Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Kirill / Projekto «Renkontu»: unuaj paŝoj laŭ granda vojo

Projekto «Renkontu»: unuaj paŝoj laŭ granda vojo

de Kirill Ŝvedov Laste modifita: 2014-11-09 17:17
En aprilo de ĉi tiu jaro mi elpaŝis en Libera Folio kun ideo de internacia reto de blogoj, kiuj uzos Esperanton kiel pontolingvon. Ĉi modelon mi opiniis plej facile realigebla, tamen montriĝis, ke por kolekti kunlaborantojn oni preferu modelon de unueca retejo. Do nun mi realigas ĝin en formo de projekto Renkontu.

Renkontu

Beta-versio de la projekto situas ĉe la adreso renkontu.atspace.eu. Pasis kelkaj monatoj da laboro kaj jam eblas kundividi notojn kaj spertojn kun la legantoj de Libera Folio.

La unua sperto, kaj sufiĉe agrabla, kiu atendis min, estis ke oni povas facile krei bonaspektan multlingvan retejon sen ajnaj financaj elspezoj. Ingrediencoj de tio estis ĉi-kaze kvalita senpaga servil-servo el Germanio kaj WordPress kun kromprogramo Polylang. Do se oni decidos uzi la avantaĝojn de Esperanto ĉi-maniere, neniuj problemoj aperos de teknika flanko.

Aliaj tendencoj montriĝis en serĉado de kunlaborantoj. Laŭ la komenca plano, la retejo prezentu grandajn lingvojn de la mondo por esti atingebla de kiel eble plej granda aŭditorio tra la tuta terglobo. Tamen dum sia disvolviĝo la projekto komencis emi al "eŭropeco", ĉar lingvoj de Eŭropo jam okupas en ĝi ĉefan parton. Tio ne tre konfuzas min, ĉar ĉi tiu regiono hodiaŭ, same kiel en la jaro 1887, estas plej bonkondiĉa por disvastiĝo de Esperanto; tamen tiu ĉi cirkonstanco estis neatendita. Same neatendita estis malfacileco trovi partoprenantojn por tiaj grandaj lingvoj kiel la angla, la franca, kaj la germana. Ankoraŭ mi trovis neniun por traduki la projekton en ĉi lingvojn, kaj, uzante ĉi tiun eblon, mi ankoraŭfoje alvokas ĉiujn potencialajn interesiĝantojn pri la proponata de mi agado.

Plej vigla reago, male, estis por la hispana kaj la ĉina lingvoj (kvankam lanĉo de la ĉinlingva versio ankoraŭ prokrastiĝas). Ĉi-momente en la projekto funkcias ses lingvaj versioj kaj estas atendata lanĉo de ne malpli ol tri pliaj. Komenca informa "pakaĵo", preparita por ili, estas 25 animaciaj filmoj, kiuj ne bezonas tradukon; en la lanĉitaj versioj vi povas spekti ilin ĉiujn, kaj post lanĉo de aliaj ili aperos ankaŭ tie. Kiam ĉeestos tradukantoj por ĉiuj planitaj versioj, ni komencos aperigi novajn publikaĵojn.

Kia estas plua perspektivo por la projekto? Post kiam ĝi ekposedos stabilan teamon de kunlaborantoj kaj disvolviĝos seninterrompe, necesos serĉi investantojn, kiuj interesiĝos transformi ĝin en komercan entreprenon; ĉu en sama formo, ĉu uzante la kreitan de ĝi traduk-platformon por aliaj celoj. Ja por uzi ĝin ne estos grave, kiel ĝi funkcias gravas la rezulto, kiun ĝi disponigas, sendepende ĉu oni atingas ĝin per Esperanto aŭ per ajna alia metodo.

Ĉu tamen oni entute povas interesiĝi pri tia propono, se nenio simila ankoraŭ aperis? Nu, mi povas indiki almenaŭ unu ekzemplon, kie ĝi montros avantaĝon. Se inter la legantoj de la artikolo troviĝas tiuj, kiuj ŝatas azian kinon, ilin certe interesos retejo viki.com. Kreita de unu sudkoreia firmao, ĝi estas reta kinejo de filmoj el aziaj landoj. Ĝiaj fondintoj trovis vere interesan modelon por proponi ĝian enhavon al internacia aŭditorio; en la retejo estas redaktilo, per kiu registritaj uzantoj povas krei por tieaj filmoj subtekstojn kaj traduki ilin al aliaj lingvoj. Kaj dank' al komunumo de ĝenraj zelotoj, kiuj senpage tradukas subtekstojn, oni povas spekti la filmojn en multaj lingvoj. Kiel eblas supozi, por tio oni uzas la anglan kiel pontolingvon.

Sprita ideo, ĉu ne, tamen limigita. Evidente, zelotoj tradukas senpage nur tion, kio ilin interesas. Se oni volos tiamaniere disponigi multlingve alispecan enhavon, oni povos trovi por tio nur pagatajn laborantojn, kaj kiam oni pagas kontraŭ laboro, oni neeviteble pripensas, kiel fari ĝin pli efika. Ne necesas ekspliki por ni ĉiuj, ke uzado de Esperanto kiel pontolingvo ebligas atingi rezulton pli facile kaj ŝpareme. Oni ekspliku tion nur por tiuj, kiuj ne havas prezenton pri ĉi tiu lingvo (kaj investantoj kutime estas ĝuste tiaj :)). Do la projekto povos helpi.

Eble ne sen grajno de aplombo, mi povas kompari ĝin kun la unua flugo de fratoj Wright. Kiel bone videblas sur la fama foto, ĉi flugo ne estis alta kaj longa, tamen oni unuanime opinias ĉi tiun eventon mejloŝtona. Kial? Fojfoje eblas legi, kiel kuriozaĵon, ke eĉ eminentaj scienculoj neis eblon krei flugmaŝinon, pli pezan ol aero, ĵus antaŭ ĉi tiu flugo. Oni kutime rigardas tion kiel ekzemplon de eterna malsukceso prognozi ion, sed ĉi tie estas ankaŭ alia senco. Jes, oni neis, tamen pli gravas, ke post la flugo jam neniu pensis nei tion, male, oni ekis investi en ĉi tiun novan branĉon, kaj post nur unu jardeko, al la komenco de la Unua mondmilito, aviado jam prezentis seriozan forton. Celo de ĉi tiu projekto estas krei situacion similan. Se ni demonstros, kiel ni transflugas lingvajn barierojn sur flugiloj de facila vento, la sorto de nia lingvo povos ŝanĝiĝi por ĉiam.

arkivita en: