalendaron.

"Festi novjare apud la franc-germana landlimo"

Se vi estas junulo aŭ juna plenkreskulo inter ĉ. 14 kaj 40 jaroj, ni invitas vin partopreni en la dua NIS, refoje en Saarbrücken. Ni volas plu establi internacian junularan renkontiĝon ĉe la okcidenta limo de Germanio, apud Francio kaj proksime de Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Svislando.

Libertempo kaj amuzo

En la venontfoja programo denove estos diskoteko, koncertoj kaj certe komuna ludado; pliaj programeroj aldoniĝos. Certe estos kelkaj "seriozaj" programeroj kiel prelegoj, diskutrondoj, laborgrupoj kaj lingvokursoj kun konversacio. Eblos kompreneble ankaŭ partopreni en la cetera NR-programo kun diversaj prelegoj kaj aliaj ofertoj.

Internacia partoprenantaro

Pasintfoje la partoprenantoj de la "Novjara Internacia Semajno" (NIS) venis plejparte el eksterlando kaj tio kreis bele internacian etoson. Pro la prokimeco al Francio, Belgio kaj aliaj landoj ni fidas, ke tiel estos ankaŭ venontfoje.

Vesperoj

Estos luda, kabareta kaj internacia vesperoj, koncerto kaj muzikaj prezentoj de unuopaj partoprenantoj kaj - kompreneble - silvestra festo kun bela bufedo kaj diskoteko.

urbodomo SaarbrueckenModerna renkontiĝejo

La unu-, du- kaj kvarpersonaj ĉambroj disponas pri propraj duŝo kaj necesejo.

Estas ludoĉambro, tablotenisejo, tablofutbalo kaj multaj aliaj ludiloj. Ni certe denove trapasos belajn tagojn en la agrablaj salonoj de la domo kaj en la kafejo kaj vespera renkontejo.

Saarbruecken renkontighejo

Lerni Esperanton en EsperantoLando

Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28-a kaj 29-a de dec.); estos kurso por progresantoj kaj konversacia rondo. Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj ekapliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)

Kaj ĉu vi eble volas ekzameniĝi pri Esperanto? Katalin Kovats donos al vi la eblecon per la novaj KER-ekzamenoj.

Ĉu vi interesiĝas partopreni? Venu festi novjare apud la franc-germana landlimo!

Pli da informo pri tiu evento…