Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon? / Aspektoj de la krizo de UEA

Aspektoj de la krizo de UEA

de Johan Derks Laste modifita: 2012-05-02 10:37
La evoluo de la membraro de UEA: Interreto Ĉu lernu.net estas financata kaj starigita de UEA? edukado.net Kion faras la Estraro de UEA kontraŭ tio? 1. la kvalito de la revuo, 2. la manko de demokrateco La malsufiĉeco de la Prezidanto kaj de la sekretario Anna Löwenstein: Kia estonteco por UEA? pri la delegita reto
Aspektoj de la krizo de UEA

Derks pridemandas la estraron

Kelkaj datenoj pri la evoluo de la membraro de UEA:
Starigo en 1908 de Hector Hodler: 0 membroj
1910: pli ol 7500 membroj.
1947, post fuziiĝo kun IEL: 7000 IM kaj 9000 aligitajn membrojn
1988: 7000 IM kaj 36000 aligitajn membrojn
2010: 5288 IM kaj 10527 aligitajn membrojn
Se oni skribas pri la evoluo de UEA kaj la kaŭzoj de ĝia perdado de membroj, oni mencias du faktorojn:
1. la malapero de komunismo
2. nunaj homoj ne emas membriĝi en asocioj.
La unua faktoro validas speciale por la malpliiĝo de la nombro da aligitaj membroj post 1988, de 36 mil al 10,5 mil en 2010.

Indikiloj:
  • La nombro de IM dum cent jaroj restis pli-malpli stabila: inter 5000 kaj 10000, sed tiu minimumo nun ŝajne fariĝis la modalo.
  • Tiuj kiuj ne membras individue en UEA, eble ne estas interesitaj pri tiuj nombroj kaj demandas sin kiom da homoj parolas Esperanton, au,
  • kio estas pli bone mezurebla, kiom da homoj nuntempe lernas Esperanton.
Interreto
Ekde 2010 la oficiala organo de UEA, la revuo "Esperanto", estas legebla rete kontraŭ prezo inter € 25,= en Eŭropo kaj € 12,= en malpli pagipovaj landoj.
Lernu.net havas ĉiutage 6 000 vizitantojn. Tio estas malgranda nombro kompare kun la nombro da enregistritoj. Tiu superpaŝis 100 000 antaŭ ok monatoj. Tio signifas, ke nur modesta elcento da ili seninterrompe lernas Esperanton. Ili iam havis tiun intencon, ne multe progresis, sed tamen restis registritaj. Laŭ la aktuala statistiko proksimume 23000 registritoj havas bazan konon de Esperanto kaj 7000 mezan aŭ altan konon.
Ekde junio 2007 la kursfinintoj de lernu.net povas peti specimenon de "Esperanto" au "Kontakto", kiun la CO sendas kun invito fariĝi IM de UEA. En periodo de unu jaro el 500 petintoj de specimeno UEA gajnis 48 novajn membrojn; alivorte, 1 el 10 membriĝis.
Estas nun preskaŭ mil personoj en la plej alta stadio de la meznivela kurso 'Ana rakontas'. Se oni sekvas tian kurson dum unu jaro kaj finas ĝin, dum la proporcio de aliĝantoj restas 1 el 10, UEA povas atendi po cent novaj membroj jare.
Kvankam tiu nombro estas modesta, oni povas esperi ke daŭra alkresko de cent novaj membroj donos novan impulson al UEA.
Osmo Buller, kiu plej bone el ĉiuj esperantistoj povas superrigardi la evoluon de la tradicia esperantismo, tamen ne estas optimisma pri la avantaĝoj de la reto. Li skribis:
Kvankam ĉiam pli da homoj lernas E-on rete, la nombro de E-lernantoj entute estas malpli granda ol ankoraŭ antaŭ 10-20 jaroj.
Do gravas kion faras la 900 kursfinintoj de lernu.net kiuj ĉiujare ne aliĝis al UEA. Kiom da ili aliĝis al Novjara renkontiĝo aŭ al Espéranto-France?

Ĉu lernu.net estas financata kaj starigita de UEA?
Ne, junuloj kiel Petro Balaž kaj Aaron Chapman, prenis la iniciaton, estis rifuzitaj pro financaj kaŭzoj de UEA, sed ricevis financan subtenon de Esperantic Studies Foundation en 2002. Nuntempe gvidas la laboron Jevgenij Gaus, Sonja Petrović-Lundberg kaj Hokan Lundberg, Bertilow Wennergren k.a. Proksimume 200 volontuloj asistas en tradukado, preparado de tekstoj, instruhelpado kaj programado.

edukado.net
La 15an de decembro 2001a lanciĝis alia ideo, ankaŭ financata de Esperantic Studies Foundation, por krei trovejon en la reto por ekzistantaj kaj eldonitaj lerniloj (libroj, film- kaj sonmaterialoj, afiŝoj kaj ludiloj), kiuj aperis dise en la mondo, serve al ĉiuj profesiaj kaj amatoraj instruantoj de Esperanto.
Nuntempe ĝi enhavas 2275 registritojn, 717 lernilojn, 477 librojn, 286 diplomlaboraĵojn ktp.
Gvidanto de tiu retpaĝaro estas Katalin Kovats. Ŝi daŭre renovigas la retpaĝaron kaj prenas novajn iniciatojn. La lasta kaj ege grava iniciato estis la registriĝo de Esperanto kiel unu el 38 lingvoj kiuj difinis la ses nivelojn A1, A2, B1, B2, C1 kaj C2 de lingvoscia atingo en Esperanto en la tiel nomata Komuna Eŭropa Referenckadro. Tiu Referenckadro estas instituciigita de Konsilio de Eŭropo kaj rekonas Esperanton kiel lingvon egalvaloran kun aliaj eŭropaj lingvoj, la Korea lingvo kaj la japana lingvo.
En aprilo 2011a edukado.net kreis specialan kursaron por plibonigi instrumetodojn, nomatan RITE.
Kun tiuj ekzemploj de gravegaj novaĵoj, ne financataj aŭ patronataj de UEA, mi volas substreki, ke UEA dum la lasta jardeko kuris malantaŭ la trupoj.

Kion faras la Estraro de UEA kontraŭ tio?
Mi volas laŭvice trakti kelkajn problemojn: la kvalito de la revuo, la manko de demokrateco en la organoj de UEA, la nevolo starigi perretan voĉdonadon en la Komitato, la malsufiĉeco de la Prezidanto kaj de la sekretario kaj la velkado de la delegita reto, ĉar tiuj fenomenoj kontribuas al la perdo de fido je UEA.

1. la kvalito de la revuo
Verŝajne vi aŭdis pri la ŝturma kritiko al Stano Marček pri lia redaktado de la revuo 'Esperanto'. Ankoraŭ antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis retmesaĝon de Osmo Buller, montranta, kiujn kolosajn mistrafojn Marček faris en pluraj numeroj. Buller klare skribas en la Komitata retdiskutlisto kaj al mi, ke
malkontento pri la nuna redakta koncepto de "Esperanto" negative influas la membroevoluon. ................
Persone mi opinias, ke estonte indos doni malpli da spaco por la prezentado de la kongreslando, por ne paroli pri la kovriloj. Konatiĝo kun la lando ne estas la ĉefa celo de UK, sed pli vere ia kromrezulto. La Kongresa Regularo de UEA eĉ ne mencias ĝin inter la celoj de UK. Laŭ ĝi UK celas fortigi la solidarecon de parolantoj de Esperanto, progresigi la movadon kaj studi ĝiajn problemojn. Tiuj celoj devus respeguliĝi ankaŭ en la spacodisponigo en la revuo.
István Ertl, antaŭa redaktanto de la revuo 'Esperanto', parolas pri reduktanto anstataŭ redaktanto.
Estas miro, ke tiu malsufiĉanto ankaŭ estis taskita por redakti "Esperanto Aktuell".

2. la manko de demokrateco
Kiuj estas la kulpuloj pri tiu manko?
  1. Mi eldonis tutan libreton pri la kontraŭregula konduto de la Prezidanto kiel kunsidestro de la Komitato en Kopenhago. Legante ĝin vi ricevas impreson pri la konduto de du estraranoj, Probal Dasgupta kaj Barbara Pietrzak, kaj la respondo al la demando kial la Komitato, konsistanta el 68 voĉdonrajtigitaj membroj, estas tute paralizita por preni iun decidon, ĉar voĉdonadoj eblas nur dum la Universala Kongreso kaj tiam la kunsidestro mallonge deklaras ke por iu tikla temo en la tagordo ne estas plu tempo.
  2. Sed la kulpo ne sidas nur ĉe la ĉefuloj. Estas ja la Komitato kiu elektas la Estraron! Osmo Buller reagas al la kritiko kiun oni havis en Havano pri la regularo, kiu preskribas ke oni elektu la estraron kiel teamon jene:
    Antaŭe oni unue elektis la prezidanton kaj poste la estraranojn. El la estraraj kandidatoj elektiĝis tiuj, kiuj ricevis plej multe da voĉoj. Pri tio oni volis rezigni favore al la elekto de la Estraro kiel teamo. Tiun principon oni konservu. Populareco en si mem ne signifas kompetentecon nek taŭgecon por la Estraro. Du popularaj homoj eble ne eltenas unu la alian pro siaj personaj historioj aŭ konfliktaj karakteroj aŭ pro alia kialo, kaj la skismo inter ili nur subfosas la efikecon kaj povas tute veneni la etoson en la Estraro. Eĉ se ne la homoj kverelus inter si, sed iliaj movadaj filozofioj kaj preferoj estus konfliktaj, la rezulto povus esti same malbona. La vera problemo en tiu ĉi kaj aliaj aferoj ne estas la regularoj, sed la ĝenerala pasiveco de la Komitato. Tio havas plurajn kialojn. Unu el ili verŝajne estas la ĝenerala senkonsileco, kiu turmentas la nunan movadon. Alia estas la tro samideana etoso, en kiu populareco kaj simpatieco efektive riskas pezi pli ol kapableco.
  3. La malsufiĉeco de la Prezidanto kaj de la sekretario ankaŭ reliefiĝas jene:
    1. la frutempa drono de klopodo de la Prezidanto krei strategian planon por la jaroj 2011-2020
    2. la ĉeso de ĉiu debato pri la komunika strategio kaj la informa kaĉo pri tio de Barbara Pietrzak
    3. ŝia mistifikado pri la ne-plenumado de decidoj de la Komitato ekde Bjalistoko ĝis Havano
    4. la neeblo al la Prezidanto fari sian devon de kontrolado, stimulado kaj ne-rekta direktado de la Centra Oficejo
    Pri tio lasta mi volas rimarkigi, ke neniam la Elekta Komisiono devus proponi prezidanton kiu nek havas bonan komputilon nek estas bona manaĝanto aŭ inspiranto kaj vivas je grandega distanco de la organiza centro de la Esperanto-movado.
    Renato Corsetti tamen klarigis al mi, ke ne estis pli ol sep kandidatoj por Estraro, kiu enhavas sep postenojn. Se malmultaj volas porti la ŝarĝon de estra respondeco pri UEA kaj mankas taŭgaj kandidatoj, ni vere havas problemon.
    Mi menciis du kulpulojn: Estraro kaj Komitato, sed ĉio estas ligita kun ĉio. Mi ankaŭ menciu:
  4. la mankon je serioza kritika gazetaro, speciale la revuo 'Esperanto' mem, sed ankaŭ Libera Folio, kiu donas spacon al kverelemuloj kiel Andreas Kuenzli, sed malofte produktas ĵurnalismajn artikolojn pri la Asocio.
  5. Fine estas la esperantistoj mem, ankaŭ la membroj de landaj asocioj kiuj ŝajne ne interesiĝas pri la laboro de la Komitato kaj iliaj reprezentantoj tie.
Anna L Kelkaj datenoj pri la evoluo de la membraro de UEA:
Starigo en 1908 de Hector Hodler: 0 membroj
1910: pli ol 7500 membroj.
1947, post fuziiĝo kun IEL: 7000 IM kaj 9000 aligitajn membrojn
1988: 7000 IM kaj 36000 aligitajn membrojn
2010: 5288 IM kaj 10527 aligitajn membrojn
Se oni skribas pri la evoluo de UEA kaj la kaŭzoj de ĝia perdado de membroj, oni mencias du faktorojn:
1. la malapero de komunismo
2. nunaj homoj ne emas membriĝi en asocioj.
La unua faktoro validas speciale por la malpliiĝo de la nombro da aligitaj membroj post 1988, de 36 mil al 10,5 mil en 2010.

