Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Elektito's Home

Home page for Elektito

de Elektito Laste modifita: 2008-11-16 18:13
Nova ekstermovada portalo pri alternativaj energioj, ktp, uzanta ankaux la Internacian Lingvon - Esperanto.

Esperlando estas nova portalo en tri lingvoj: Esperanto, Angla kaj Pola. Gxi estas ekstermovada portalo kun la cxefcelo de reciproka helpado kaj gefrateca kunlaboro de la homoj de bona volo en la kredo ke oni povas fari en la mondo ion bonan proprapersone kaj propramane, sen cerbolavistaj, totkontrolemaj "gviduloj" kiuj mem ne scias kion ili volas fari aux faras.

Espereble tio cxi estos unu el inter la kreskanta nombro da retejoj kiuj povas enpumpi iom da fresxa aero en la pezan etoson de la E-movado sufokata per elitista totkontrolemo sub la gvido de UEA. Klare observeblas cxe UEA, kaj multaj per gxi gvidataj brancxoj, klara manko de intereso pri cxio ajn kion la membroj mem volas kaj bezonas. Observeblaj faktoj klare diras ke la kontrolata per UEA "Esperanto" movado estas la movado kiu auxskultas nur al siaj tiel nomataj AKTIVISTOJ (de la premgrupista kaj cerbolavema politika speco), sed tute ignoras cxiujn verajn, ofte ecx tre urgxajn bezonojn kaj interesojn de siaj membroj. La adreso de tiu cxi retejo estas: http://www.esperlando.com

Jen estas ankaux adreso al la, nur esperantlingva, blogo kun gxi ligita La Praktiko kiu aludas per sia titolo al la reenkarnigxo de la Universala Ligo nun estanta la kunfondanto de Esperlando. Ties adreso estas jena: http://lapraktiko.blogspot.com Kun elkoraj salutoj de iama membro de UEA (kiam gxi ankoraux diservis esti nomata la organizo Esperantista). Elektito