Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Kirill / Projekto de internacia bloga reto

Projekto de internacia bloga reto

de Kirill Ŝvedov Laste modifita: 2014-04-24 19:46
Mi proponas al via atento koncepton de internacia per-Esperanta projekto, kiu povas malfermi novajn eblojn por apliki la lingvon
Projekto de internacia bloga reto

Tesla Model S. Fonto: Vikipedio

Ni ĉiuj scias tre bone, ke jam multajn jarojn (pli ol jardekon, se komenci kalkuladon de la iniciatoj fare de Flavio Rebelo) en Esperantujo aperas de temp' al tempo entuziasmaj personoj, kiuj proponas novajn, modernajn kaj revoluciajn metodojn apliki kaj disvastigi la lingvon. Same ni scias postan sorton de tiaj alvokoj. Ankaŭ mi scias ĝin ne malpli bone, ol vi; tamen, malgraŭ tio mi ja decidis aliĝi al la menciitaj personoj kaj proponas al via atento metodon apliki Esperanton, kiu fakte ne estas nova (ĝi bone konatas), tamen estas vere moderna, revolucia kaj eĉ – mi aŭdacas diri – povas konduki al la Fina Venko.

 

Rideto jam aperis sur viaj lipoj. Jes, ĉion ĉi tion ni vere aŭdis jam multajn fojojn. Ĉu vi sukcesos bazigi viajn asertojn pli bone, ol viaj antaŭirantoj?

 

Al mi ŝajnas, ke jes. Kaj plej evidenta pruvo por tio estas, ke vi legas nun ĉi tiujn liniojn. Tio estas por ni tiom kutima, ke ni ne ĉiam konscias veran skalon de ŝanĝoj, kiuj okazis en la mondo komence de la 21-a jarcento, kaj kia povas esti stato de Esperanto en ĝi.

 

Analogio, kiu venas al mia menso, estas sorto de alia brila inventaĵo – elektraj aŭtoj. Komence de la 20-a jarcento oni konsideris ilin plej seriozaj konkurantoj de la benzinaj aŭtoj, tamen poste ili tute malgajnis kaj dum preskaŭ jarcento vegetis nur sur golfaj kampoj kaj paĝoj de sciencpopularaj revuoj. Hodiaŭ, tamen, ili ŝajnas revanĉi. Konata entreprenisto Elon Musk, kiu jam demonstis sian kapablon realigi neeblan, lanĉinte unuan privatan kosmoŝipon, nun intencas kovri tutan Usonon per ŝargostacioj por produktaĵoj de sia kompanio Tesla Motors kaj Estonio fariĝis unua lando en la mondo, kiun oni povas trai per elektra aŭto.

 

Kio do ne okazis dum tiom da jaroj, sed okazis hodiaŭ por ke ĉio ĉi aperu? Respondo simplas: moderna teknologio liveris pli ŝargoampleksajn akumulilojn, kiuj ebligis al elektraj aŭtoj konkuri en urbo kun la “ordinaraj”.

 

Sorton de nia lingvo same povas influi ŝanĝoj en alia areo – tiu de informaj teknologioj. Kiam sur vojo de informo malaperas geografiaj kaj ŝtataj limoj, nur lingva baro restas. Kaj Esperanto estas ĝuste rimedo por venki ĝin.

 

Bone, vi diros. Sed ankaŭ tion ni jam aŭdis de multaj, inklude menciitajn entuziasmulojn. Ĉu vi povas proponi ajnan pli konkretan planon aŭ koncepton?

 

Jes. Kaj mi proponas tion, kion, kiel mi diris supre, vi jam scias. Mi proponas uzon de Esperanto kiel pontolingvo. Ankoraŭ ni havas neniun sukcese realigitan projekton en ĉi tiu areo, tamen se ĝi aperos, tio estos tute alia skalo de agado kompare kun tio, kion ni faras nun. Fruktojn de nia hodiaŭa laboro bezonas nur grupeto da niaj samlingvanoj; fruktojn de pontolingva laboro bezonos milionoj da homoj en la tuta mondo.

 

Brile. Sed por tio ja necesas mono, investadoj, organizado. Kiu povos disponigi al ni ĉion ĉi tion?

 

Mi honeste respondu, ke ankaŭ mi pensis tiel antaŭe. Tamen, kelkaj ideoj, kiuj venis al mi, montris, ke komenci movadon laŭ ĉi tiu vojo oni povas sen elspezi eĉ unu moneron. Dum lasta jaro mi ellaboris koncepton de internacia per-Esperanta projekto, kiu en sia “beta-versio” postulas neniujn financajn kaj organizadajn investojn; ĝin povas realigi ĉia grupo da homoj, kunligitaj per komuna celo. Restas nur trovi ĉi tiujn homojn.

 

Kurta resumo de la koncepto: reto de diverslingvaj blogoj, kreitaj sub komunaj nomo kaj marko, kiuj interŝanĝas enhavon inter si per Esperanto kiel pontolingvo.

 

Do mi alvokas legantojn konatiĝi kun la proponata projekto pli detale kaj, se ili trovas ĝin inda por patropreni, kontakti min. Nuntempe ni havas ŝancon, kiun havis neniu antaŭa generacio de Esperantistoj. Nia devo estas ne preteratenti la pordon al nia estonto.
arkivita en:
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-05-05 09:20
Via propono estas ĉarma: grupo da diverslingvaj blogoj, en kiuj estas publikigata la sama materialo (inkluzive de komentoj de legantoj).

Tre bona ŝajnas al mi via ideo elekti kiel temaron por la blogaro ne sociajn aŭ politikajn temojn, ĉar »se ajna novaĵo estas vere grava, oni legos ĝin en siaj nacilingvaj amaskomunikiloj, se ĝi ne estas tia, oni simple ne ekinteresiĝos pri ĝi. Krome, tiaj novaĵoj rapide malaktualiĝas kaj estiĝas senutila balasto.«

Anstataŭe vi proponas kiel avantaĝajn temarojn kulturon, arton, sciencon, geografion k.t.p. Tio estas ankoraŭ tro nekonkreta. Por ke mi sentu emon kunlabori, devus esti pli konkreta temo. Per konkreta propono vi eble povas varbi kunlaborantojn en konkreta E-kongreso aŭ E-renkontiĝo. En temo, kiu ne interesas min, mi ne povas identigi gravajn novaĵojn raportindajn. Kiajn konkretajn pensoj vi havas pri la kunlaboro pri produktantoj de materialo? Ĉu la amatora blogaro traktu kun fakgazetoj? Tio ja apenaŭ funkcios.

Kiuj lingvoj devas esti reprezentataj? – Certe la angla, franca, hispana, germana, sed avantaĝe ankaŭ la aliaj gravaj lingvoj rusa, araba, ĉina, japana, svahila. En tia strukturo tamen la elangligita parto supozeble estus la plej granda, do la elangliga teamo havus la plej multan laboron.

La lingva kvalito: Temas ja pri neprofesiaj tradukantoj. La nacilingvigoj, eĉ se faritaj de nacilingvanoj, ne malofte estas lingve neallogaj. Tio estas problemo.

Mi ne komprenis vian mencion pri animaciaj filmoj.
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2014-05-06 21:50
Saluton, Sebastiano!

Dankon pro via komento.

Mi provos respondi al viaj demandoj kaj notoj.

"Kiuj lingvoj devas esti reprezentataj? – Certe la angla, franca, hispana, germana, sed avantaĝe ankaŭ la aliaj gravaj lingvoj rusa, araba, ĉina, japana, svahila". Brave! Vi praktike ekzakte divenis liston da unuavicaj lingvoj por la projekto, krom la svahila :), anstataŭ kiu estu la hindia.

"vi proponas kiel avantaĝajn temarojn kulturon, arton, sciencon, geografion k.t.p. Tio estas ankoraŭ tro nekonkreta". Enkadre de arta temo oni povas prezenti en la projekto specimenojn de vidarto, precipe pentrarton. En scienca temo oni aperigos referaĵojn laŭ atentindaj sciencaj novaĵoj, en la geografia -- tiujn pri interesaj lokoj de la mondo. Mi substreku, ke konkretajn metodojn kaj stilon necesos ellabori praktike, jam dum funkciado de la projekto.

"Mi ne komprenis vian mencion pri animaciaj filmoj." Mi intencas en unua tempo uzi kiel fonton por publikaĵoj precipe animaciajn filmojn, spekteblajn sen traduko. En la reto estas multe da licence publikigita animacio, produktita en Sovetunio, moderna Rusio kaj Ukrainio; senprobleme eblos trovi ĝis 120-150 filmojn sen replikoj, kio sufiĉos por publikigi dum kelk monatoj, eĉ se oni uzos nenian alian fonton de materialo. Specimenojn de tiaj filmoj vi povas trovi en mia projekto "Aŭdvide" -- ekzemple, http://audvide.blogspot.ru/2012_12_01_archive.html
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2014-09-05 15:16
Saluton!

Nuntempe mi realigas koncepton de per-Esperanta multlingva projekto, kiun mi priskribis en la artikolo, en iome alia formo -- tio estas ne komunumo de apartaj blogoj, sed unueca retejo, kies beta-versio situas laŭ adreso http://renkontu.atspace.eu/ Mi serĉas por ĝi tradukantojn el Esperanto en naciajn lingvojn kaj aŭtorojn de publikigotaj materialoj.