Indikiloj:
  • La nombro de IM dum cent jaroj restis pli-malpli stabila: inter 5000 kaj 10000, sed tiu minimumo nun ŝajne fariĝis la modalo.
  • Tiuj kiuj ne membras individue en UEA, eble ne estas interesitaj pri tiuj nombroj kaj demandas sin kiom da homoj parolas Esperanton, au,
  • kio estas pli bone mezurebla, kiom da homoj nuntempe lernas Esperanton.
Interreto
Ekde 2010 la oficiala organo de UEA, la revuo "Esperanto", estas legebla rete kontraŭ prezo inter € 25,= en Eŭropo kaj € 12,= en malpli pagipovaj landoj.
Lernu.net havas ĉiutage 6 000 vizitantojn. Tio estas malgranda nombro kompare kun la nombro da enregistritoj. Tiu superpaŝis 100 000 antaŭ ok monatoj. Tio signifas, ke nur modesta elcento da ili seninterrompe lernas Esperanton. Ili iam havis tiun intencon, ne multe progresis, sed tamen restis registritaj. Laŭ la aktuala statistiko proksimume 23000 registritoj havas bazan konon de Esperanto kaj 7000 mezan aŭ altan konon.
Ekde junio 2007 la kursfinintoj de lernu.net povas peti specimenon de "Esperanto" au "Kontakto", kiun la CO sendas kun invito fariĝi IM de UEA. En periodo de unu jaro el 500 petintoj de specimeno UEA gajnis 48 novajn membrojn; alivorte, 1 el 10 membriĝis.
Estas nun preskaŭ mil personoj en la plej alta stadio de la meznivela kurso 'Ana rakontas'. Se oni sekvas tian kurson dum unu jaro kaj finas ĝin, dum la proporcio de aliĝantoj restas 1 el 10, UEA povas atendi po cent novaj membroj jare.
Kvankam tiu nombro estas modesta, oni povas esperi ke daŭra alkresko de cent novaj membroj donos novan impulson al UEA.
Osmo Buller, kiu plej bone el ĉiuj esperantistoj povas superrigardi la evoluon de la tradicia esperantismo, tamen ne estas optimisma pri la avantaĝoj de la reto. Li skribis:
Kvankam ĉiam pli da homoj lernas E-on rete, la nombro de E-lernantoj entute estas malpli granda ol ankoraŭ antaŭ 10-20 jaroj.
Do gravas kion faras la 900 kursfinintoj de lernu.net kiuj ĉiujare ne aliĝis al UEA. Kiom da ili aliĝis al Novjara renkontiĝo aŭ al Espéranto-France?

Ĉu lernu.net estas financata kaj starigita de UEA?
Ne, junuloj kiel Petro Balaž kaj Aaron Chapman, prenis la iniciaton, estis rifuzitaj pro financaj kaŭzoj de UEA, sed ricevis financan subtenon de Esperantic Studies Foundation en 2002. Nuntempe gvidas la laboron Jevgenij Gaus, Sonja Petrović-Lundberg kaj Hokan Lundberg, Bertilow Wennergren k.a. Proksimume 200 volontuloj asistas en tradukado, preparado de tekstoj, instruhelpado kaj programado.

edukado.net
La 15an de decembro 2001a lanciĝis alia ideo, ankaŭ financata de Esperantic Studies Foundation, por krei trovejon en la reto por ekzistantaj kaj eldonitaj lerniloj (libroj, film- kaj sonmaterialoj, afiŝoj kaj ludiloj), kiuj aperis dise en la mondo, serve al ĉiuj profesiaj kaj amatoraj instruantoj de Esperanto.
Nuntempe ĝi enhavas 2275 registritojn, 717 lernilojn, 477 librojn, 286 diplomlaboraĵojn ktp.
Gvidanto de tiu retpaĝaro estas Katalin Kovats. Ŝi daŭre renovigas la retpaĝaron kaj prenas novajn iniciatojn. La lasta kaj ege grava iniciato estis la registriĝo de Esperanto kiel unu el 38 lingvoj kiuj difinis la ses nivelojn A1, A2, B1, B2, C1 kaj C2 de lingvoscia atingo en Esperanto en la tiel nomata Komuna Eŭropa Referenckadro. Tiu Referenckadro estas instituciigita de Konsilio de Eŭropo kaj rekonas Esperanton kiel lingvon egalvaloran kun aliaj eŭropaj lingvoj, la Korea lingvo kaj la japana lingvo.
En aprilo 2011a edukado.net kreis specialan kursaron por plibonigi instrumetodojn, nomatan RITE.
Kun tiuj ekzemploj de gravegaj novaĵoj, ne financataj aŭ patronataj de UEA, mi volas substreki, ke UEA dum la lasta jardeko kuris malantaŭ la trupoj.

Kion faras la Estraro de UEA kontraŭ tio?
Mi volas laŭvice trakti kelkajn problemojn: la kvalito de la revuo, la manko de demokrateco en la organoj de UEA, la nevolo starigi perretan voĉdonadon en la Komitato, la malsufiĉeco de la Prezidanto kaj de la sekretario kaj la velkado de la delegita reto, ĉar tiuj fenomenoj kontribuas al la perdo de fido je UEA.

1. la kvalito de la revuo
Verŝajne vi aŭdis pri la ŝturma kritiko al Stano Marček pri lia redaktado de la revuo 'Esperanto'. Ankoraŭ antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis retmesaĝon de Osmo Buller, montranta, kiujn kolosajn mistrafojn Marček faris en pluraj numeroj. Buller klare skribas en la Komitata retdiskutlisto kaj al mi, ke
malkontento pri la nuna redakta koncepto de "Esperanto" negative influas la membroevoluon. ................
Persone mi opinias, ke estonte indos doni malpli da spaco por la prezentado de la kongreslando, por ne paroli pri la kovriloj. Konatiĝo kun la lando ne estas la ĉefa celo de UK, sed pli vere ia kromrezulto. La Kongresa Regularo de UEA eĉ ne mencias ĝin inter la celoj de UK. Laŭ ĝi UK celas fortigi la solidarecon de parolantoj de Esperanto, progresigi la movadon kaj studi ĝiajn problemojn. Tiuj celoj devus respeguliĝi ankaŭ en la spacodisponigo en la revuo.
István Ertl, antaŭa redaktanto de la revuo 'Esperanto', parolas pri reduktanto anstataŭ redaktanto.
Estas miro, ke tiu malsufiĉanto ankaŭ estis taskita por redakti "Esperanto Aktuell".

2. la manko de demokrateco
Kiuj estas la kulpuloj pri tiu manko?
  1. Mi eldonis tutan libreton pri la kontraŭregula konduto de la Prezidanto kiel kunsidestro de la Komitato en Kopenhago. Legante ĝin vi ricevas impreson pri la konduto de du estraranoj, Probal Dasgupta kaj Barbara Pietrzak, kaj la respondo al la demando kial la Komitato, konsistanta el 68 voĉdonrajtigitaj membroj, estas tute paralizita por preni iun decidon, ĉar voĉdonadoj eblas nur dum la Universala Kongreso kaj tiam la kunsidestro mallonge deklaras ke por iu tikla temo en la tagordo ne estas plu tempo.
  2. Sed la kulpo ne sidas nur ĉe la ĉefuloj. Estas ja la Komitato kiu elektas la Estraron! Osmo Buller reagas al la kritiko kiun oni havis en Havano pri la regularo, kiu preskribas ke oni elektu la estraron kiel teamon jene:
    Antaŭe oni unue elektis la prezidanton kaj poste la estraranojn. El la estraraj kandidatoj elektiĝis tiuj, kiuj ricevis plej multe da voĉoj. Pri tio oni volis rezigni favore al la elekto de la Estraro kiel teamo. Tiun principon oni konservu. Populareco en si mem ne signifas kompetentecon nek taŭgecon por la Estraro. Du popularaj homoj eble ne eltenas unu la alian pro siaj personaj historioj aŭ konfliktaj karakteroj aŭ pro alia kialo, kaj la skismo inter ili nur subfosas la efikecon kaj povas tute veneni la etoson en la Estraro. Eĉ se ne la homoj kverelus inter si, sed iliaj movadaj filozofioj kaj preferoj estus konfliktaj, la rezulto povus esti same malbona. La vera problemo en tiu ĉi kaj aliaj aferoj ne estas la regularoj, sed la ĝenerala pasiveco de la Komitato. Tio havas plurajn kialojn. Unu el ili verŝajne estas la ĝenerala senkonsileco, kiu turmentas la nunan movadon. Alia estas la tro samideana etoso, en kiu populareco kaj simpatieco efektive riskas pezi pli ol kapableco.
  3. La malsufiĉeco de la Prezidanto kaj de la sekretario ankaŭ reliefiĝas jene:
    1. la frutempa drono de klopodo de la Prezidanto krei strategian planon por la jaroj 2011-2020
    2. la ĉeso de ĉiu debato pri la komunika strategio kaj la informa kaĉo pri tio de Barbara Pietrzak
    3. ŝia mistifikado pri la ne-plenumado de decidoj de la Komitato ekde Bjalistoko ĝis Havano
    4. la neeblo al la Prezidanto fari sian devon de kontrolado, stimulado kaj ne-rekta direktado de la Centra Oficejo
    Pri tio lasta mi volas rimarkigi, ke neniam la Elekta Komisiono devus proponi prezidanton kiu nek havas bonan komputilon nek estas bona manaĝanto aŭ inspiranto kaj vivas je grandega distanco de la organiza centro de la Esperanto-movado.
    Renato Corsetti tamen klarigis al mi, ke ne estis pli ol sep kandidatoj por Estraro, kiu enhavas sep postenojn. Se malmultaj volas porti la ŝarĝon de estra respondeco pri UEA kaj mankas taŭgaj kandidatoj, ni vere havas problemon.
    Mi menciis du kulpulojn: Estraro kaj Komitato, sed ĉio estas ligita kun ĉio. Mi ankaŭ menciu:
  4. la mankon je serioza kritika gazetaro, speciale la revuo 'Esperanto' mem, sed ankaŭ Libera Folio, kiu donas spacon al kverelemuloj kiel Andreas Kuenzli, sed malofte produktas ĵurnalismajn artikolojn pri la Asocio.
  5. Fine estas la esperantistoj mem, ankaŭ la membroj de landaj asocioj kiuj ŝajne ne interesiĝas pri la laboro de la Komitato kaj iliaj reprezentantoj tie.
Anna Löwenstein en aŭgusto 2011a verkis interesan artikolon, kiun vi povas trovi en la retpaĝaro de bonalingvo.org:
Kia estonteco por UEA?
Ĉu UEA plenumis sian celon kaj nun povos trankvile morti?
Tamen, la Esperanto-movado sen ia centra instanco estas malfacile imagebla. Oni ankoraŭ bezonas instancon por reprezenti la esperantistojn tra la mondo, ekzemple ĉe organizaĵoj kiaj UN, la Eŭropa Unio, aŭ la Nobel-komitato. Oni ankoraŭ bezonas komitaton, kiu strebas plani kaj direkti la agadon de la movado. Oni ankoraŭ bezonas organizaĵon por aranĝi la universalajn kongresojn. Oni ankoraŭ bezonas la libroservon de UEA - ekzistas aliaj libroservoj tra la movado, sed tiu de UEA estas la plej granda kaj kompleta. Oni ankoraŭ bezonas fizikan konstruaĵon ie en la mondo por teni ne nur la libroservon, sed ankaŭ la bibliotekon kaj arĥivojn de la Esperanto-movado de la unuaj cent jaroj, kiam tiuj arĥivoj estis paperaj kaj ne virtualaj.
Kiam la Esperanto-movado unue aperis en la 19a jarcento, ĝi ne havis centran organizaĵon. En ĉiu lando ekestis apartaj grupoj kaj naciaj asocioj, kaj nur post du jardekoj fondiĝis UEA por kunordigi la diversajn agadojn. Se UEA nun malaperus, estas imageble ke tre baldaŭ la entuziasmuloj, kiuj lernas Esperanton per Interreto, venus al la sama konkludo kiel antaŭ cent jaroj: ke oni bezonas centran kunordigan instancon. Alivorte, se UEA ne ekzistus, necesus inventi ĝin.
Eble ĝi havos alian nomon, ekzemple Esperanto Internacia. Kiujn celojn ili antaŭvidus por tiu nova asocio? Tio kompreneble estus demando, kiu postulus monatojn da diskutoj kaj retmesaĝoj, sed mi supozas, ke la fina listo povus esti io tia:
1) Gvidi, kunordigi kaj subteni Esperantajn agadojn ĉie tra la mondo;
2) Aktive disvastigi Esperanton;
3) Plenumi servojn por la esperantistaro;
4) Reprezenti la esperantistojn ĉe oficialaj instancoj.
Gvidi, kunordigado kaj subtenado de Esperantaj agadoj ĉie tra la mondo rekonus la fakton, ke Esperantaj agadoj nun okazas spontanee, ne nepre pro instigo de centra instanco. Sed se Esperanto Internacia volus ludi vere centran rolon inter la esperantistaro kaj eventuale gvidi la agadojn anstataŭ nur sekvi ilin, necesus ke ĝi interesiĝu pri tiuj iniciatoj kaj iel okupiĝu pri ili.
Celo n-ro 2, aktiva disvastigo de Esperanto, estas evidente vasta kampo, kaj ĝi ne estas malpli grava ol la plenumado de servoj por la esperantistaro: revuo, libroservo, organizado de kongresoj. La emo de la aktuala UEA estas dediĉi ĉiujn fortojn kaj monrimedojn al plenumado de servoj, dum disvastigo de Esperanto okazas flanke, per projektoj gvidataj de unuopuloj ofte ekstere de UEA mem kaj sen ĝia subteno. Nia nova asocio Esperanto Internacia devus decidi, kiun proporcion de sia buĝeto ĝi dediĉu al ĉiu el siaj celoj.

