Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Ergard / Se premas min doloro...

Se premas min doloro...

de Ergard Laste modifita: 2012-07-31 12:52
Oni trovis kaj kantis la unuan romancon de S.I. Tanejev
En gazeto “Lingvo Internacia”, n-ro 4, aprilo 1896, estis publikigita jena anonco: “ La societo “Espero” sciigis nin, ke s-ro S.I. Tanejev, bone konata en Rusujo kompozitoro kaj profesoro en la moskva muzika konservatorio, verkis muzikon por “Preĝo” de Lermontov kaj “Sonoriloj de vespero” de Th. Moor. Ambaŭ verkoj estos eldonitaj sub unu komuna titolo “Kantoj de esperantistoj”. Persone mi serĉadis tiun ĉi libreton multjare. Ve, “Kantoj de esperantistoj” neniu vidis ĝis nun, kaj esperantaj romancoj de Tanejev oni konsideris perditajn. Feliĉe, juna rusa sciencisto Aleksadr Maksimenko antaŭnelonge trovis kaj publikigis la unuan esperantan romancon de Tanejev en la formo de manuskripta kopio, farita de Leonid Sabanejev (“Scienco kaj kulturo”, n-ro 2, marto-aprilo 2012, p.2-12). Estis konata, ke “Preĝo” de Lermontov siatempe esperantigis Leo Belmont. Kaj jen moskva (RU) muzikistino Ermita Tarĥan kantis la romancon kaj faris muzikan dosieron. Nun ĉiuj povas aŭskulti la dosieron per speciala ilo, kion oni facile trovos ĉe ruslingva retpaĝo http://erbu/narod.ru/mistero/2.html (Тайна эсперантских романсов С.И. Танеева / Mistero de esperantaj romancoj de S.I. Tanejev).
Ergard
Ergard diras:
2012-08-02 09:29
Mi petas pardonon, ĝusta adreso de la retpaĝo estas: http://erbu.narod.ru/mistero/p2.html.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-02 11:42
La ligo funkcias sen la fina punkto: http://erbu.narod.ru/mistero/p2.html
Ergard
Ergard diras:
2012-08-02 15:10
Saluton, Sebastian! Mi esperas, ke Vi ekaŭdis la romancon. Ĉu bona muziko?
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-03 17:15
Ĝi estas konforma al sia epoko.

Ĉu vi povus ankaŭ enretigi skanaĵon de la muzikaj notoj?

Tamen, mi konfesu, mi ne komprenas la tran strofon:

Sen kred' jam ne doloras,
D'anim' ekfalas for …
Ed oni kredas, ploras,
Ed faciliĝas kor'.

Kion signifas: "D'anim' ekfalas for"?
Ergard
Ergard diras:
2012-08-04 11:16
1) La muzikaj notoj de Ermita estas transdonitaj al la revuo “REGo” (Rusia Esperanta Gazeto) por publikigo. Verŝajne jam aŭguste Vi povos vidi ĝin en supremenciita retpaĝo.

2) En la rusa versaĵo de Miĥail Lermontov «Молитва» (Preĝo) estas tiel:

 

С души как бремя скатится,

Сомненье далеко –

И верится, и плачется,

И так легко, легко…
 

 

Mi ne estas poeto aŭ lerta tradukisto, sed povas diri, ke tio laŭvorte signifas:

 

El animo kvazaŭ ŝarĝo (aŭ premo) deruliĝos,

La dubo estas malproksime –

Kaj oni fidas al io, kaj oni ploras,

Kaj estas tiel facile, malpeze…
 

 

Pola poeto Leo Belmont donis sian tradukon, kaj jen kiel tio ĉi sonas en buŝo de Ermita:

 

Se premas min doloro

En malfacila hor`,

La preĝon mi en koro

Ripetas el memor`,

Ripetas el memor`.

 

La forto estas ia

En vorta kunsonec`,

Kaj spiras en ĝi tia

Sankteco kaj dolĉes`,

Sankteco kaj dolĉes`.

 

Sen kred` jam ne doloras,

ne doloras,

D`anim` ekfalas for …

Kaj oni kredas, ploras,

Kaj faciliĝas,

faciliĝas, kor`.