Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Loren's Home / Restas eĉ ne 24 horoj por helpi ĉi-etape kun KD-a aperigo de nova altkvalita registrado de “La Koro-Sutro”

Restas eĉ ne 24 horoj por helpi ĉi-etape kun KD-a aperigo de nova altkvalita registrado de “La Koro-Sutro”

de Loren Mitchel Laste modifita: 2013-12-26 10:06
Alproksimiĝas limhoro por financa helpo pere de kickstarter.com por finfine ebligi finproduktadon de KDoj el la registrado de “La Koro Sutro” el 2009, kiu verŝajne estas mondskale la plej fame konata arta muzikaĵo kun esperantlingva teksto.
Restas eĉ ne 24 horoj por helpi ĉi-etape kun KD-a aperigo de nova altkvalita registrado de “La Koro-Sutro”

Lou Harrison (1917-2003)

Kvaron-jarcenton haveblas KD de “La Koro-Sutro”, muzik-verko por ĥoro kaj instrumentoj komponita ĉ. 1971 de la usona majstro Lou Harrison, kiu krome estis iaspeca esperantisto – jen ĝi. Ĝia teksto estas esperantigo fare de Bruce Kennedy de la Koro-Sutro, sutro kiu diverslingve kaj diversforme servas kiel kerna teksto por granda parto de la tutmonda budhana komunumaro, ĉar ĝi pritraktas kaj certan vere universale-homan manieron ĉiam eraregi pri ĉio ajn, kaj la finon de tiu erarado -- do, temaron krome paralelan al unu karakterize esperantista temaro. Kaj la muziko estas iom neforgesebla kaj allogas multajn homojn kiuj ordinare ne ĉeestas koncertojn klasikajn.

Kiel kutime ĉe la muziko de Harrison, sentiĝas nevidataj dancistoj kaj foraj aŭ nenieaj landoj. Akompanas la ĥoron harpo, orgeno, kaj aro da siaspecaj perkut-instrumentoj de malverŝajnaj devenoj, inventitaj de la komponisto kun liaj amikoj kaj are karesnomita “usoneca gamelano”. Laŭdire baldaŭ aperos KD de nova registraĵo de la verko farita en akustike bonega halo en novembro de 2009 fare de memstara elita amatora ĥoro kaj profesia orkestro, ambaŭ fake pleje taŭgaj por tia verko.

Ĝis vendredo, la 27-an de decembro, je la 07:42 UTC, kaj eble poste aŭ eble ne, oni povas kontribui finance al son-inĝenierumado kaj fin-aranĝado kaj fabrikado de la KDoj, per ĉi tiu anglalingva retejo.  Nun restas petata sumo de apenaŭ pli ol mil usonaj dolaroj, el celsumo de entute dek mil okcent. Se oni ne movos la limdaton kaj la celsumo restos tiam neatingita, la mon-donacoj promesitaj ne estos kolektitaj de la kreditkartoj de la promesintoj. Estas tiel ĉe Kickstarter.

Ĝoje, dankeme kaj laŭeble rapide respondos al ĉiaj demandoj la nuna skribanto, kiun oni alskribu ĉe torfyanuyu heliko yahoo punkto com aŭ ĉe incurablyhappy heliko yahoo punkto com laŭ prefero -- kompreneble forigante spacojn kaj anstataŭigante “heliko” per @ kaj “punkto” per: .

La orkestro, Boston Modern Orchestra Project aŭ “bi-mop”, kiu iniciatis la aferon: http://www.bmop.org/

La ĥoro, Providence Singers: http://www.providencesingers.org/