Nun mi aŭdas Osmon Buller protesti:
nur kun pli da dungatoj en la Centra Oficejo ni povos intensigi niajn servojn, kiuj estas necesaj por teni la nove altiritajn esperantistojn.
Kaj la respondo de Anna Löwenstein estos:
Ne necesas pripensi, kiel UEA aŭ Esperanto Internacia realigu la taskon antaŭenigi lernadon kaj instruadon kadre de sia celo disvastigi Esperanton. Tio jam ekzistas; la retejoj lernu.net kaj edukado.net (kaj persone mi aldonus: Esperanto-land) devus ricevi financan helpon de EI anstataŭ pene mem serĉi fontojn de subvenciado.
Ŝi daŭrigas en pli demagogia stilo:
La esperantistoj tra la mondo, lerninte Esperanton per Interreto, decidus starigi centran kunordigan instancon, al kiu ili donus la nomon Esperanto Internacia. Certe, ilia unua penso ne estus aĉeti fizikan konstruaĵon sed krei retpaĝaron.
Ŝi revenas sur la teron, rimarkigante:
Oni ja bezonas konstruaĵon ie en la mondo por teni nian pasintecon, se ne nian estontecon. Kompreneble tiu konstruaĵo ne nepre devus esti la nuna; ekzistas pli malmultekostaj urboj ol Roterdamo. Eblus ankaŭ pripensi, ĉu simple transdoni la tutan arĥivon al iu biblioteko aŭ muzeo.....
Post traktado de la revuo Anna komentas pri la delegita reto:
Ĉu ankaŭ la Jarlibro devus malaperi? ....................... La plej ampleksa parto de la Jarlibro estas la Delegita Reto. La Delegita Reto estis fondita en epoko kiam ne eblis serĉi kaj kontakti servojn per Interreto. Estis tiam la ideo, ke se oni veturus al iu urbo, oni unue skribu al la loka delegito por peti tiun mendi hotelon; eĉ ke la loka delegito renkontu ĉe la fervoja stacidomo esperantistinon, se ŝi vojaĝus sola (antaŭ la 1-a Mondmilito oni konsideris tion nekonvena, ke sinjorino vagu sen vira akompano tra fremda urbo). Evidente la Delegita Reto ne plu havas sencon kiel servon; aliflanke por multaj el la delegitoj mem, ilia aperigo en la Jarlibro estas grava rekono pri ilia kontribuo al la Esperanto-movado. Se oni forigus la Delegitan Reton, necesus a) formale danki tiujn, kiuj ĝis nun aperis en ĝi, eventuale per ia diplomo; b) serĉi novan manieron rekoni la agadon de malpli konataj esperantistoj.
Osmo Buller:
La nombro de delegitoj malkreskas. Temas tamen ankaŭ pri neglekto, indiferento kaj la penso, ke Interreto faris la Delegitan Reton eksmoda. Ĝi tamen estas unu el la plej brilaj ideoj inventitaj en la historio de Esperanto. Ĝi estas la plej vasta horizontala strukturo en Esperantujo kaj ĝi havas potencialon por esti utiligata en novaj manieroj apud la tradiciaj.
Pri tio mi ne estas certa. Tamen mi faris klopodon savi la delegitan reton de ekstermado. Kaj el la farita enketo rezultas, ke la delegitoj mem opinias, ke pli intensa kaj inteligenta proponado kaj registrado de servoj, ne nur al individuaj membroj de UEA, sed ankaŭ al membroj de landaj asocioj, farus UEA pli alloga al esperantistoj. Ankaŭ delegitoj pensas, ke rekta konsultado de la saldo en sia konto ĉe UEA kaj rekta pagado de unu UEA-konto al alia estos tre ŝatata servo al la membroj.
Tiu lasta ideo tute ne plaĉas al la Ĝenerala Direktoro. Osmo Buller informis min:
Jam ekde 1993 eblas pagi al UEA ankaŭ kreditkarte kaj ekde 2004 eblas tion fari en la retejo de UEA. PayPal-pagoj al UEA eblas ankaŭ ekde 2004. Ĉio ĉi validas ne nur pri pagado de membrokotizoj sed ankaŭ pri UK-kotizoj kaj UK-mendoj, kaj pri libromendoj. Sendube estas iom da membroj, kiuj ne membrus, se ili ne povus uzi unu el tiuj pagmanieroj.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-23 20:27
Mi vere ne komprenas, kion oni havas kontrau la revuo Esperanto de UEA. Mi ne povus ghin imagi pli modele kaj altnivele redaktita kaj kompilita. Chiufoje aperas la simile enuaj au same tedaj artikoloj de Wandel, Corsetti, Nourmont, Wunschhoven, Guttierez, Dasgupta k.c. Ni do donu al Stano Marcek ankoraufoje 10 jarojn por redakti ghin.

Cetere la fondo de Europa Komisiono de UEA certe estas superflua, char unue chiu scias, ke tio estas shnapsideo de iuj paranojaj stranguloj, kiuj volas ludi pseudogravan rolon en la Eo-movado, due terminologie la nocio kongruas kun la Europa Komisiono de la Europa Unio. Do, la propono traktita de la kubanino en sia raporto nur konfuzas la homojn.

Do, kion vi volas? Faru pli bone!

 
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-23 23:09
> Mi vere ne komprenas, kion oni havas kontrau la revuo Esperanto de UEA. Mi ne povus ghin imagi pli modele kaj altnivele redaktita kaj kompilita.

Por unu fojo mi samopinias kun Künzli: pli bone kompilitan revuon oni apenaŭ povas koncepti k realigi.

Mi havis la agrablan okazon ĵeti rigardon al la februara numero, kie abundas raportoj pri la ĉirkaŭnovjaraj renkontiĝoj - aktuala, alloga temo, kiu ebligas ankoraŭ en februaro bele nostalgii pri la pasinta kristnaska periodo. Legonte, antaŭĝoju la amason da fotoj montrantaj esperanto-gregojn. Mi senpacience atendas la okazon montri la numeron al eksteruloj, kiujn la fotoj definitive konvinkos pri la amikeca k nesekteca karaktero de nia movado.

Ne, la tekstojn mi ne legis: mi ne kapablus elteni tiom da belo k da interna feliĉo.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-24 00:18
hähähä.
Precipe mi sekvos la konsilon de s-ro C. konduti kiel Zamenhof. (Sed pri tio mi ja skribis tutan libron de 500 paghoj, kiu estis plene dishirita sur la paghoj de la revuo Eo).

PS Cetere, se Moleon (kaj aliaj) kaj mi pli ofte samopinius, la movado farus eble pli rapidajn progresojn...
esperanto
esperanto diras:
2012-01-24 00:23
dis-shirita, diable.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-24 00:00
> Verŝajne vi aŭdis pri la ŝturma kritiko al Stano Marček pri lia redaktado de la revuo 'Esperanto'.

Tamen la sukceso de la sturmantoj estas tre limigita, ĉar jam de jaroj, almenaŭ de la UK 2010, oni sieĝas la fortikaĵon sed apenaŭ falis iu ŝtono de ĝia murego, dum la flago gaje flirtas plu en la aero k la fortikaĵestro senzorge festas plu siajn festenojn.

Al kio tio ŝuldiĝas? Al la mallerto de la sturma taĉmento? Al la neatendita k surpriza firmeco de la fortikaĵo? Eble helpo deekstere? Aŭ ludas rolon iuj obskuraj, kaŝaj fortoj - iu Merlino eble? Aŭ ĉu al la landa popolo ne gravas la fortikaĵo k do eĉ ne konscias pri la sieĝo? Al la situacio ne helpas la ambigua rolo de la Imperiestroj, la teoriaj superuloj de la fortikaĵestro, kiuj opinias... kiuj opinias... nu, kion ili opinias?
esperanto
esperanto diras:
2012-01-24 00:20
Eble Pejno Simono povos verki apartan poemon.
simono
simono diras:
2012-01-24 06:54
Nu, tiom da ŝtormo kaj ŝturmo meritus tutan eposon. :)
esperanto
esperanto diras:
2012-01-24 00:36
Mi esperas, ke Johan Derks ne tro seniluziighos, kiam li konstatos, ke la dezirata ehxo al lia konsideraro forestos kaj la e-istoj restos indiferentaj, kiel kutime. Tiam konsulu vin tiel kvazau en unu batalo vi venkis, sed ankorau ne gajnis la tutan militon.
Kaj: Provu ne mistifikadi la aferojn kaj pagu vian kotizon per kreditkarto! Kaj eble dume lernu ankau la korean kaj japanan lingvojn (se vi ankorau ne lernis ilin). La nombro de delegitoj vershajne denove kreskos... en la jaro 5678 (sen interreto). Supozeble la demokratio tiam estos abolita, char Chinio kaj Ruslando regos la mondon (sed, damne, Esperanto daure ne estos enkondukita).

(Bv. pardoni mian spritan shercemon! - ni chiuj aprezas vian seriozecon)
esperanto
esperanto diras:
2012-01-24 00:38
kompreneble konsOlu (mi centprocente certas, ke mi skribis konsolu), char konsulu signifus civitu
otbuller
otbuller diras:
2012-01-24 09:17
Necesas ĝustigi eraron en la atentinda artikolo de Johan Derks.

La ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro ne apartenas al agadoj "ne financataj aŭ patronataj de UEA", sed temas ĝuste pri agado de UEA. Katalin Kováts estas la gvidanto de la Referenckadra projekto de UEA; la aliaj membroj de la koncerna komisiono estas Renato Corsetti kaj Zsófia Kóródy. Origine UEA preferis, ke pri KER okupiĝu ILEI, sed gia tiama estraro ne pretis akcepti tian respondecon. Sekve UEA transprenis ĝin, ankaŭ finance, kaj faris kontrakton pri la KER-ekzamenoj kun la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) el Budapeŝto. En 2008 UEA eldonis la oficialan gvidlibron de la Konsilio de Eŭropo pri KER kaj jam antaŭe enkondukan libreton. UEA havas ankaŭ oficialan statuson ĉe la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), kiu kunordigas la agadon de diverslingvaj ekzameninstancoj, kaj UEA kompreneble pagas la kostojn de siaj delegitoj al ĝiaj konferencoj (po 2-3 jare).
simono
simono diras:
2012-01-24 12:03
Do jen almenaŭ unu senchava afero de UEA. Mi persone tamen inklinas apartigi la CO-on de UEA. Laŭ mia takso - tute sen vere fundaj informoj - CO estas bona afero. UEA - per kiu mi volas diri eble "la estraro de UEA" - jen tute alia afero. Evidente, sen la mono de UEA kaj de ties fondusoj la CO ne povus vivi.

