Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejma paĝo de Lu / 2-a PRINTEMPE

2-a PRINTEMPE

de Lu Wunsch-Rolshoven Laste modifita: 2011-02-14 16:39
Pasigu agrablajn paskajn tagojn en bela pejzaĝo en la Eifel-montaro (inter Kolonjo kaj Trier), proksime de Belgio, Nederlando, Luksemburgio kaj Francio.

Detaloj de evento

Kiam

2011-04-18 je 16:00 ĝis
2011-04-25 je 10:00

Kie

Dahlem-Baasem, Eifel-regiono, Germanio

Kontakta telefono

+49-30-685 58 31, +49-173-162 90 63

Aldoni eventon en la kalendaron.

"Venu ĝui la printempon!"

La asocio EsperantoLand ĉi-jare organizas la duan PRINTEMPE, internacian renkontiĝon dum pasko. Ĝi okazos denove en Dahlem-Baasem en la mezalta montaro Eifel, inter Kolonjo kaj Treviro (Trier) - ne tro for de Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando.

En PRINTEMPE ĝuu internacian etoson!

Dahlem-Baasem naghejo Ni plezure invitas vin veni al PRINTEMPE. La plimulto de la partoprenantoj certe denove estos eksterlandanoj, kio promesas, ke ni denove povos ĝui internacian etoson en unu plia EsperantoLand-renkontiĝo. Ni provos oferti al vi interesan programon laŭ viaj deziroj.

Pli da informo pri tiu evento…

arkivita en: ,