Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejma paĝo de Lu / 5a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo (SOMERE)

5a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo (SOMERE)

de Lu Wunsch-Rolshoven Laste modifita: 2007-05-16 21:22
Dum SOMERE ni pasigos belajn somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton aŭ eklerni la lingvon - jen renkontiĝo por vi. Kunvenos ĉ. kvardeko da homoj el proksimume kvin landoj.

Detaloj de evento

Kiam

2007-07-13 je 16:00 ĝis
2007-07-28 je 12:00

Kie

Jünkerath (Eifel), Germanio

Kontakta telefono

+49-30-685 58 31

Aldoni eventon en la kalendaron.

Kiel kutime: Bela ĉirkaŭaĵo

La domo troviĝas en trankvila loko for de trafika bruo; ĝi multe plaĉis al ni en la pasinta jaro. La ĝardeno estas granda - apud la domo estas razeno por ludi kaj ripozi. Ĉirkaŭe etendiĝas arbaro. En la ĝardeno troviĝas ankaŭ loko por la jam tradicia tendaro de kelkaj partoprenantoj. En la domo estas mirinde multflanka ludsalonego, kiu instigis nin pasintjare organizi lud-olimpikojn.

Nia programo

La programa skemo similas al tiu de la pasintaj jaroj: Ni havos lingvokursojn kaj prelegojn, faros promenojn kaj ekskursojn, ni ludos kaj babilos. Prelegoj kaj eble aliaj ofertoj de partoprenantoj iom klerigos nin. Aldone ni vizitos naĝejon, faros promenojn en la kampara ĉirkaŭaĵo kaj ekskursojn al najbaraj urbetoj. Estos multaj ludoj por amuziĝi en la domo, en la ĝardeno kaj en la arbaro - por infanoj kaj plenkreskuloj. Naĝejo troviĝas en distanco de du kilometroj. Kaj eble vi havas plian ideon kiel pliriĉigi la programon.

Kursoj por lerni kaj plulerni Esperanton

Ni ofertos Esperanto-kurson por komencantoj, konversacian rondon kaj gramatikajn prelegojn kun diskuto. En la unuaj tagoj denove okazos iom intensa kurso por ebligi la partoprenon al komencantoj kaj progresantoj. Tiel eblos en unu sama aranĝo rapide eklerni kaj tuj poste praktiki la lingvon en internacia medio.

Internacia partoprenantaro: Unuopuloj, paroj kaj familioj

Kutime duono de la ĉeestantoj au pli venas el eksterlando. Ankaŭ ĉi-foje ni atendas homojn el diversaj landoj, interalie el Belgio, Francio kaj Pollando. La aĝogamo certe estos simile vasta kiel dum la pasintaj jaroj: de infanoj kaj dudekkelkjaruloj ĝis sepdekkelkjaruloj. Estas renkontiĝo por unuopuloj, paroj kaj familioj.

Tranoktado en ĉambro aŭ tendo

Renkontiĝejo de la 5a SOMEREAnkaŭ la aranĝo pri tranoktado estos simila al la pasintaj SOMERE-kunvenoj: Vi povos laŭplaĉe elekti, ĉu loĝi en la domo aŭ en tendo, ruldomo aŭ loĝaŭto. Kompreneble via familio ankaŭ povos dividiĝi - eble viaj infanoj entuziasmas pri tendo kaj vi malpli ...

La domo havas ĉambrojn por unu ĝis kvar personoj. Duŝejoj kun bankuvo kaj necesejoj atingeblas de la koridoro.

Memzorgado kaj rabatoj

Se vi ŝatos, vi povos mem zorgi pri viaj manĝaĵoj - kaj tiel redukti vian kotizon. Estas rabatoj por eksterlandanoj, programkontribuantoj kaj helpantoj. Se vi ŝatos prezenti programeron aŭ helpi alimaniere, bv. anonci tion sur la aliĝilo.

Tempodaŭro laŭ via elekto

Elektu la daŭron de via partopreno laŭ via plaĉo - vi povos ĉeesti dum kelkaj tagoj aŭ ferii dum du plenaj semajnoj.

Venu SOMERumi kun ni!

Pli da informo pri tiu evento…