Do supozeble mi estas aŭ iomete stulta, aŭ almenaŭ iomete ne realeca, dezirante la UEA-estraron inferen kaj iugrade bonvenante la CO-ularon. Aliflanke, pri ukoj mia opinio estas dividata. Por mi aŭskulti kelkajn inaŭgurojn radie jam sufiĉis por forpeli min - do mi estas dumviva nemembro. Sed aliaj evidente amegas ukojn. Do supozeble oni liveras de multaj deziratan servon.
chielismo
chielismo diras:
2012-01-24 12:22
Se nenion eblas reformi(tio estas fakto), Osmo Buller farighu prezidanto de UEA. Per Tio UEA estos kontrolita sun sia prezidanto. Nun neniu respondecas cxe UEA, cxar la prezidanto logxas ekster sia regxlando.
simono
simono diras:
2012-01-24 13:11
Ĉu?
esperanto
esperanto diras:
2012-01-24 13:57
Mi trovas tiun chi sugeston bona ideo kaj ech vidas en ghi realan solvon de la posteula problemo en la transira periodo, kaze ke Lins ne povos solvi ghin.

Tiel, Osmo Buller povus sensharghighi de la devoj kiel ghenerala direktoro kaj transdoni la oficon al iu kompetenta posteulo (sed al kiu? - mi vidas neniun, sed por tedaj rutinaj administraj taskoj oni certe trovos iun).

Esti prezidanto signifus ankau la kronighon por la Eo-kariero de Osmo Buller, kaj li eble ricevus ankorau iom da motivacio fari ion por Eo kaj reprezenti la asocion, kiun li bonege konas, kaj eble serchi kaj trovi novajn vojojn kaj solvojn kun diversaj homoj, post kiam la klopodoj de Corsetti-Dasgupto kaj aliaj kondukis en la sakstraton kaj totalan mizeron. Eble ankau kelkaj aktivuloj pretus, sub kaj kun Buller reaktivighi, pri kio ili komplete rezignis en la nuna situacio.

Sed tio estas mia fantazio. Mi ne scias, chu Osmo entute emas ankorau estas je la dispono de la vomado por novaj defioj au chu li preferas retirighi.
chielismo
chielismo diras:
2012-01-25 17:45
Se nenion eblas reformi(tio estas fakto), Osmo Buller farighu prezidanto de UEA. Per Tio UEA estos kontrolita sun sia prezidanto. Nun neniu respondecas cxe UEA, cxar la prezidanto logxas ekster sia regxlando.
-------------------
Pardonon ke mi mistajpis la vorton "kun" per "sun"! Danke al Afiŝita de esperanto je 2012-01-24 13:57, mia ideo estas bone klarigita. Mi estas china esperantisto, kaj jam aligxis al UK 2012 en Hanojo. Mia aligxovico estas Nro 112.
 

esperanto
esperanto diras:
2012-01-25 19:30
Lau mi devus komencighi vasta publika debato inter la UEA-membraro pri tiu afero, eble ech iu enketo kaj vochdono (kvankam pro diversaj kauzoj mi ne tro fidas al la seriozeco de publika vochdono en la Eo-movado). Alikaze ekzistas la danghero, ke la koterio simple decidos inter si, kiu estu la venonta prezidanto de UEA, proponante al la komitato plachan (kaj 'sendangheran') kandidaton, kiu tenos la status quo. Tiel okazis en la pasinteco kaj chi tiun scenaron mi povas imagi ankau en estonto.

simono
simono diras:
2012-01-24 13:24
Ĉiuj grumblas pri la revuo. Iu asertus eĉ, ke telefonnumeraro estus pli interesa legaĵo.

Sed kion faru redaktisto? Li redaktu, ĉu ne? Do tekstojn de verkintoj. Aŭ ĉu iu opinias, ke li mem verku?

Do la kvalito iel ligiĝas al la tekstoj, kiujn li ricevas.

Aparte de tio, almenaŭ tie ĉi neniu lanĉis iun ajn vere substancan kritikon. Nur ĝeneraligojn. Neniu diris en ekzemplaro YY de jaro XXXX mankis dek akuzativoj estis tri misinformoj, kvin misskribitaj retadresoj, kaj ses misliterumitaj nomoj de eminentuloj.

Do kiuj kritikindaĵoj fakte estas?

Aliflanke, la revuo sub Ertl - kiu sendube senĉese kromverkis en perfekta Esperanto por la revuo - iel samgrade aŭ eĉ pli multe ne plaĉis.

Do kion volas la abonantoj?

Ĉu eble la kotizoj estas simple tro altaj kaj ĉiuj grumblas substitue pri la revuo anstataŭ grumbli pri la kostoj?
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-24 14:03
> Iu asertus eĉ, ke telefonnumeraro estus pli interesa legaĵo.

Revuo Esperanto evidente estas pli interesa: ghi enhavas multe pli da grupaj fotoj.

> Sed kion faru redaktisto? Li redaktu, ĉu ne? Do tekstojn de verkintoj. Aŭ ĉu iu opinias, ke li mem verku?

Redaktisto kompreneble sidu k atendu, k ne tro strechu sian vivon. Li ne planu, ne cerbumu, ne serchu k ne instigu al verkado. Redaktisto dependu de la hazarda alveno de kontribuajhoj.

> Aliflanke, la revuo sub Ertl [...] iel samgrade aŭ eĉ pli multe ne plaĉis.

Pravigi au senkulpigi nunan miskvaliton per tio, ke en pasintenco io laudire estis ech pli miskvalita, estas povra argumento.

> Do kion volas la abonantoj?

Legindan revuon.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-24 14:19
Mi forgesis kelkajn gravajn taskojn de redaktisto: Li ne utiligu sian cerbon, logikon k eventualan talenton, ne elektu kontribuajhojn taugajn au trafajn por chiu numero k ne rifuzu ajnan kontribuajhon. Li aperigu la ricevitajn artikolojn - t.e., chiujn artikolojn - lau la ordo de ricevo.

Li ne havu ideojn, kiel variigi iun "enhave pezan" artikolon, ekz. monstran unualinean listegon de E-verkoj (li ne venu ekz. al la ideo pri reliefigo de kelkaj, pri eksplicita mendo de akompana artikolo pri tiu au tiu verkisto, pri redukto de la unualinea monstro al la 10 unuaj verkoj k ties pli detala prezentado, pri...)

Li prenu neniun decidon. Li ne forgesu, ke li estas nura redaktisto, k, sekve, li tenu sin al senpensa k senplana agado.
simono
simono diras:
2012-01-24 14:55
Do mi konkludas de la eldiroj, ke la kvalito de la kontribuaĵoj estas absolute mizera kaj la kontribuaĵoj mem estas iam eĉ plene maltaŭgaj por la celata revuo. Pro tio necesiĝas tiom da redaktado. Evidente simple "enpoŝigi kaj elpoŝigi" (copy & paste) ege ne sufiĉas.

Mi aldonu, ke redaktado aŭ eĉ mallongigado de teksto de kontribuanto ĝuste tie ĉi en Esperantujo ne ĉiam rikoltas flanke de la verkinto grandan dankon kaj entuziasman laŭdon. :)

En la vera vivo redaktisto simple forĵetas ĉion maltaŭgan kaj atendas, ke ĉiu kontribuanto prezentu ĉiun sian artikolon je po tri malsamaj longoj. :)
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-24 15:11
Mi ripetu chi tie la trafan reagon de Jens Stengaard Larsen:

"La kvalito de redaktado dependas ne de la ricevitaj tekstoj, sed de tio ĉu la redaktoro kuraĝas fortranĉi la neinteresaĵon el ili. Se post tiu operacio restas plenigenda spaco, la redaktoro devas ekverki mem aŭ verkigi aliajn. Nek tranĉado, nek verkado, nek verkigo ŝajnas esti partoj de la nuntempa redaktado de revuo Esperanto."
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-01-24 14:14
La kvalito de redaktado dependas ne de la ricevitaj tekstoj, sed de tio ĉu la redaktoro kuraĝas fortranĉi la neinteresaĵon el ili. Se post tiu operacio restas plenigenda spaco, la redaktoro devas ekverki mem aŭ verkigi aliajn. Nek tranĉado, nek verkado, nek verkigo ŝajnas esti partoj de la nuntempa redaktado de revuo Esperanto.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-24 14:25
Sed do bone, kian specon de legajho vi proponus al la e-istoj tra la revuo Eo?
Lau mi e-istoj daure grumblas, sendepende de la enhavo de la revuo Eo.

Ne forgesu, ke, lau mi, averagaj e-istoj unuavice volas legi pri progresoj kaj sukcesoj, kaj ne pri problemoj kaj fiaskoj, au pri interlingvistiko kaj Zamenhof au aliaj teoriajhoj. E-istoj shajne pli shatas iujn fanfaronulojn kaj 'utopiistojn' ol seriozajn kritikemulojn au pesimistojn kiel vi kaj mi.
Do, Marcek bone priservas tiun malsaton al tiuspeca informado. La sola afero, kiu oni povus al li riprochi, estas, ke li nur kompilas, sed ne vere redaktas, preferante tiutipan materialon, kiun ni ricevas, t.e. ne provizas la revuon per editorialo de la redaktoro k.s. Sed tio eble ech ne necesas.

Certe, la plej aktivaj kaj spertaj e-istoj jam delonge farighis profesiaj cinikaj kaj shatas nek tion nek alion (kaj scias chion pli bone ol la aliaj, mokante pri komencantoj kaj 'naivuloj').

Kompreneble, mi tute ne estas kontenta pri la enhavo de la revuo, sed oni devas foje ankau vidi la aferon el tiuj vidpunktoj, kiujn mi jhus priskirbis.

Kaj:
Aliflanke, mi ankau pensas, ke granda parto de la abonantoj indiferenbtas pri la enhavo kaj ech ne legas la revuon. Tiuj kiuj aktive grumblas kaj esprimas sian opinion,, estas kelkaj malmultaj, estas ni, kiuj skribadas en Lib. Folio.

Ne kredu, ke reveni al la periodo Fettes au Ertl estus la solvo de la problemo. Ilia periodo estis historie specifa periodo kaj vershajne ne plu ripetebla en nia epoko, char ankau iliaj ideoj elcherpighis kaj Fettes fiaskis kun siaj 'programoj'. La revuo Eo estas, lau la limigitaj ebloj kiujn ghi havas (paghokvanto ktp.) ne malbone farita. La chefa problemo ne estas Marcek, sed la chefa problemo estas ke pli malpli chiam la samaj personoj verkas en pli malpli sama stilo kaj tono pri pli malpli la samaj temoj. LA spereto montis, ke MArcek akceptas kaj publikigas ech miajn artikolojn, kiuj etas verkitaj en iomete alia maniero. Do, tiun problemon necesus shanghi. El la vidpunkto de la akurateco Marcek estas ideala produktanto. Vershajne neniam en la historio de UEA la revuo aperis dum jaroj tiom akurate, krome en interreto jam unu semajnon antau la nova monato, ktp. Do, la slovako Marcek pruvis ke la kapablas akurate kaj profesie labori kaj ech pli bone faras tion ol iu sviso au germano, kiuj ghis nun estis konvinkitaj pri si, ke ili faras chion pli bone ol 'tiuj orienteuropanoj'.

Do, la chefa problemo estas: PRI KIO VERKI EN ESPERANTO, por ke tio estu interesa kaj utila por grandparto de le legantoj.

La problemo de la revuo Esperanto estas, ke ghi estas inkluzivita en la kotizo, do membro-abonanto DEVAS ricevi ghin. La enhavo estas duaranga afero.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-24 14:47
> La chefa problemo ne estas Marcek, sed la chefa problemo estas ke pli malpli chiam la samaj personoj verkas en pli malpli sama stilo kaj tono pri pli malpli la samaj temoj.

