Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejma paĝo de Lu / 3-a PRINTEMPE

3-a PRINTEMPE

de Lu Wunsch-Rolshoven Laste modifita: 2012-02-09 07:35
Pasigu agrablajn paskajn tagojn en bela pejzaĝo apud Mozelo (meze inter Kolonjo kaj Koblenz), proksime de Belgio, Nederlando, Luksemburgio kaj Francio.

Detaloj de evento

Kiam

2012-04-05 je 16:00 ĝis
2012-04-12 je 10:00

Kie

Marienburg (Zell/Mosel), Germanio

Kontakta telefono

+49-30-685 58 31, +49-173-162 90 63

Aldoni eventon en la kalendaron.

"Venu ĝui la printempon!"

La asocio EsperantoLand organizas la trian PRINTEMPE, internacian renkontiĝon dum pasko. Ĝi okazos en la ejo "Marienburg" sur monto bele superrigardanta la riveron Mozelo (komunumo Zell/Mosel), meze inter Treviro (Trier) kaj Koblenz - denove ne tro for de Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando.

En PRINTEMPE ĝuu internacian etoson!

Marienburg-domo Ni plezure invitas vin veni al PRINTEMPE. La plimulto de la partoprenantoj certe denove estos eksterlandanoj, kio promesas, ke ni denove povos ĝui internacian etoson en unu plia EsperantoLand-renkontiĝo. Intertempe aliĝis deko da homoj, duone el Belgio.

Prelegoj, babilado kaj ekskursoj

Ni planas oferti al vi interesan programon laŭ viaj deziroj. Jen unua skizo pri la programa oferto:

  • Prelego pri Esperanto-literaturo aŭ gramatiko (Christian Declerck)
  • Prelego/kurso pri fotado aŭ memorigteknikoj (Alfred Schubert)
  • Prelego (Marcel Delforge)
  • Kurso por komencantoj
  • Konversacio/plia lingvokurso
  • Interparolado kaj kafumado
  • Kaŝado kaj (esperinde grandparta) retrovado de paskaj ovoj
Eblaj promenoj kaj ekskursoj
  • Promenoj al la kastelo Arras (3 km) kaj en la ĉirkaŭaĵo
  • Eble: Vizito de orgena koncerto en la apuda urbeto Zell (lundo, 9-a de aprilo, 17-a horo)
  • Eble: Vizito de la plezurbanejo en Zell
  • Tre certe: Vizito de vinkelo

Venu komune ĝui la printempon apud la rivero Mozelo!

Ĉu plaĉas al vi la ideo pasigi belan semajnon en la mozela regiono, ĝui la libertempon, babiladi laŭplaĉe kaj iom ĝui la belaĵojn de la regiono? Nu, rigardu nian retejon kaj ek al la aliĝo! Volonte ni respondos viajn eblajn demandojn.

Pli da informo pri tiu evento…

arkivita en: ,