Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Jorge / Retejo pri originala literaturo esperanta nun pli aktuala

Retejo pri originala literaturo esperanta nun pli aktuala

de Jorge Camacho Laste modifita: 2007-09-08 10:50
Sten Johansson aktualigis sian retejon OLE pri Originala Literaturo Esperanta.

Sten Johansson aktualigis sian retejon OLE pri Originala Literaturo Esperanta. Iru al la listoj de romanoj, poemaroj kaj novelaroj, kaj de nun vi trovos ligon al listoj de la verkoj en kronologia (tempa) ordo, krom jaman ligon al reta antologio de 25 klasikaj noveloj.

Adreso: http://esperanto.net/literaturo/index.html


[Kial la fono de ĉi tiu teksto estas blua? Por pli klare marki la diferecon inter tekstoj preparitaj kaj korektitaj de la redakcio, kaj tekstoj afiŝitaj de legantoj, la lastemenciitaj nun havas bluan fonon, same kiel komentoj de legantoj.]
bab
bab diras:
2007-09-09 13:15
Bona kaj utila paĝo, sed la 1990-oj-eska dizajno kaj la malfacila adreso ĝenas.
Por ”persona hejmpaĝo” tiaj aferetoj apenaŭ gravas, sed mi vidas en OLE retejon same gravan kaj ĉiesan kiel ekz-e Lingva Kritiko.

Mi konsilas peti helpon de sperta TTT-dizajnisto (multajn ni ja havas, E@I kaj aliajn).
Plue, facile memorebla adreso kiel ”http://www.originalaliteraturo.com” farus miraklojn.
bab
bab diras:
2007-09-09 15:01
(Eble iu miras ke mi ne rekomendis adreson kiel ”http://www.ole.com” [tutcerte jam prenita!]. Nu, akronimoj havas la malavantaĝon ke oni devas unue lerni ties signifon. ”Originala literaturo” estas tuje komprenebla. Akronimoj kaj mallongigoj devenas de tempo, kie la spaco kaj la inko havis limojn. Je la Interreto ni ne bezonas nin limigi. Mi ne faris prian studon, sed ŝajnas al mi ke la ĝenerala tendenco estas malakronimiga. Ni ŝajne lante pasadas de ”IBM”, ”BBC”, ”KLM”, ”UEA” al ”YouTube”, ”EuskalTel”, ”amikumu.net” kaj ”Vikipedio”.)
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2007-09-09 14:25
La ligo al Esperantlingva Verkista Asocio iras al la adreso http://www.everk.org , antauxlonge sxtelita de aliajxoj; la korekta nuna adreso estas http://www.everk.it/ . Bonvolu korekti!
nicola
nicola diras:
2007-09-09 16:13
Kara Gunnar, jam hieraŭ mi sendis ret-mesaĝon al Sten, kiu certe baldaŭ korektos ĝin.

Pri cerbumado rilate novan adreson de OLE: kial ne uzi www.literaturo.info?

amike,
Nicola Ruggiero
bab
bab diras:
2007-09-12 00:15
www.literaturo.info estas bonega adreso!
Mi eĉ ŝanĝus la nomon ”OLE” al io pli travidebla… (Do, plena(j) vorto(j) anstataŭ mallongigo.)

Sed tion decidu la retestro!
Jorge
Jorge diras:
2008-08-12 09:33
Se oni serĉas "EVA" per la serĉilo de Libera Folio, unu el la rezultoj estas paĝo pri EVA (Esperantlingva Verkista Asocio) sed kun la malĝusta ".org"-adreso anstataŭ la ĝusta kun ".it"; ĉiel ajn, nun EVA transformiĝis al ALE (Akademio Literatura de Esperanto), pri kio eblas nun legi du raportojn, unu fare de ĝia prezidanto Mauro Nervi, alian en la paranoja HeKo:

http://www.everk.it/

http://esperantio.net/index.php?id=638

Estus bele legi raporton pri tio en Libera Folio!

Jorge Camacho, EVAano n-ro 007, espereble plu samnumera ALEano
manolo
manolo diras:
2008-08-12 11:50
...la kialon de nomo-ŝanĝo. Verŝajne la cetero (statutoj, membroj, celoj...) restos pli malpli sama. Kial ŝanĝi la kolumon al la hundo? En la proponita retejo everk.it ne estas pliaj klarigoj.

Ĉu oni volis eviti koincidon kun la nomo de la robot-rolo EVA de animacia filmo WALL-E!? Jen la plej verŝajna kialo kiun mi kapablas elcerbumi nun!
nicola
nicola diras:
2008-08-12 12:15
La statuto kompreneble ŝanĝiĝis, kaj draste, ĉar tiu de EVA ne estis plu aktuala por la nuntempo. La statuto de ALE estas legebla ĉi tie:
http://www.everk.it/index.php?statuto

Ja kelkaj membroj malaprobis la projekton kaj sekve ne plu membras. La celoj plivastiĝis, ilin legu en la Statuto.

Pri tiu koincido mi neniom sciis, sed vi tiklis min kaj mi volas spekti tiun filmon :-).
Sten
Sten diras:
2007-09-12 10:12
Dankon pro atentigoj. La EVA-adreso nun estas korektita.

Bjørn, se vi trovas la adreson esperanto.net/literaturo tro komplika, vi ŝajne suferas pro manko de problemoj. Ĉiuokaze, mi ne kapablas ŝanĝi ĝin.

Antaŭ kelkaj jaroj iu, kiu sin konsideris sperta dizajnisto, proponis sian helpon. Bedaŭrinde lia propono estis neŭzebla, ĉar tute ne adaptita al la enhavo. Li evidente ne zorgis viziti la ttt-ejon. Se proponos sin iu alia sperta dizajnisto, kiu atentas ne nur la formon sed ankaŭ la enhavon, mi ne rifuzos helpon. Bona dizajno ja estas bona.

Se proponos sin iu spertulo por zorgi ankaŭ pri la enhavo, des pli bone. Mi facile plenigos miajn horojn per aliaj amuzaĵoj.
bab
bab diras:
2007-09-12 12:00
❞Bjørn, se vi trovas la adreson esperanto.net/literaturo tro komplika, vi ŝajne suferas pro manko de problemoj.❞

Mi certe ĝojus se estus tiel! :-)

Ĉiukaze esperanto.net/literaturo estas pli simpla ol la unue menciita http://esperanto.net/literaturo/index.html
(Kaj literaturo.info estus eĉ pli… Sed tio verŝajne devigus vin elspezi por nova servilo.)
timwestover
timwestover diras:
2007-09-13 02:03
Mi posedas "literaturo.net" sed ankorau faris ion ajn interesan tie ghis nun. Se vi volas, ke "literaturo.net/ole" au simila adreso liveru al via retejo, mi volonte faros. Sed samtempe mi taksas la adreson "esperanto.net/literaturo" sufiche facile memorebla . . .
Sten
Sten diras:
2007-09-13 12:41
Bona ideo! Sed ĉu vi ne povus meti tie simplan ĉefpaĝon kun ligoj al 1) OLE por informoj PRI originala literaturo, 2) la paĝoj de Don Harlow por literaturo en la reto, 3) e-librejo, Projekto Gutenberg kaj ev. aliaj ejoj? Tiel via literaturo.net iĝus kvazaŭ centra elirpunkto.