Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejma paĝo de Lu / 6a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo (SOMERE)

6a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo (SOMERE)

de Lu Wunsch-Rolshoven Laste modifita: 2008-06-21 10:23
Dum SOMERE ni pasigos belajn somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton aŭ eklerni la lingvon - jen renkontiĝo por vi. Kunvenos ĉ. trideko da homoj el proksimume kvin landoj. Ĉi-foje ni iom pliintensigos la kulturan flankon por ĝui SOMERE kaj KULTURE.

Detaloj de evento

Kiam

2008-08-01 je 16:00 ĝis
2008-08-17 je 10:00

Kie

Kall-Krekel (Eifel), Germanio

Kontakta telefono

+49-30-685 58 31

Aldoni eventon en la kalendaron.

Kiel kutime: Bela ĉirkaŭaĵo

La domo troviĝas en bela pejzaĝo; ĝi multe plaĉis al ni jam antaŭ kelkaj jaroj, kiam ni unuan fojon tie feriis.

La ĝardeno estas relative granda - apud la domo estas loko kun infanaj ludiloj por ludi kaj ripozi. Ĉirkaŭe etendiĝas kampoj kaj arbaroj. En la ĝardeno troviĝas ankaŭ loko por la jam tradicia tendaro de kelkaj partoprenantoj. En la domo troviĝas kvar diversgrandaj salonoj por prelegoj, kursoj, laborgrupoj, koncertoj ktp.

Nia programo en- kaj eksterdome

La programa skemo similas al tiu de la pasintaj jaroj: Ni havos lingvokursojn kaj prelegojn, faros promenojn kaj ekskursojn al najbaraj vilaĝoj kaj urboj, ni ludos kaj babilos kafumante (aŭ teumante) en la ĝardeno aŭ endome. Prelegoj kaj aliaj ofertoj de partoprenantoj iom klerigos nin. Aldone ni vizitos naĝejon, faros promenojn en la kampara ĉirkaŭaĵo kaj ekskursojn al najbaraj urbetoj. Okazos ludoj por amuziĝi en la domo, en la ĝardeno kaj en la arbaro - por infanoj kaj plenkreskuloj. Naĝejo troviĝas en distanco de ĉ. 8 kilometroj. Kaj eble vi havas plian ideon kiel pliriĉigi la programon.

La oferto enhavas ĝis nun interalie:

KULTURE

  • Cirklodancoj (Danka Leyk)
  • Danca Ateliero (Mauro Tauzzi)
  • Komuna kantado de novaj kantoj (Ludger Schméink)
  • Eble: Skeĉoj de Loriot

SOMERE

  • Jogo (Catherine Royaux)
  • Konversacio (Mauro Tauzzi)
  • Demandoj pri gramatiko (Lu Wunsch-Rolshoven k.a.)
  • Plia Esperanto-kurso laŭ bezono
  • Ekskursoj al naĝejo
  • Ekskursoj al ĉirkaŭaj urbetoj kaj vidindaĵoj
  • Eble: Geokaŝado (Serĉado de kaŝitaj objektoj eksterdome)

Kursoj por lerni kaj plulerni Esperanton

Ni ofertos Esperanto-kurson por komencantoj, konversacian rondon kaj gramatikajn prelegojn kun diskuto. En la unuaj tagoj denove okazos iom intensa kurso por ebligi la partoprenon al komencantoj kaj progresantoj. Tiel eblos en unu sama aranĝo rapide eklerni kaj tuj poste praktiki la lingvon en internacia medio. Kaj se vi jam konas la lingvan bazon de Esperanto, vi povas esti certa, ke post unu aŭ du semajnoj en internacia rondo vi parolos multe pli flue ol komence!

Internacia partoprenantaro: Unuopuloj, paroj kaj familioj

Kutime pli ol duono de la ĉeestantoj venas el eksterlando. Ankaŭ ĉi-foje ni atendas homojn el diversaj landoj, interalie el Belgio, Francio, Pollando kaj Siberio.

La aĝogamo certe estos simile vasta kiel dum la pasintaj jaroj: de infanoj kaj dudekkelkjaruloj ĝis sepdekkelkjaruloj. Estas renkontiĝo por unuopuloj, paroj kaj familioj.

Tranoktado en ĉambro aŭ tendo

Renkontiĝejo de la 6a SOMEREAnkaŭ la aranĝo pri tranoktado estos simila al la pasintaj SOMERE-kunvenoj: Vi povos laŭplaĉe elekti, ĉu loĝi en la domo aŭ en tendo, ruldomo aŭ loĝaŭto. Se vi ŝatus tendumi, sed mankas al vi tendo: Ni provos serĉi tendon aŭ lokon en tendo por vi. Kompreneble via familio ankaŭ povos dividiĝi - eble viaj infanoj entuziasmas pri tendumado kaj vi malpli ...

La domo havas ĉambrojn por unu ĝis kvar personoj. Duŝejoj kaj necesejoj atingeblas de la koridoro.

Memzorgado kaj rabatoj

Se vi ŝatos, vi povos mem zorgi pri viaj manĝaĵoj - kaj tiel redukti vian kotizon. Estas rabatoj por eksterlandanoj, programkontribuantoj kaj helpantoj. Se vi ŝatos prezenti programeron aŭ helpi alimaniere, bv. anonci tion sur la aliĝilo.

Tempodaŭro laŭ via elekto

Elektu la daŭron de via partopreno laŭ via plaĉo - vi povos ĉeesti dum kelkaj tagoj aŭ ferii dum du plenaj semajnoj.

Venu SOMERumi kun ni!

Pli da informo pri tiu evento…