Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / EmilioCid's Home / Esperanto en la gazetaro de via regiono

Esperanto en la gazetaro de via regiono

de Emilio Cid Laste modifita: 2013-05-18 11:42
Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la Universala Kongreso de Esperanto, organizata de UEA, kaj la ebleco aperigi artikolojn pri Esperanto en ĵurnaloj, revuoj, televidoj, radioj kaj blogoj tra la mondo.
Esperanto en la gazetaro de via regiono

gazetaro

Per eta paŝo eblas senpage aperigi artikolojn pri Esperanto en ĵurnaloj, revuoj, televidoj, radioj kaj blogoj de via regiono.   Tio estas la celo de la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la Universala Kongreso de Esperanto, organizata de UEA.   La kongreso de Rejkjaviko povas esti interesa kaj raportinda fakto por amaskomunikiloj, aparte se ĝi rekte rilatas al konkretaj personoj, vivantaj en via  regiono.

Do, povas esti interesa al la loka gazetaro la fakto, ke vi mem aŭ via samlandano vojaĝos eksterlanden al internacia kongreso, kie miloj da homoj el cento da landoj diskutos plurajn temojn, en unusola lingvo komprenata de ĉiuj.

En nia retejo www.gazetaro.co.nr estas modela mesaĝo, kiun vi nepre adaptu al la lokaj cirkonstancoj. Tio estas tre grava, kiel reliefigis profesia ĵurnalisto,  Kalle Knivilä  dum sia prelego Kial ĵurnalistoj interesiĝu pri Esperanto dum la Malferma Tago de CO en Roterdamo.

Precipe adaptu la tekston al tiu konkreta <VIA-URBANO>, kiu anstataŭ ŝablonaj frazoj rakontu eble iun kuriozaĵon el sia esperanta vivo, ekz. kiel ŝi aŭ li konatiĝis kun Esperanto aŭ ion similan. Ĉia mesaĝo enhavu ion aktualan aŭ ŝajne aktualan,  kio igas la temon novaĵeca.

La kampanjo realiĝas dank’ al kunlaboro kaj agado de unuopaj esperantistoj. Do ni invitas vin viziti nian paĝon www.gazetaro.co.nr  por akompani la progreson de la kampanjo, vidi la jam publikitajn raportojn, kaj ĉefe kunlabori.

 

 

Anticipan dankon pro via kontribuemo.

Barbara Pietrzak, ĜS de UEA,
estrarano pri informado  barbarinella@gmail.com


Emilio Cid, kunhelpa komisiito pri la Rejkjavika UK

cid.emilio@gmail.com

www.gazetaro.co.nr