Redaktanta redaktoro, konstatinta tian problemon, penus akiri pli da artikoloj de pli da homoj en pli da stiloj pri pli da temoj. Nura kompilanto kontentighas je sia hazarda sorto. Sed la strategio shajnas funkcii: jam jarojn dauras l' afer'.

> mi ankau pensas, ke granda parto de la abonantoj indiferenbtas pri la enhavo kaj ech ne legas la revuon. Tiuj kiuj aktive grumblas kaj esprimas sian opinion,, estas kelkaj malmultaj

Se nur manpleno grumblas k la cetero kontentas au indiferentas, kial UEA perdadas membrojn?
esperanto
esperanto diras:
2012-01-24 15:36
Mi konsentas pri la postulo, ke la redaktoro devus pli aktive kaj konscie stiri la shipon, kiun li gvidas, celtrafe akirante interesajn materialojn kaj ne nur 'kolbasigi' la materialon kiun li pli malpli hazarde ricevas, elektante tion por plachi al certaj personoj.

Sed lau mi ni jam diskutis pri chio tio abunde kaj malfekunde antau 1, 2 jaroj, kaj povas nur ripeti la diritan. Char UEA intertempe tiris lau mi neniujn konkludojn el tiu tuta diskuto, sed male donis al Marcek la lumon redakti ghis la fino de la vivo kaj la mondo, mi sugestas chesigi ghin kaj lasi la aferojn al la sorto. Kiu en UEA finfine decidos la aferojn estas malfacile diri, char chirilate UEA ne estas sufiche transparenta organizajho (iujn aferojn oni ech provis lasi sekretaj).
esperanto
esperanto diras:
2012-01-24 14:52
Ekzemple tiu chi estas brila ekzemple de 'malplena' raportado
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/7003

Dasgupta fanfaronas, ke li menciis Eon en iu lingvistika konferenco en Hindio, kaj Keller, estrarano pri ekstera agado, konfirmas, ke tio estas unika okazo prezenti Eon kaj diskuti kun fakuloj.

Tio bele montras, ke certaj funkciuloj havas nenion plu por diri.

Mi opinias, ke Marcek ech tian malplenan raporton ne akceptus publikigi en sia revuo, char tio estus tro granda embaraso.
simono
simono diras:
2012-01-24 15:07
Vere, kiel endormilo ĝi ja perfektas. Mankas dumlege nur taso de Svisa Ovamaltino por certigi tujan endormiĝon. Kaj la grado de memlaŭdado evidentas.

Do tre suka tiu ĉi artikoleto vere ne estas. :)

Sed ĉu la devigaj abonantoj vere volas legi iujn sensaciojn? Eble ne.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-24 16:01
Kara, vi ofendas la svisan ovomaltinon :-))

Sed ne miru pri tiuspeca endormiga korespondado. Ghi estas tipa en organizajhoj, kie a) la funkciuloj devas pravigi siajn oficojn, ech per sensignifaj agadoj, b) de tempo al tempo devas lanchi iun raporteton por ke la membroj ne forgesu ke ili ekzistas kaj ion faras.

Cetere, dum certaj UEA-funkciuloj amuzas sin per la perdo de tempo pro pseudoaktivecoj, en la CO oni perdas, tute ne por amuzi sin mem, chiujare abundan tempon por kontentigi la nederlandan burokration. Kompare kun tiu tre serioza flanko de UEA, kiu estas ligita kun shtataj postuloj kaj sankciuj, se oni ne akurate plenumas ilin (simile se vi forgesas vian impostdeklaron), la ridindaj pseudoaktivecoj de Dasgupta kaj Keller estas sensignifaj kaj interesas neniun sur tiu chi mondo. Sed tio ne okazas nur en UEA.

Se Dasgupta almenau verkus por la revuo Eo substancan artikolon pri la konferenco, kiun li partoprenis en Hajderabado, sen en komprenebla lingvajho, tio povus havi sencon kaj esti valora. Sed fanfaronajn, nebulajn artikolon pri estontecaj fantazioj ni vere ne plu bezonas.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-24 20:17
Kaj la kulmino de la kreteneco estas kutime similaj mesaghoj
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/7004
kiuj jam alproksimighas al blinda personkulto pri unuopaj UEA-funkciuloj.
simono
simono diras:
2012-01-25 09:03
"Kara Renato!

Dankon pro la fakto ke vi KUNlaboras por ke chie en la mondo la esperantistoj sentu sin membro de unu familio. Sendepende de kalendaroj, kulturaj kutimoj ktp. Kaj jes, inkluzive de internaj "familiaj" kvereloj. Kvankam de pluraj jaroj vi ne plu apartenas al la estraro, vi komunikas kun chiuj tavoloj en la movado, vi peras mesaghojn, vi konstante stimulas al agado. Vi mem estas vivanta, brila ekzemplo de ambasadoro de UEA inter esperantistoj kaj en la ekstera mondo. Vi prave kaj plenmerite estas Honora Membro!

Ans Bakker-ten Hagen, komitatano A por Nederlando"

===================================================

Kiu, damne, estas tiu ĉi plene idiote kaj postaĵleke sin artikulacianta Ans Bakker-ten Hagen? Jen sektemo kaj personkulto en sia plenpura formo.

Ĝuste tiaĵoj estas la skurĝo de ĉiu ajn senchava klopodo antaŭenigi la aferon. Mi ĝis miaj harradikoj hontas pro tiaj napokapoj en niaj vicoj.

Do oni neniam ajn publike iel ajn, ie ajn nur mencietu Esperanton. La danĝero estus simple tro granda, ke iu normalinteligenta fremdulo povus proprainiciate dum kelkaj semajnoj lerni la lingvon kaj poste kapabli legi tion, kion iu ne plu ĉi-monda "komitatano A por Nederlando" afiŝas en la Jahua diskutejo de UEA.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-25 12:10
Kial vi ekscitiĝas? La tuta afero estas pura kvaĉo.
Tiu ridinda grupo de pseŭdoaktivuloj, kiuj adoras kaj flatlaŭdas sin reciproke, vivas iun izolitan ekzistadon kaj tute ne interesiĝas pri io alia.
simono
simono diras:
2012-01-25 16:09
Sed ĝuste tiu ĉi "kvaĉo", tiu ĉi videbliĝinta atestaĵo pri la sektaneco kaj personkulto evidente karakterizas la estraran cirklon de UEA, ĉu ne?

Mi tre kompatas kun la dungitoj ĉe CO, kiuj evidente hezitas atentigi: "Vidu, la imperiestro estas tute sen vestoj."

Do la fakta grado de mensa nudeco ŝajnas al mi esti pli granda kaj pli ĝena ol mi jam antaŭe supozis.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-25 17:11
Jes, kompreneble, kaj estas la sama grupo, kiu ne volas iujn ajn shanghojn, sed preferas la status quo, char ili fartas bone tiel, devas fari nenion (chio estas libervola) kaj ne respodeci. Pro tio ili chion bremsas.

La vorton videblighi vi evidente lernis de Dasgupta, che kiu mi unuafoje vidis tiun strangan terminon, kies sencon mi ghs nun ne povis kapti.

La dungitoj de la CO ludas alian rolon: ili ricevas salajron, do estas pagataj, pro tio ili ne vidas tro grandan motivacion enmiksighi en la debaton kaj vershajne finfine mem ne deziras shanghojn, char shanghoj povus endangherigi iliajn laborlokojn ktp. Neniu emas mortigi sin mem.
Tamen, la oficistoj de la CO portas respondecon kaj riskon. Se ili ne taugas, ili devas forlasi la postenon. Ktp. Sed kompare kun la estraranoj, kaj ech pli malbone la komitatanoj la dungitoj en la CO funkcias kaj kontribuas por ke la entrepreno profesie funkciu kaj la postuloj estu plenumitaj. En tio ekzistas ilia chefa merito. La krea laboro de la oficistoj en CO estas minimuma. Ili plenumas chefe teknikajn-administrajn taskojn kaj servojn, kiel libroservon (kiu fidinde funkcias). Problemo estas, ke la salajroj voras grandan parton de la budgheto de UEA (ne malmultaj e-istoj kritikadis tion, jam antau jardekoj, vidante en tio senutilan foruzon de raraj monresursoj, kij en konkreta momento subita povas manki).

Resume, neniu en UEA deziras shanghojn kaj chiuj kontentas, kvankam chiuj estas frustritaj. Teorie oni eble deziras shanghojn, char chiuj vidas, ke Eo trovighas en preskau senelira situacio, sed praktike oni ne dezrias shanghojn. Do, chio stagnas. Kaj tio estas danghera.

Nikola Rašić, iama kunlaboranto de la Centra Oficejo, pledis por reformo de UEA kaj kompletigis siajn ideojn per la rekomendo, ke la tri elementojn lingvo, komunumo, movado necesus klare distingi, ĉar por ĉiuj el tiuj ĉi kampoj estas bezonataj specifaj kompetentoj, metodoj, strategioj, produktoj. Por la lingvo estus bezonataj lingvistoj, por la komununo sociologoj kaj por la movado organizantoj kaj kampanjistoj-lobiistoj plus politikaj kaj ekonomiaj konsilantoj. Ĉiuj seriozaj movadoj dungas tiajn specialistojn, kaj konsciigis, ke nur la esperantistoj faras ĉion amatore en sia libertempo.
simono
simono diras:
2012-01-25 21:42
Videbliĝi? Iĝas videbla. Wird sichtbar. Mi tute ne scias, de kie mi ĝin havas. :)

Interesaj estas viaj proponoj profesiigi la movadan kernon.

Sendube, iam ni ĉiuj tie ĉi estos formortintaj, kaj Esperanto estos precize tiuloke, kie ĝi hodiaŭ jam sensignife stagnas. Kaj jen jam la optimismema varianto de tia aŭguro.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-26 01:21
Videblighas: nun bone, se vi nepre volas. Sichtbar werden shajnas al mi esti tipa germanismo (germana idiotismo). Eble ankau francoj komprenas: faire visible au simile. Chu chino komprenas tion - mi demandos :-))

Mi nur rimarkis, ke Dasgupta uzis tiun vorton. Sed uzis ghin eble ankau aliaj, kaj mi ne rimarkis ghin.

Kiel ajn, mi ne shatas tiun vorton (mi ech mem ne scias kial).
simono
simono diras:
2012-01-26 07:32
Sed ankaŭ signife estas diferenco praviganta tiun esprimon. Plej bone ekkonebla estas tio laŭ mi ekzemple baze de "sciiĝas" kaj "sciebliĝas". Ne ĉiu volas scii ion facile scieblan aŭ ne pretas investi la tempon necesan por ekscii ion specifan eble malpli facile scieblan.

Same pri videbliĝo. Ne ĉiu volas vidi ion specifan kaj prefere rigardas obstine alidirekte. Jen tio, kion mi celis rilate la "atestaĵon". Kiu ne iomete kritikeme rigardas la strangan tekston afiŝita en la diskutejo de UEA, tiu certe ne vidos aŭ eble eĉ ne volas vidi ĝian problemecon.

Ekzemple, por specifa estrarina Barbara la teksto estus plene en ordo. :) Ĝi povus eĉ fonti ŝiaplume.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-26 12:49
jes, jes, jes, kiel formo videbligxas estas laugramatike tute en ordo: (far)igxas videbla ktp. (kvankam oni devus kontroli kion skribas PAG).
Shajnas al mi, ke estas analoga uzo al ekz. faratas (estas farata), kio eble ne estas zamenhofa, sed necesas konsulti PAG.

Vershajne mi tro konektis la vorton kun la filozofia uzado de Dasgupta, kaj la vorto estis uzita en frazo, kiu iomete amuzis min, chefe semantike :-)
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-26 12:36
> Problemo estas, ke la salajroj voras grandan parton de la budgheto de UEA (ne malmultaj e-istoj kritikadis tion, jam antau jardekoj, vidante en tio senutilan foruzon de raraj monresursoj

Chu estas tiel? La salajroj voras grandan parton de la bugheto, sed oni nenion ricevas por tiu "senutila foruzo de mono"? K vere temas pri "problemo"?

Mi citu eron el fresha LF-intervjuo kun Osmo Buller (novembro 2011, http://www.liberafolio.org/[…]/dek-jarojn-post-la-demisioj-kio-sangigis):

"Post mia reveno [en 2004] ni restarigis glatan funkciadon de la CO kaj finance reekvilibrigis UEA. Ni ja ne forgesu, ke la malgrandigon de la 'peza kaj multekosta' oficejo sekvis rekordaj deficitoj. Unu el la veroj ĉirkaŭ la CO nome estas, ke la laboro de la oficistoj kreas enspezojn al la Asocio, kion la redukto de la stabo en negativa maniero pruvis. Tion mi scias kiel ekonomikisto kaj kun 21-jara laborsperto en la CO."

Ni denove jhetu rigardon al ciferoj: la menciitaj rekordaj deficitoj, malgrau malpligrandigo de la stabo, estis 57000 euroj en 2002 kaj 50000 en 2003. De pluraj jaroj la financoj de UEA estas en ekvilibro malgrau la dungo de unu plia oficisto. La kritikantoj ne komprenas au intence ne volas agnoski, ke ghuste la oficistoj kreas enspezojn.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-26 12:59
Kiam pasintfoje mi rigardis la bilancon de UEA, mi konstatis, ke la salajroj estis proporcie la plej alta elspezofonto.
Mi mem ne diris, ke ghi estas senutila, tion diris aliaj. Sed diskuto indus pri la senutileco (De la farata laboro). CO estas normala oficejo de organizajho kiel centoj au miloj da aliaj en la mondo, kiuj faras administran k.a. laboron. Vi konas mian opinion: Sen CO UEA estus kvazau nenio. Pro tio necesas dungi kaj pagi oficistojn, SE ONI POVAS PERMESI AL SI TION (ekzemple KCE antau Silfer finfance ne povis permesi al si tion, sed tamen dungis plurajn homojn, kaj la shuldoj kreskis pli kaj pli - sed mi ne volas kompari UEA kun KCE).
La oficistoj en la CO certe ne richighas pere de siaj salajroj, kaj estas nur honeste, ke ili ricevas salajron, kiu povas esti nomata salajro.

Do, lasu nin scii pli multe de via longa sperto.

Kvankam mi estas sviso (:-))) min persone la financaj demandoj kaj ciferoj ne tro interesas, pro tio mi ne emas tro enmiksighi kaj lasas la diskuton al aliaj. Mi plene fidas al la financaj respondeculoj de UEA.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-26 14:26
> mi konstatis, ke la salajroj estis proporcie la plej alta elspezofonto.

Eble ili estas proporcie ankau la plej alta eNspezofonto.

> Do, lasu nin scii pli multe de via longa sperto.

Se per tio vi celis _mian_ sperton surbaze de la frazo "kun 21-jara laborsperto en la CO", temas pri miskompreno: tiu frazo trovighas ene de la citajho de Osmo Buller k celas do la longan laborsperton en la CO de Osmo Buller.

> Pro tio necesas dungi kaj pagi oficistojn, SE ONI POVAS PERMESI AL SI TION

Se oni ne havas ech groshon en la posho, oni evidente povas permesi nenion al si. Sed se oni ja havas almenau tiun groshon, tiam tenadi ghin daure en la posho ne estas tre sagha politiko, precipe se prudenta elspezo de tiu grosho donas al oni profiton.

> La oficistoj en la CO certe ne richighas pere de siaj salajroj, kaj estas nur honeste, ke ili ricevas salajron, kiu povas esti nomata salajro.

Centprocenta konsento.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-26 14:47
Salajroj kiel eNspezofonto - tion vi devas klarigi!
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-26 15:17
> Salajroj kiel eNspezofonto - tion vi devas klarigi!

Volonte. Mi reripetu eron el la LF-intervjuo kun Osmo Buller: "Unu el la veroj ĉirkaŭ la CO nome estas, ke la laboro de la oficistoj kreas enspezojn al la Asocio, kion la redukto de la stabo en negativa maniero pruvis." Fino de la citajho.

Ni emfazu: la laboro de la oficistoj [t.e. la salajroj pagataj al la oficistoj] kreas eNspezojn al la Asocio. La salajroj do ne nur ne estas nura elspezo forigenda, sed ghuste ili ebligas enspezi.

Ke redukto de stabo ne estas panaceo, tion klare montras – kiel menciite en antaua mesagho - la okazajhoj antau ch. dek jaroj: malgrau redukto de la stabo oni atingis rekordajn deficitojn. Mi reripetu: 57000€ en 2002, 50000€ en 2003. Se vere la salajroj estus _la_ balasto de UEA, pro la staboredukto en tiuj jaroj UEA estus devinta ghui senprecedencan abundon da ekstraj monaj rimedoj. Ghuste la malo okazis.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-26 15:39
Mi preferus, ke Osmo Buller rekte klarigu tiun chi "fenomenon".
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-27 11:21
La Civito dementas HeKo-e la eldirojn de AK en la jam legenda reta skandalgazeto. La legantoj tamen chi-foje ne bezonas cerbumi, pri kiu skandalgazeto temas, char ghin oni eksplicite nomas: http://www.esperantio.net/index.php?id=1875

Verdire, regulaj legantoj de LibFol k HeKo havas pokajn dubojn pri la neniam nomata k do (leghere) mistera skandalgazeto.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-27 13:33
Mi parolis pri la epoko "antau Silfero", t.e. en la tempo 1993-1994.

Fakte, la financoj de KCE kaj GEP, kiam mi estis dungita, tiam estis kunigitaj (tio estas emfazind) - kaj denove separitaj poste kiam Silfer transprenis la budon. La laborateston estis skribita sur leterpapero de KCE, ne de GEP. En la tempo kiam mi dejhoris en KCE, estis dungitaj 3 personoj:
Mario Belisle: administranto de GEP.
Guillaume Lanier: oni nomis lin "intendanto", fakte li zorgis pri la purigado kaj rilataj taskoj
Mi mem: Mi estis dungita kiel sekretrio de KCE. Do, mi faris praktike chiujn laborojn en la oficejo, inkluzive de la organizado de kursoj kaj gvidado de la libroservo (kiun mi funde renovigis). Mi ech kondukis la alvenintajn gastojn al la domoj de GEP kaj faris diversajnaliajn laborojn, pri kiuj mi neniam petis aldonan pagon au simile. Mi ricevis tiam 3000.- CHF/monate (bruto), de tio mi pagis ch. 450.- por la duchambra loghejeto, kiu trovighis en la sama domo.
Antau mi tie laboris por kelkaj monatoj iu Benjamin Chaboudez. Chu laboris iuj aliaj kontrau mono mi ne scias.

En 1994 montrighis, ke la financoj ne ebligas dauran pagadon de oficistoj, chefe char ne aperis sufiche da publiko por partopreni Eo-kursojn, kiuj okazis semajnfine kaj chefe dum la somero. La de ni ofertitaj prezoj por kursoj, tranoktado kaj manghado estis tiom malaltaj, tiel ke ili ne kovris la elspezojn. Do, mi kaj Guillaume estis maldungitaj, dum Mario restis dungito ankorau dum certa tempo (kaj supozeble ricevis salajron).
Fakte mi ne memoras, chu en tiu tempo plenforte funkciis la gradna kuirejo au chu la domo jam estis vendita al iu privata lernejo. Sed mi memoras, ke tie en la tempo de Gacond chirkau 4-5 algherianoj tie "laboris" kaj estis pagitaj au senpage manghis. La funkciado de la kuirejo estis ege multekosta kaj la achetado de nutrajhoj voris multe da mono.

Mi mem sentas nenian kulpon pri la kolapso de KCE/GEP, char la financaj shuldoj estis faritaj jam antau mia tempo. Certan tempon mi estis ankau membro de la Fonduma Konsilio de GEP, sed mi havis tie nenian "povon".

Mi ne komprenas, kion Silfero celas dementi. Kaj mi ankau ne komprenas, kial Silfero ekscitighas pri la periodo, kiu estis antau li kaj ne koncernas lin. Cetere, chiuj oficialaj faktoj, detaloj kaj ciferoj estas priskribita en Svisa Enciklopedio Planlinva, chapitroj KCE kaj GEP. Kion poste Silfero faris au ne faris ne plu interesis min, kaj mi ankau ne plu sekvis tion. Se miaj informoj ne estas atentindaj estas la problemo de Silfero (kiu chiam kondutas tiel kvazau nur liaj informoj estas veraj kaj ghustaj). Cetere al Silfero mi neniam kredis ion ajn (precipe informojn pri ciferoj, bilancoj kaj mono ghenerale, kaj ankau chion ceteran mi ne kredis, char chio estas tordita kaj unuflanke prezentita).
Do, li skribu cent paghojn en HeKo pri tio, tio ne interesas min, krom se li komencas tordi la faktojn, kontrau kio oni devus rezisti.

Se io ne estas ghusta kaj devas esti dementita, tiam tio estas la titolo "prof." de Silfero. Silfero havas nenian tian oficialan titolon. Lau itala, sed ne svisa juro li estas d-ro (dottore), do kial li ne skribas d-ro Silfer (au dott. Silfer). Ankau la babilado pri prezidanto de David Buhlamnn estas bizara. Tiu persono, same kiel Marc Hiltbrand kaj aliaj estis nur pajlohomoj, kiujn Silfero manipulis por siaj celoj. Kaj ne nur ilin. Chiuj "kunlaborantoj" de KCE kaj la Civito estas pajlohomoj, manipulitaj de Silfero. Chiuj tiuj homoj sentis sin trompitaj, tiel ke ili denove forlasis la aferon.

Silfero eble foje estu iom pli memkritika - sed tio estas kapablo, kiun li evidente ne posedas.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-27 13:57
PS

Se Mireille Grosjean estas menciita, mi volas rememorigi kaj emfazi, ke en tiu periodo chirkau 1990-94, kiam shi alvenis al Eo kaj KCE/GEP, mi konsideris shian alvenon kiel tre felichan kazon kaj admiris shin mem kiel fortan personecon, char shi audacis interveni en la kritikado kaj solvado de problemoj kauzataj de la preskau absolutisma regado sub Gacond.

Poste, la personeco de Mireille Grosjean draste komencis tute shanghighi kaj shi farighis kvazau tute alia homo.

esperanto
esperanto diras:
2012-01-29 14:45
http://www.esperantio.net/index.php?id=1876

Interesaj eventoj:
de Mestral rezignis
La china edzino de Rooke farighis sekretario
Silfer farighis nova prezidanto
Buhlmann farighis revizoro (chu li estas konscia pri tio?)
Martinelli revenis el Hispanio
Gec-anoj Rooke intencas rezidi en la Eo-domo
ktp.

Tiu chi konstelacio sufichas kaj taugas por verki absurdan teatrajhon lau la modelo de Kafka, Havel, Ioneso au Dürrenmatt (La Vizito de la Maljuna Damo a.s.)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-25 14:38
Mi nur miras kion vi perdis inter esperantistoj. Vi ja ne devas chiam honti. Se vi foriros Esperanto ne mortos. Kritiki estas bone, sed kritiko devas esti konstrua, krom tio, vi povus montri, ke vi povas pli bone. Post viaj sukcesoj certe sekvos aliaj.
Kritiki nur, ne sufichas. Oni devas ankau kulturigi la teron, char nenio kreskos.

"Kritiko estas detrua, se ne estas konstrua".
Kirilo
Kirilo diras:
2012-01-25 14:51
Ĉu vi profesie hazarde skribas/is la aforismojn, kiujn oni ekhavas krevigante desertajn keksojn en ĉinaj restoracioj? Pardonu, sed mi devas demandi.

"Citi la proverbaron estas facile, malfacile estas diri al la homoj ion utilan."
simono
simono diras:
2012-01-25 16:33
Kara keksisto. Mi perdis nenion inter Esperantistoj, ĉar mi perdotajn iluziojn rilate al la strangulaj frakcianoj neniam posedis. Sciu, mi distingas inter parolantoj de Esperanto kaj adeptoj de Esperantismo.

