Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Iral / Baltiaj Esperanto-Tagoj 46

Baltiaj Esperanto-Tagoj 46

de Irena Alijosiute Laste modifita: 2010-01-12 19:00
Invitas Vin partopreni vicajn chiujarajn internaciajn somerajn tradiciajn la 46-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn .

Detaloj de evento

Kiam

2010-06-26 je 08:00 ĝis
2010-07-04 je 18:00

Kie

Litovio, Visaginas

Kontakta telefono

+370-687-12219

Aldoni eventon en la kalendaron.

I N F O R M I L O Nr.1 pri la 46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj ( BET- 46) Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni vicajn chiujarajn internaciajn somerajn tradiciajn la 46-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET- 46). CELOJ kaj TASKOJ: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn chefajn taskojn de Esperanto-agado, intershanghi sperton pri esperantista laboro, perfektighi en Esperanto, enhavoriche pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 chiujare lauvice en Latvio, Estonio, Litovio. BET- 46 estas dedichata al 35-jarigho de litova urbo VISAGINAS. LOKO: BET-46 okazos en orientlitovia urbo VISAGINAS , kiu situas 150 kilometrojn for de litovia chefurbo Vilnius proksime de landlimo kun Belorusio. En la urbo loghas 30000 loghantoj de pli ol 40 naciecoj, do, ghi estas multnacia urbo. Ghi okupas 896 hektarojn de areo, el kiuj preskau duono estas belega pinarbaro. La urbo estas fondita en 1975 kaj estas la plej juna urbo de Litovio. Urbo situas sur bordo de lago VISAGINAS nur 6 kilometrojn for de fama Ignalina nuklea elektrocentralo, kiu chesos funkcii fine de 2009.La urbon de chiuj flankoj chirkauas belegaj regionaj kaj naciaj naturparkoj de Litovio.En la teritorio de urbo Visaginas kaj proksime estas 13 lagoj kaj lagetoj kaj chirkaue je 10 kilometroj de la urbo estas 110 lagoj kaj lagetoj de diversa grandeco.Tiu-chi regiono pro arbaroj kaj montetoj estas nomata Litovia Svislando kaj pro abundaj lagoj Litovia Finnlando.Blazono de urbo VISAGINAS estas arghenta gruo sur blua fono.Tra VISAGINAS iras unu el la plej gravaj internaciaj fervojlinioj de Litovio ( Sankt-Peterburg – Daugavpils – Vilnius – Varsovio - Berlino ). BET-46 funkcios en moderne kaj bonege ekipita Profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado de VISAGINAS ( str. Festivalio 7 ) , kie estas luksaj kondichoj por laboro de BET-46. Partoprenantoj de BET-46 libere povos uzi chiujn ejojn kaj servojn de la Studcentro ( salonoj, auditorioj, la plej modernaj teknikajhoj, muzikiloj, multaj komputiloj kun libera reta aliro, videoekipajhoj por internaciaj forestaj konferencoj k.s.).VISAGINAS estas facile atingebla trajne, buse kaj automobile. BET-46 ghuos chiuspecan helpon kaj kunlaboron de urba gvidantaro. TEMPO: BET-46 funkcios la 26-an de Junio – la 4-an de Julio, 2010. Veni al la arangho eblas jam la 25-an de Junio. PARTOPRENO: ni invitas chiujn esperantistojn.Speciale ni dezirus vidi esperantistojn el la landoj chirkau Balta maro, sed ankau de chiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita. ANTAU KAJ POST BET-46 estas ebleco lau moderaj prezoj aktive ripozi en proksime de VISAGINAS funkciantaj vilaghaj altkvalitaj turismejoj kaj ripozejoj. Interesighantoj pri tio bonvolu aparte peti informojn che Organiza komitato. ALIGHKOTIZO:Ghis la 31.12.2009: A) 30 lidoj por esperantistoj el Estonio, Latvio, Litovio. B) 40 lidoj por esperantistoj el ekssovetiaj landoj. C) 50 lidoj por esperantistoj el ekssocialismaj Europaj landoj. D) 60 lidoj por okcidentanoj kaj egaluloj. De 01.01.2010 ghis la 31.03.2010 alighkotizo por chiuj kategorioj kreskas je 15 lidoj ( do, 45, 55, 65, 75 lidoj ). Ekde la 01.04.2010 alighkotizo por chiuj kategorioj kreskas plus je 15 lidoj ( do, 60, 70, 80, 90 lidoj). Infanoj , lernantoj kaj studentoj alighkotizon ne pagas. Pageblas en ajna konvertebla valuto.Unu euro egalas al 3,45 lidoj, la kurzo estas konstanta kaj ne shanghighas. ALIGHO: por alighi necesas plenigi aldonatan alighilon kaj sendi ghin al Litova Esperanto-Asocio: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Eblas alighi telefakse +370-37-228616 au rete al litova.ea@mail.lt . Samtempe pagu alighkotizon. Alighiloj riceveblas che LEA. PAGEBLECOJ : 1) sendi poshte al konto de kasisitino de BET-46 respondeca sekretariino de Litova Esperanto-Asocio Irena ALIJOSIUTE – SEB Vilniaus bankas, Konto Nr. LT447044060001341495, banka kodo 70440, BIC ( SWIFT ) – CBVILT2X. 2) ghiri al konto de Litova Esperanto-Asocio litv-s che UEA en Roterdamo, Nederlando. 3) pagi per kontanta mono en Oficejo de LEA en Kaunas, str. L.Zamenhofo 5 au en ties filio en Vilnius. 4) interkonsenti kun Organiza komitato pri alia pagmaniero. 5) esceptokaze konsente de OK pagi surloke che veno al la arangho, se ne eblas anticipa pago. Alighkotizo ne estas repagebla. Aligho sen pago de kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj). LOGHADO: 1) en bonkvalitaj dulitaj kaj trilitaj chambroj en apuda komunloghejo de la Studcentro ( sur unu etagho estas kvar dulitaj kaj kvar trilitaj chambroj, komunaj dushejoj, necesejoj kaj kuirejo por chiuj chambroj ). Unu lito por unu tagnokto kostas 20 lidojn. 2) eblas mendi chambrojn en urbaj hoteloj. Prezoj estas proksimume 10-oble pli grandaj ol en komunloghejo.. Hotelaj prezoj inkluzivas matenmanghon. Interesighantoj petu pli detalajn informojn aparte. 3) laudezire por junularo eblos aranghi amasloghejon. Prezo anoncota. Prezoj en komunloghejo ne inkluzivas matenmanghon .Pagu same kiel alighkotizon, dezirinde laueble pli frue, esceptokaze eblas pagi ankau surloke veninte dum registrado. MANGHADO: Estos organizita komuna tuttaga manghado ( matenmangho, tagmangho kaj vespermangho ) en manghejo de la Studcentro.Bonkvalita trifoja manghado kostas 25 lidojn tage. Eblos organizi vegetaran manghadon. En la sama konstruajho ankau funkcios bufedo, kie eblos acheti manghetajhojn kaj trinkajhojn. Pagu same kiel alighkotizon, laueble pli frue, esceptokaze eblos pagi ankau surloke veninte dum la registrado. GRAVE: Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la arangho au/kaj signife helpos organize, pro loghado ( krom hoteloj ) kaj manghado ne pagos. PROGRAMO : tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranghoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranghoj, instruado de kantoj, junularaj aranghoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindajhoj, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, diservo, baza konatigho kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaua vespero k.a.. Organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankau sinproponojn. VIZOJ: al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de chiuj landoj de Europa Unio kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj vizojn havigu en Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu Vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio. Se necese, LEA povas sendi oficialan inviton. ALIAJ GRAVAJHOJ: Fine de Majo, 2010 chiu alighinto ricevos Informilon Nr.2 kun pli detalaj kaj aktualaj informoj pri BET. Ni antauvidas eldonon de chiutaga gazeto dum la tuta periodo de la arangho. Aktualajn informojn pri BET-46 Vi povas trovi en retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt , informojn pri urbo VISAGINAS Vi povas trovi en retejo www.visaginas.lt ( bedaurinde nur en litova, rusa kaj angla lingvoj ), informojn pri Studcentro de VISAGINAS Vi povas trovi en retejo www.vpm.lt (nur en litova lingvo ). ALIGH-KONTAKTADRESO: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio. Stratadreso de LEA estas: str. L.Zamenhofo 5, LT -44287 Kaunas, Litovio. Poshtelefonoj de LEA estas +370-687-12219 kaj +370-686-69875 . Telefakso estas: +370-37-228616. Retadresoj de LEA estas : litova.ea@mail.lt ; pjegorovas@takas.lt kaj irenaa@takas.lt . BONVENON AL LITOVIO ! Organiza komitato 21.11.2009

Pli da informo pri tiu evento…