Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / KuboF / Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko

de KuboF Hromoslav Laste modifita: 2010-10-04 22:18

Detaloj de evento

Kiam

2010-11-18 je 14:00 ĝis
2010-11-21 je 13:00

Kie

Modra-Harmónia, Slovakio

Aldoni eventon en la kalendaron.

Kio estas KAEST? Mallongigo de "Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko"

La aranĝon gastigos malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90km de Vieno. (la loko de SES 2008 kaj 2009 por tiuj, kiuj partoprenis)

Ĉeftemo de KAEST 2010: „Modernaj teknologioj por Esperanto“

 

La programo konsistos el kelkaj partoj:

 

* prelegoj (en du paralelaj blokoj – ĉeftemaj kaj alitemaj)
* trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj ks.)
* fakaj diskutoj (pri certa temo)
* vespera (neformala) programo (Vingustumado, filmo-prezento, diskutoj, ks.)
* eblaj ekskursoj (laŭ interkonsento kaj mendoj)

E@I-teamo invitas vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2010. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

 

Kaj kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.

 

Novaĵoj:

 

Per kio estos ĉi tiu KAEST alia de tiuj antaŭaj, okazintaj en Ĉeĥio?

* pli longa (KAEST okazos jam ekde jaŭda posttagmezo ĝis dimanĉa tagmezo, do 1 tagon pli)
* pli da praktika scienco (atendas vin trejnado, povante provi/testi/malkovri mem certajn aferojn)
* vingustumado (por la interkona vespero, por pli bone konatiĝi kaj amikiĝi)
* eblo de ekskursoj (dum vendreda antaŭtagmezo/ kaj dimanĉa posttagmezo)
* por fakaj sekcioj/grupoj propono fak-kunsidi antaŭ/post KAEST! (vidu pli en la parto „programo“)

Pli da informo pri tiu evento…