Kaj via komento, ke "Kritiko estas detrua, se ne estas konstrua" iomete mistrafas. Tie ĉi videbliĝas io, kio estus nepre detruinda kaj eĉ detruenda, se la lingvo Esperanto iam ajn vere sukcesu.


simono
simono diras:
2012-01-24 15:58
KUNMETITAJ VERBOJ - ĈU TEORIO PRAVA?

Eble dozo da Esperantologio helpos decidi
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++

Dutagan konferencon en Hajderababo, Hindujo, okazintan januaron, 2012, organizis la tiea Angla kaj Fremdlingva Universitato. Temo estis la teorio pri kunmetitaj verboj de Brita lingvisto Gillian Ramchand, kiu vivas en Norvegujo. La teorio proponas vortosenco-diserigon, kiu kontraŭas la tradician kredon pri la integreco de unuopaj vortoj.

La aŭtoro havis la ŝancon prelege defendi la integritecan vidpunkton kaj ĉe tio sukcesis enplekti kelkajn referencojn al Esperanto kaj Esperantologio. Ĉe tio la analizo de verbaj aspektoj rolis - ekzemple: verboj de daŭro kun rezulto, de daŭro sen rezulto, de rezulto sen daŭro.

La varbada efiko ne estis senrezulta. Du el la ĉeestaj lingvistoj ekinteresiĝis pri Esperanto kaj ekestis retpoŝta interŝanĝo ĉi-tema post la konferenco.

En flanka konversacio temiĝis la Esperantigo de "Sep Fratoj" de Aleksis Kivi.

Jen ekzemplo de tio, kiel oni povas spici siajn jam alisektore funkciantajn rilatojn kun laborgekolegoj trans limoj kaj almenaŭ iom plikonatigi la kontribuojn de Esperantistoj. Ĉi-okaze gravis, ke la manuskripto de la prelego sufiĉe antaŭtempe jam atingis la konferencanojn, tiel ke iu kaj iu povis jam okupiĝi pri ĝi.

================================

Pli da spaco la afero vere ne meritas.

Aldone la lingvistikaj informoj estas preskaŭ nulaj. Estus interese doni du aŭ tri liniojn al la diseriga teorio. Aldone la diserigo neniel ajn rilatas al la donata ekzemplo - do jenaj verboj de daŭro kun rezulto ktp. - kaj kiel tio iel malvalidigus la teorion restas granda mistero. Fakte plene mankas la ĉefa temo de la konferenco. Kaj ĝuste tiu estus eble tre interesa. Do science la artikolo diras absolute nenion kaj sekve valoras absolute nenion.

Post forigo de la plejmulto de la blablaado kaj memlaŭdado restas kerne tre malmulte.
simono
simono diras:
2012-01-24 16:10
Kaj ĝuste ĉio ĉi mankas en tiu artikolo:

The relationship between the meaning of words and the structure of sentences is an important area of research in linguistics. Studying the connections between lexical conceptual meaning and event structural relations, this book arrives at a modular classification of verb types within English and across languages. Ramchand argues that lexical encyclopedic content and event structural aspects of meaning need to be systematically distinguished, and that thematic and aspectual relations belong to the latter domain of meaning. The book proposes a syntactic decompositional view of core verbal meaning, and sets out to account for the variability and systematicity of argument structure realisation across verb types. It also proposes a novel view of lexical insertion.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-31 11:20
KULMINOJ KAJ MALKULMINOJ DE ŜAJNE IOM FRENEZA MOVADO

La februaro numero de La Ondo de Esperanto plenplenas je mesaĝoj, en kiuj pluraj Eo-movaduloj esprimas sin pri kulminoj kaj malkulminoj de la Eo-movado en la pasinta jaro. Jen la plej kuriozaj eroj.

Probal Dasgupta, Prezidanto de UEA, plej ĝojis pri la sukceso de la reprezentantoj de UEA sub la gvido de Stefano Keller, kiuj akceptigis en preparkonferenco en Bonn amendon en la projekto de la 64-a NRO-konferenco de UN (la tiel nomata “Rio-plus-20”, avore al lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco, kun propono konsideri la potencialon de neŭtrala internacia lingvo.

Jakvo Schram, Eksprezidanto de la Plenumkomitato de SAT trovis pozitiva, ke la fratoj Vito kaj Vinko Markovo faris puĉon en SAT kaj forpelis lin kiel prezidanton. Negativa estis laŭ li la maniero, kiel Giorgio Silfer manipulas la verojn uzante HeKon, Heroldon, la strukturon kaj agadon de la Civito, kiu kvazaŭ kiel eta ŝtato fifamigas la idearon de Zamenhof. Li esperas, ke tiu makulo nomata Civito al Esperanto kiel eble plej baldaŭ malaperos, por ke ĉesu la sensencaj atakoj de la Silfera kliko.

Grigorij Arosev, Prezidanto de Rusia Esperantista Unio, ne tre atente sekvis la internaciajn novaĵojn, sed plej impresis lin la pozitiva kaj negativaj reagoj pri lia artikolo “Kio estas la reala trezoro de REU?”.

Peter Balaz, Kunordiganto de E@I, estrarano de EEU, eldonisto, ĉagrenis pri la malfruo de siaj retaj projektoj aktuale.info kaj bretaro.net, sed ĝojias pri la vigla funkciado kaj kresko de Edukado. Net., pro la lanĉo de la Esperanto-retradio Muzaiko; daŭra informado de Libera Folio kaj daŭre profesie eldonata Beletra Almanako. Al la eksteraj malsukcesoj apartenis la malfeliĉa provo forigi la redaktoron de la revuo Esperanto kaj la ioma stagnado en la UEA-moderniĝo. (Ĉagrenis estas ankau la daura forgeso de la definita artikolo far certaj slavaj).

Ilona Koutny, Gvidanto de Interlingvistikaj Studoj che la Universitato Adam Mickiewicz, elstare grandan negativan eventon ne vidis.

Por Vinko Markovo, Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT, la plej pozitiva estis la partopreno de SAT-anoj en diversipaj eventoj kaj programoj kaj la raportoj el Japanio de Hori Jasuo post la katastrofo en Fukuŝimo. La plej negativa estis la akcidenta forbrulo de parto de la sonmaterialo kaj diskostokoj de Vinilkosmo.

Elena Zhang, Redaktoro de El Popola Cinio, emfazas la 60-jariĝon de Ĉina Esperanto-Ligo. (Okulfrapas en ŝia mesaĝo, ke la agado de Dennis Keefe sur la ĉina insulo ne estis menciita.)

Giorgio Silfer, Verkisto, instruisto kaj organiza konsilisto, konsulo de la Esperanta Civito (2007-2011), substrekis la signifon, ke virino fariĝis nova Konsulo de la Esperanta Civito, kiuj silente ekspansiis. Negativa estis por li la senkompata atakado kontraŭ Stano Marĉek, kiu kvazaŭ fariĝis la nova martiro de UEA. Laŭ Silfer ne la supozata mediokreco de redaktoro Marĉek kulpas, sed la ĉefa problemo estas la finvenkisma malkapablo interrilati kun personoj. Pozitiva li trovis ankaŭ la definitivan foriron de Jakvo Schram el SAT, tamen negativa estas la fakto, ke ĉi tio okazis tro malfrue por savi tiun asocion.

La kulmino por Humphrey Tonkin, Eksprezidanto de UEA, estis la registro de la centmila membro de Lernu.net. Kiel fiaskon li konsideris, ke pli ĝenerale dirite, li estas daŭre ĝenata de tiu speco de esperantisto, kiu ŝajne envenis la movadon ĉefe por akuzi la aliajn esperantistojn pri jenaj kaj jenaj mankoj. Aliflanke, granda parto de la movado ŝajne restas en sia rutino kaj ne volas, aŭ ne kapablas, pensi originale kaj novige. Ili memorigas lin pri la fama difino de frenezeco: ripeti la saman aferon fojon post fojo kaj esperi pri alia rezulto.

Koncerne la fiaskojn, Cindy McKee, reviziisto de La Karavelo kaj respondeculo de verkoj.com, ne povas fingromontri al unu konkreta okazo, sed la tendenco “spami”, t. e., trudmesaĝi kiel propaganda maniero, estas hontinda. Ekzemplo estas la Tutmonda Twittertago, en kiu Esperantistoj uzu la servon Twitter por sendi kiel eble plej multajn mesaĝojn pri Esperanto.

Jose Antonio Vergara, ISAE-aktivulo, mencias inter la elstaraj agadoj la, la iniciaton por Esperanto-Insulo en Hajnano, la ILEI-Simpozion pri la lingva aspekto de la sciencaj komunikado kaj edukado, en la Universitato de Kopenhago kaj ke oni elektis d-ron Detlev Blanke Honora Membro de UEA, ĉar li forte admiras lin kiel homon, movadan gvidinton kaj rigoran fakulon pri Esperantaj studoj kaj interlingvistiko (forgesante ke tiu admirinda homo dum jardekoj dissemis malpacon kaj malamon en der esperantist kade de la “socialisma klasbatalo“).

Renato Corsetti, Prezidanto de Itala Esperanto- Federacio, bedauras la daŭran mankon de konkretaj iniciatoj ĉe UEA por reigi ĝin la centro de la movado. La plej pozitiva estas ankaŭ por li la aranĝo de la kurso en la Esperantoinsulo en suda Ĉinujo.

Hori Jasuo, eksprezidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado, eldonisto, opinias, ke plej sukcesaj estis, ke la unuan fojon en la historio Japana Kongreso kaj Korea Kongreso okazis en Koreio, ke li mem daŭre sendadis raportojn pri la japana katastrofo

de 2011 kaj sian libron Esperanto-esearo de mondvojaĝanto s-ro Hori.

Plurfoje estis menciitaj la elstara edukagado de Katalin Kovats, la ĝojo pri la resaniĝo de Halina Gorecka kaj la traduko de la verko (de la jaro?) “Zamenhof” de A. Korjhenkov en la slovakan lingvon.

Tiel do, kiel ĉiujare, pli malpli ĉiuj laŭdis sin mem kaj siajn proprajn agadojn kaj do fariĝis kontentaj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-31 12:38
Du interparolas;
- Hej, oni laudas nin!
- Kiu?
-Nu, vi min kaj mi vin!
esperanto
esperanto diras:
2012-01-31 14:37
Jes, proksimume tiel funkcias nia stranga movado.
Laudado ne okazas lau objektiveco, sed lau subjektiveco, lau aktuala populareco de certa persono ("esperantisto de la jaro" k.s.), lau suprajheco kaj lau simpatio, lau sento de shato kaj amikeco kaj lau la krtierio flatado-hipokritado, pro naiva admirado, eventuale pro la celo esti reciproke laudita, flatita, adorita kaj amita ktp. Mi konas multajn analogajn ekzemplojn.
Kaj kompreneble MALlaudo okazas pro la inverso.


fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-02-04 14:02
> Negativa estis por li la senkompata atakado kontraŭ Stano Marĉek, kiu kvazaŭ fariĝis la nova martiro de UEA.

Ni nuancigu: la "senkompata atakado" ne celas Stano Marĉek, sed la miskvaliton de la revuo, kio estas du malsamaj aferoj. Oni ne konfuzu ambaŭ.

Cetere, fariĝi martiro pro misa laboro estas verŝajne unikaĵo en la monda historio.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-02-04 14:15
Kaj (kompreneble posta) kontrolo ĉe NPIV instruas al mi, ke "nuanci" estas transitiva - kvankam mi ofte aŭdis k naive uzis "nuancigi".

Mi do nuancu mian nuancon: "Ni nuancigu" --> "Ni nuancu". Cetere, la substantivo prksribanta la agon devus logike esti "nuancado" (evidente ne "nuanco"), ĉar "nuancigo" estus io alia. Ĉio tio kompreneble laŭ NPIV, eble la parolantoj aŭ aliaj vortaroj havas malsaman opinion pri la (ne)transitiveco de "nuanci".

Per ĉi tiu komento mi pruvis, ke la Leĝo de Tonjo (http://www.delbarrio.eu/2008/04/la-legho-de-tonjo.htm) aplikeblas ne nur al fremdaj, sed eĉ al propraj mesaĝoj. Mi do emfazu, ke la ĉefa k signifo-graveda mesaĝo estas la antaŭa k ne ĉi tiu.
pistike65
pistike65 diras:
2012-02-05 07:17
Dankon Via nuancado al la Leĝo de Tonjo!

