Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / EdRobertson's Home / 106a Skota Kongreso de Esperanto

106a Skota Kongreso de Esperanto

de Ed Robertson Laste modifita: 2011-04-01 15:37
Bonvenon al la plej alta kongresnumero en Esperantio!

Detaloj de evento

Kiam

2011-06-10 je 16:30 ĝis
2011-06-13 je 17:00

Kie

King's Arms Hotel, Lockerbie, Skotlando

Kontakta telefono

+44 (0)7970156549

Atentatoj

Deŝutu aliĝilon ĉe http://www.skotlando.org/fileadmin/esperanto/aligxiloj/EES16alighilo2011.pdf aŭ aliĝu kaj pagu rekte ĉe http://www.esperanto-gb.org/sk Bv. noti ke la kongreskotizo ne inkluzivas loĝadon. Multaj eblecoj troveblas ĉe http://www.visitdumfriesandgalloway.co.uk/wheretostay/

Aldoni eventon en la kalendaron.

Kuncelebru nian 106an (tio ne estas preseraro) Kongreson de Esperanto en agrabla etoso. Por regali al la ĉeestantoj en Esperanto, la kongres-programo enhavas divers-specajn erojn, seriozajn, leĝerajn, edukajn aŭ simple sociumecajn, kaj interalie informos kaj distros nin nia gastpreleganto Gražina Opulskienė el Litovio. En la apuda regiono estas multaj vizitindaĵoj, kaj ni faros ekskurson sabat-posttagmeze al la antaŭa hejmo de Thomas Carlyle, fama 19a-jarcenta historiisto, filozofo, literaturisto kaj saĝulo apud Ecclefechan, kaj al la vilaĝo Gretna Green tuj apud la landlimo kun Anglio, fama kiel geedziĝloko por forkurintaj paroj. En la dimanĉa posttagmeze okazos gvidata pieda rondiro de la urbo Lockerbie mem, kaj se eblas, vizito de la preĝejo konstruita de ukrainaj militkaptitoj apud la urbo. En la lundo estos tuttaga ekskurso por tiuj kiuj volas iomete plikonatiĝi kun la aliaj vizitindaĵoj de la regiono, aŭ eĉ unuj kun la aliaj.

Pli da informo pri tiu evento…

arkivita en: