Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Iral / Informilo pri BET- 49, Litovio

Informilo pri BET- 49, Litovio

de Irena Alijosiute Laste modifita: 2012-12-27 17:25
Estimataj, Estas sendata Informilo pri la 49-aj Baltiaj Esperanto -Tagoj en UTENA, la 6-an -14-an de Julio, 2013. Bonvolu, laueble, pli vaste disvastigi tiun-chi dokumenton kaj mem alighi kaj aktive partopreni la aranghon. Irena Alijos'iute, respondeca sekretariino de Litova Esperanto-Asocio

Detaloj de evento

Kiam

2013-07-06 je 00:00 ĝis
2013-07-14 je 00:00

Kie

u. UTENA, Litovio

Kontakta telefono

+370-687-12219

Aldoni eventon en la kalendaron.

Bonvolu plusendi tiun-chi Informilon al la plej diversaj naciaj , internaciaj kaj fakaj dissendolistoj kaj al apartaj personoj, aperigi en la plej diversaj retejoj, gazetoj kaj revuoj B E T – 4 9 I N F O R M I L O pri la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj ( BET- 49) Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni vicajn chiujarajn internaciajn somerajn tradiciajn la 49-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET- 49). CELOJ kaj TASKOJ: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn chefajn taskojn de Esperanto-agado, intershanghi sperton pri esperantista laboro, perfektighi en Esperanto, enhavoriche pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 chiujare lauvice en Latvio, Estonio, Litovio. LOKO: BET-49 okazos en orientlitovia urbo regiona centro UTENA , kiu estas fondita en 1261 kaj estas unu el la plej malnovaj loghlokoj de Litovio. En la urbo loghas 35000 loghantoj . Ghi okupas 1510 hektarojn de areo, tra la urbo fluas kvar riveroj, estas du belegaj lagoj. La urbon de chiuj flankoj chirkauas lagoj, arbaroj kaj montetoj..En la teritorio de distrikto UTENA kaj proksime estas 186 lagoj kaj lagetoj , inter ili, la plej profunda ( TAURAGNAS ) , la plej longa ( AISETAS ) kaj la plej shatata ( ALAUŠAS ) en Litovio. Blazono de urbo UTENA estas orkolora hufumo - simbolo de felicho. BET-49 funkcios en moderne kaj bonege ekipita Kolegio de UTENA ( pl. Utenio 2, 4 ) , kie estas luksaj kondichoj por laboro de BET-49. Partoprenantoj de BET-49 libere povos uzi chiujn ejojn kaj servojn de la Kolegio ( salonoj, auditorioj, la plej modernaj teknikajhoj, muzikiloj, multaj komputiloj kun libera reta aliro, videoekipajhoj por internaciaj forestaj konferencoj k.s.).UTENA estas facile atingebla buse kaj automobile. BET-49 ghuos chiuspecan helpon kaj kunlaboron de urba gvidantaro. Retejo de la urba kaj distrikta municipo estas www.utena.lt ( en litova kaj angla lingvoj ), retejo de turisma informa centro de UTENA estas www.utenainfo.lt ( en litova, rusa kaj angla lingvoj ), retejo de Kolegio de UTENA estas www.utenos-kolegija.lt ( en litova kaj angla lingvoj ). TEMPO: BET-49 funkcios la 6-an – 14-an de Julio , 2013. Veni al la arangho eblas jam la 5an de Julio. PARTOPRENO: ni invitas chiujn esperantistojn.Speciale ni dezirus vidi esperantistojn el la landoj chirkau Balta maro, sed ankau de chiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita. ANTAU KAJ POST BET-49 estas ebleco lau moderaj prezoj aktive ripozi en proksime de UTENA funkciantaj vilaghaj altkvalitaj turismejoj kaj ripozejoj. Interesighantoj pri tio bonvolu aparte peti informojn che Organiza komitato. ALIGHKOTIZO:Ghis la 31.03.2013: A) 60 lidoj por esperantistoj el Estonio, Latvio, Litovio. B) 80 lidoj por esperantistoj el ekssovetiaj landoj. C) 100 lidoj por esperantistoj el ekssocialismaj Europaj landoj. D) 120 lidoj por okcidentanoj kaj egaluloj. Ekde la 01.04.2013 alighkotizo por chiuj kategorioj kreskas plus je 30 lidoj ( do, 90, 110, 130, 150 lidoj). Infanoj , lernantoj kaj studentoj alighkotizon ne pagas. Pageblas en ajna konvertebla valuto.Unu euro egalas al 3,45 lidoj, la kurzo estas konstanta kaj ne shanghighas. ALIGHO: por alighi necesas plenigi aldonatan alighilon kaj sendi ghin al Litova Esperanto-Asocio: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Eblas alighi telefakse +370-37-228616 au rete al litova.ea@mail.lt . Samtempe pagu alighkotizon. Alighiloj riceveblas che LEA. PAGEBLECOJ : 1) sendi poshte al konto de kasisitino de BET-49 respondeca sekretariino de Litova Esperanto-Asocio Irena ALIJOSIUTE – SEB bankas, Konto Nr. LT447044060001341495, banka kodo 70440, BIC ( SWIFT ) – CBVILT2X.. 2) pagi per kontanta mono dum la esperantistaj aranghoj al s-ino Irena ALIJOŠIŪTĖ kaj aliaj organizantoj de BET-49. 3) interkonsenti kun Organiza komitato pri alia pagmaniero. 4) esceptokaze konsente de OK pagi surloke che veno al la arangho, se ne eblas anticipa pago. Alighkotizo ne estas repagebla. Aligho sen pago de kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj). LOGHADO: 1) en bonkvalitaj dulitaj kaj trilitaj chambroj en Studenta domo de la Kolegio, str. Maironio 18 (necesejo kaj lavujo por du chambroj , komunaj dushejoj kaj kuirejo por chiuj chambroj de la etagho). Unu lito por unu tagnokto kostas 30 lidojn. La prezo ne inkluzivas matenmanghon. 2) en specialaj pli bone ekipitaj gastochambroj de la Kolegio , str. Maironio 18. Unu tagnokto kostas 70 lidojn. La prezo ne inkluzivas matenmanghon. 3) eblas mendi chambrojn en urbaj hoteloj-gastejoj.Ni rekomendas bonajn tristelajn gastejojn „Utrana“ ( str. Aušros 36A ) kaj „Filomena“ ( str. J.Basanavičiaus 101 ). Unulita chambro kostas 90 lidojn tagnokte, dulita – 140 lidojn tagnokte. Hotelaj prezoj inkluzivas matenmanghon. Interesighantoj petu pli detalajn informojn aparte. Organiza komitato rezervos chiujn chambrojn de gastejo „Utrana“. Tiujn chambrojn eblas vidi en retejo de turisma informa centro de UTENA www.utenainfo.lt . Prezoj en Studenta domo ne inkluzivas matenmanghon .Pagu anticipe same kiel alighkotizon, dezirinde laueble pli frue, esceptokaze eblas pagi ankau surloke veninte dum registrado. Organiza komitato devas anticipe scii kvanton de loghantoj kaj kie. MANGHADO: Matenmanghi eblos en bufedo de Studenta domo, tio kostos 10 lidojn tage. Tagmangho estas organizata en domo de Kolegio, kie okazos chiuj programeroj – bonkvalita tagmangho kostos 15 lidojn tage. Pagu anticipe same kiel alighkotizon, laueble pli frue, esceptokaze eblos pagi ankau surloke veninte dum la registrado. Organiza komitato devas anticipe scii kvanton aparte de matenmanghantoj kaj de tagmanghantoj. Vespermangho ne estas organizata. Tion eblas fari libere en urbaj kafejoj kaj restoracioj. GRAVE: Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la arangho au/kaj signife helpos organize, pro loghado ( krom hoteloj ) au manghado lauelekte ne pagos. PROGRAMO : tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranghoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranghoj, instruado de kantoj, junularaj aranghoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindajhoj, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, diservo, baza konatigho kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaua vespero k.a.. Organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankau sinproponojn. VIZOJ: al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de chiuj landoj de Europa Unio kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj vizojn havigu en Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu Vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio. Se necese, LEA povas sendi oficialan inviton. ALIAJ GRAVAJHOJ: Ni antauvidas eldonon de chiutaga gazeto dum la tuta periodo de la arangho. Aktualajn informojn pri BET-49 Vi povas trovi en retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt , ALIGH-KONTAKTADRESO: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio. Poshtelefonoj de LEA estas +370-687-12219 kaj +370-686-69875 . Telefakso estas: +370-37-228616. Retadresoj de LEA estas : litova.ea@mail.lt ; pjegorovas@takas.lt kaj irenaa@takas.lt . BONVENON AL LITOVIO ! Organiza komitato 09.12.2012