Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / DanieleBinaghi / Nova komikso el projekto RoMEo: Diabolik

Nova komikso el projekto RoMEo: Diabolik

de Daniele Binaghi Laste modifita: 2009-07-21 12:33
La projekto RoMEo esperantigis novan italan komikson: Diabolik. Post la sukceso de Rat-Man, kies libretoj preskaŭ elĉerpiĝis dum la unuaj 6 monatoj, oni elektis la unuan rakonton de la "reĝo de la malbono" por daŭrigi la prezentadon de italaj komiksoj al la esperantistoj.
Nova komikso el projekto RoMEo: Diabolik

Kovrilo de la komikso Diabolik

Kreita en la 60-aj jaroj de fratinoj Angela kaj Luciana Giussani, Diabolik, la "Reĝo de la malbono", inspiriĝis je francdevenaj famaj romanaj krimuloj, kiel Rocambole kaj Fantômas. Hazarda renkontiĝo kun unu el tiaj romanoj, en trajno, donis al Angela Giussani la ideon krei komiksajn krimrakontojn, kies "heroo" estus malbonulo: Diabolik, "fascina tenebrulo, kun la aspekto de la fama aktoro Robert Taylor, senskrupula risk-ŝatanto, tute aŭtentika krim-geniulo".

Post la granda sukceso de Rat-Man, kies komikslibretoj preskaŭ elĉerpiĝis jam dum la unuaj 6 monatoj, IEJ, ĉi-foje kune kun IEF, petis de Daniele Binaghi, estro de la projekto RoMEo, ke li trovu novan komikson por daŭrigi la serion. Inspiro venis dum la bildstria foiro "Lucca Comics & Games" en 2008, dum kiu la itala esperantisto Nicola Morandi, fanatika kolektanto de Diabolikaĵoj, proponis sian plejŝataton, aldonante ke ties granda kolektanta mondo certe helpus. Kaj, fakte, firmao Astorina, oficiala eldonejo kaj posedanto de la aŭtorrajtoj, kaj la "Diabolik Club" tuj entuziasmiĝis pri la ebleco (ne nova: Diabolik estis jam tradukita en plurajn aliajn lingvojn), kaj pretis helpi kaj subteni ĝin.

Eldonita de Edistudio, Piza entrepreno de la esperantisto Bruĉjo Casini, la libreto estas 144-paĝa, do iom pli riĉa de la antaŭa Rat-Man, kaŭze de la longeco de rakontoj pri Diabolik. Oni elektis la unuan rakonton, "La Reĝo de la Teroro", kvankam je sia renovigita versio, kiu estis reverkita de Alfredo Castelli kaj desegnita de Giuseppe Palumbo por speciala eldono, okaze de la 40 jaroj de Diabolik. Krom la rakonto, la eldonaĵo enhavas ankaŭ iujn "redakciajn" paĝojn por prezenti la bildrolulon Diabolik kaj ĝian evoluon, kaj specialan artikolon, skribita de la prezidanto de la Diabolik Club, Lorenzo "Lorenz" Altariva, pri la kolektanta mondo.

"Diabolik" en Esperanto jam disponeblos dum ĉi-someraj UK kaj IJK, kvankam ĝi estos plejverŝajne oficiale prezentita ĉe "Lucca Comics & Games 2009"; krom dum tiuj renkontiĝoj, la komikslibreto estos aĉetebla ĉe Edistudio, ĉe IEF kaj IEJ.

Eksteraj ligiloj:
felicx
felicx diras:
2009-08-03 10:22
Ĉu oni planas reeldoni iam la elĉerpitajn Asterix-bildstriojn?
WinstonSmith
WinstonSmith diras:
2009-08-04 09:29
Pliaj informoj kaj aĉeteblo: http://iej.esperanto.it/diabolik/
DanieleBinaghi
DanieleBinaghi diras:
2009-08-10 19:23
Mi mem tion sxatus, tamen ne projekto RoMEo okupigxos pri tio, cxar gxi esperantigas nur italajn komiksojn... pli bone demandu al la Gauxloj :)