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2012-02-01 19:44
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/7007

(sed tio estas nur por Francio...)

tamen: apenau eltenebla banala balasto...
La kulmino de la degenero shajne estas atingita
esperanto
esperanto diras:
2012-04-22 19:56
Kun intereso mi legis la artikolon de iu d-ro Cejka pri Komenio en la revuo "Esperanto", majo 2012. Mi ne estas fakulo pri Komenio, sed la koncernaj klarigoj pri la deveno de la nomo "Ludoviko" ja okulfrapis min:

Zamenhof, naskiĝinta en 1859, estis ravita
de la ideo de internacia lingvo jam ekde sia
knaba aĝo. Kiam lia onklo Jozefo demandis lin,
kiel li venis al la nehebrea nomo, kiun li por si
elektis laŭ la juda kutimo por kontakti gojim
(gojojn), la deksepjara Eliezer/Lejzer/Lazaro
Zamenhof respondis, ke li elektis Ludwig, ĉar
li trovis noton pri “Lodowick” en la verko de
Komensk (Komenio; la letero el la 31-a de
marto 1876).5 Temas pri Francis Lodowick,
kies verko el la jaro 1652 estis titolita The
Groundwork or Foundation Laid (or So
Intended) for the Framing of a New Perfect
Language and a Universal Common Writing
– “La bazo aŭ lokmetita fundamento (aŭ tiel
intencata) por la formado de nova perfekta
lingvo kaj universala ĝenerala skribo”. El tio
certe fontas, ke Zamenhof konis la verkon de
Komenio jam kiel junulo kaj ankaŭ ke li de ĝi
estis profunde influita. Tio estas bela temo por
junaj historiistoj de Esperanto.

Kiel fonton d-ro Cejka indikis la libron de Vitaliano Lamberti, Una voce per il mondo, Milano 1990, libro kiu ripetas diversajn legendojn pri Zamenhof (simile al Ziolkowska kaj Centassi/Masson).

La realeco estas jena: Letero de L.L. Zamenhof al "onklo Jozefo" kun dato 31.3.1876 ne ekzistas. La aserto, ke LLZ alprenis la nomon Ludoviko lau "Francis Lodowick" estas en PVZ nenie dokumentita, do elpensajho de iuj fantaziplenaj "beletristoj". Chio chirkau "onklo Jozefo" estis literature elpensita, kaj pri li mem ekzistas nur tre magraj kaj nebulaj informoj kaj imagoj. Oni do ne komprenas kial d-ro Cejka povis konsideri tian legendon, fabelon, anekdoton, fantaziajhon kaj inkluzivi ghin en sian artikolon, referencante al dubinda fonto. Chu en UEA neniu ekzistas, ekzemple Lins, kiu povus eviti tiajn misinformojn? (Alflanke oni ja estas perfektaj majstroj en sensenca recenzado de Zamenhof-biografioj, kiuj tamen klopodas eviti la prezenton de fabeloj kaj legendoj kiel veron).

En iu prelega manuskripto de iu Diego Rodriguez (au simile) el la jaro 2005 mi trovis en la interreto jenan tekston:

En la jaro 1876 okazis jena anekdoto kiu pruvas la konvinkon de
Zamenhof pri internacia lingvo. Estis kurioza kutimo tiam, inter judoj,
adopti duan antaŭnomon el kristana deveno. Lia patro mem, kiu
havis la hebrean nomon Mardokeo, ŝanĝis ĝin al Marko, unu el la
kvar evangeliistoj. Kial Zamenhof elektis kiel duan kristanan
antaunomon "Ludoviko"? Oni asertas ke li faris tion, instigite de lia
bonkora onklo Jozefo, honore al la fama filozofo kaj humanisto
Johano Ludoviko Vives, naskiĝinta en Valencio, kiu en sia libro "De
Disciplinis" (1532) skribis jenon:
"Estus avantagxo, se ekzistus nur unu sola lingvo, kiun cxiuj popoloj
povus apliki... Tiu unueca lingvo estu belsona, bonformita kaj
esprimoricxa...Se pereus iam la lingvo latina, tiam rezultus el tio
konfuzego en cxiuj brancxoj sciencaj kaj artaj, kaj grava fremdigxo
inter la homa gento" .
(Tamen Zamenhof ne nur honoris na Vives adoptante la duan nomon Ludoviko, sed
ankaŭ li volis honori alian humaniston, Francis Lodwik, kiu same pledis pri estigo de
internacia lingvo en 1652.)

Chiuj tiuj tordoj de la biografio de Zamenhof estas neelteneblaj.

Shajnas do, ke la anekdotojn kaj fabelojn pri "onklo Jozefo" inventis Vitaliano Lamberti en sia libro Una voce per il mondo, kiu aperis en 1991. Tiu libro estas la sola iom signifa Eo-biografio, kiun mi ne posedas (char elcherpita) kaj ne konsultis. Shajnas, ke la libro "La homo kiu defiis Babelon" de Centassi/Masson, kiu aperis poste (1995; Eo-eldono 2001, p. 32), ripetis tiujn jozefajn legendojn (char che Ziolkowska, alia legendo-verkistino, anstatau onklo Jozefo aperis iu imagita s-ro Orzechowski).
La aperintajn Z-biografiojn mi detale komentis en "Spegulo" kaj anekse en mia Z-biografio. Evidente mi verkis tiujn artikolojn chefe por mia mempliklerigho, sen ajna efiko por la "klerigho" de aliaj rilate Z-temojn (Sed kiel mi konstatis, e-istojn tio preskau ne plu interesas).

Cetere mi konstatis, ke en Vikipedio, sub L.L. Zamenhof oni jam mencias chiujn tiujn legendojn kaj fabelojn en la artikolo pri LLZ. Perfekta modelo por esti remachita kaj citita en estonteco fare de diversspecaj novaj fakuloj kaj zamenhofologoj, kiuj bazighis je Vikipedio. Mi jam antaughojas (sed idiotajhojn certe ne plu recenzos). Intence mi ne ripetis tiujn fabelojn en mia propra Z-biografio. Lige kun tio oni devas diri, ke prave oni rajtas esti furioza kaj kolera, se oni mem, kiel privata e-isto, investas tiom da tempo en la provon verki senlegendan Z-biografion (t.e. libron en kiu oni almenau markas la legendojn kiel tiajn) kaj poste en la chefa revuo de la Eo-movado devas denove legi la tutan fatrason, nur char estas tia malkompetenta redaktoro kaj neniu kompetenta korektisto-kontrolisto-responsulo en UEA. Jen tio estas la tragika situacio de la revuo de UEA, kaj de la tuta Eo-movado, pruvita per konkretaj ekzemploj.

Ankau la alineeto, kun referenco al L. Kolakowski pri la latina kaj angla lingvo estas stranga. Tie oni asertas, ke la "latina lingvo estis simptomo de nia Europa identeco, dum la angla lingvo tia simptomo kompreneble ne estas." Unue: mi subkomprenas, ke temas pri sublimala atako kontrau la angla lingvo, en la senco de e-istoj. Due: Referenci pri tiu temo al L. Kolakowski ne estas tute juste, au prave. Eble Kolakowski ie diris ion kritikan pri la latina kaj angla, sed tiu citajho estas eltirita tute el la kunteksto. D-ro Cejka estus prefere referencinta al longa citajho de Kolakowski pri la internacia lingvo kaj Eo aperinta en iu koncerna libro en Pollando en 1964.

Do, oni vershajne kredis, ke oni povas publikigi iun aparte elstaran artikolon de iu cxehxa doktoro, sed evidentighis, ke tiu bedaurinde malmulton komprenas pri Zamenhof, se li blinde citas fabelojn, legendojn kaj anekdotojn.

Kio tamen plej shokis min chifoje en la maja eldono de la revuo "Esperanto" estas la nova kvazaua "furorlisto" de la Libroservo de UEA, kiu shajne serioze propagandas titolojn kiel poemojn de Ho Chi Minh, Winnie-la-pu kaj Asterikso. Tio tragike ilustras, ke UEA havas nenion pli inteligentan por prezenti en la jubilea jaro kaj tiel do shajne alvenis che sia absoluta libropolitika nulpunkto, anstatau publikigi ekzemple novan historion de la Eo-movado (eble ghi ja ankorau sekvos en formo de festlibro por Lins). Kiu nuntempe volas ankorau serioze legi au acheti poemojn de Ho Chi Minh, Winnie-la-pu kaj Asterikso? Mi ja komprenis, ke la celo estis atentigi pri iuj iamaj tradukoj el la vjetnama literaturo al Esperanto kaj ke oni prezentas tiujn kajerojn kiel speco de bibliofila literatura delicajho, kiu elcherpighas. Tamen, mi dubas, chu temas pri serioza literaturo, despli ke temas pri propagandajho de la vjetnama komunisma reghimo (kiu ne hezitis falsi la historiografion). Kio anstataue devus aperi en Eo estus novaj seriozaj biografioj pri Ho Chi Minh, artikolo pri la situacio de la homaj rajtoj en Vietnamio, aktualaj libroj pri la literaturo kaj historio de Vjetnamio.

Cetere, morgau 23.4. estos la internacia tago de la libro.

Herbert Mayer tute trafe avertis, ke oni ne estu trompita de altaj ciferoj. Estas do iluzio kredi, ke novaj e-istoj aperos. Corsetti aliloke ghuste konstatas, ke la chefa problemo de kursoj estas, ke estas malfacile trovi lernantojn kaj ligi ilin al la movado. Do, tiujn du artikolojn oni devus interrilatigi, ekzemple en enkonduka artikolo de la chefredaktoro.

Mi ne legis chion en tiu eldono, sed traflugado de la aliaj artikoloj promesas amason da harhirtajhoj, ekzemple la tuta afero pri la himno.

Konklude: Malgrau teknike profesia produktado de la revuo "Esperanto", al la redaktoro (kaj UEA mem) oni devas riprochi totalan redaktoran-publican maltaugecon, nome unue ke oni blinde publikigas chian fatrason, kiun oni ricevas, kaj kaose kunmetas ghin iel ajn, kaj due ke en tiu kompatinda revuo oni praktikas pli kaj pli aktivan intelektan primitivigon kaj idiotigon de la Eo-publiko. Mi bedauras.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-22 20:35
Kara Andreo,

nun almenau al chiuj devas esti klare, kiel estighis legendoj en "Sanktaj Biblioj".
Jam chiam homoj shatis legendojn kaj jam en la tempoj kiam oni ne scipovis skribi, de geracio al gereracio oni rakontadis legendojn chiam aldonante, plibeligante.(plej multaj ech kredas!)
Do, ne miru, ke ili ekzistas ghis hodiau kaj estas pli volonte achetataj kaj legataj ol pura, seka vero.
Krome, prenu leghere, la tuta mondo estas rakontado de fantazioj de legendoj. Chu miaj politikoj ne rakontas ili, se volos esti elektotaj. Ech inter geamantoj estas volonte praktikataj legendoj por akiri celon. Ne estas do, mirinda, ke ankau verkistoj uzas tiujn metodojn, por esti pli interesa. Amora romano estas pli volonte studata ol seka matematika disertacio.
Provu eldoni Asterikso kaj Ludoviko kaj estos volonte legota!
esperanto
esperanto diras:
2012-04-22 21:59
Mi havas nenion kontrau legendoj, fabeloj kaj anekdotoj, sed prefere oni ne miksu ilin kun la "seriozaj" aferoj, kiel tion faras la revuo Esperanto de UEA. La problemo de la Eo-movado estas, ke ghi ne kapablas fari tiun diferencon. Pri tio oni povas konvinkighi chiumonate denove lau la revuo de UEA sub la redaktado de Marcek kaj tiu stranga estraro.
Esperanto volas esti serioza afero, chu ne. Sed se mi legas la revuon Esperanto de UEA, kaj ne nur tion, sed grandparton de la resto produktita en Eo, mi senchese devas ridadi ghis la venonta tago.
Pri tio temas, kara Stanislavo.