Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Christophe Chazarein / Juna volontulo serĉata en Francio

Juna volontulo serĉata en Francio

de Christophe Chazarein Laste modifita: 2015-07-18 18:05
La Esperanto-asocio de Tuluzo serĉas junulon pretan dediĉi ok monatojn al Esperanto-agado ekde Septembro aŭ Oktobro 2015.
Tiu volontulado disvolviĝos en la kadro de franca oficiala programo ("Civita Volontulado") malfermita al ĉiuj junuloj, kiuj aĝas inter 18 kaj 25 jarojn, kaj kiuj estas el unu el la 31 landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo (t.e Eŭ­rop-Unio + Islando, Norvegio kaj Liĥtenŝtejno).

Por pliaj informoj ni invitas vin konsulti ĉi tiun paĝon de nia retejo:
http://www.esperanto-midipyrenees.org/articles/dossier.php?val=371_agadu+por+esperanto+estu+civita+volontulo+por+nia+asocio