Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Cindio / Brita esperantisto malaperis en Italio

Brita esperantisto malaperis en Italio

de Cindy McKee Laste modifita: 2010-11-20 11:38
David Kelso, konata skotlanda Esperantisto malaperis en lundo, la 15a tago de novembro, kiam li iris promenadi en montaro de San Pantaleo, Italio. La serĉado daŭras. Savistoj priserĉas montaron en la kalabria regiono de Italujo por trovi la malaperintan promenanton.

Ed Robertson rapide tradukis la sekvan  kiu enhavas lastan novaĵon pri la malapero:

"Plej lastaj novaĵoj pri la malapero de Skoto de San Pantaleo lunde: oni mobilizis la nacian montaran kaj kavernan savservon, la savservon de la financa polico, fajrobrigadon and arbargardistojn. La alarmo leviĝis ĉe la karabinieroj mardon vespere, kaj la serĉadoj komenciĝis merkredon matene, kontinuantaj dumtage mardon [tiele!] kaj merkredon, inkluzivante teamojn piede, aŭte, hundo-unuon, kaj helikopterojn. Aldonaj fortoj estas venontaj ĵaŭdon de Catanzaro [regiona ĉefurbo] de la montara savservo, kaj teamo de flar-hundoj estas speciale survoje de Marche [provinco en centra Italio]. Estas la unua fojo, ke uzatas en Kalabrio tia tipo de flar-hundo, kaj ĝi donas bonegajn rezultojn rilate la serĉadon pri perdintaj homoj." (Esperantigo de Ed Roberton)

Hodiaŭ, vendrede, venas neniuj novaĵoj; nek bona nek malbona. La serĉteamoj simple ne trovas lin en tiuj montoj.

David estas eksprezidanto de Esperanto-Asocio de Skotlando kaj sekretario de Esperanto-Asocio de Britio; profesoro emerita, li estis ĉefinspektoro pri post-lerneja edukado en Skotlando. Li travintras en tiu bela regiono de Italio, revenante printempe al Skotlando.

arkivita en:
Tim
Tim diras:
2010-11-20 09:33
Ed skribis: "I.a., David estas eksprezidanto de Esperanto-Asocio de Skotlando kaj sekretario de Esperanto-Asocio de Britio; profesoro emerita, li estis ĉefinspektoro pri post-lerneja edukado en Skotlando. Li travintras en tiu bela regiono de Italio, revenante printempe al Skotlando."

Mi aldonu, ke li estas bonkorulo, kiu multe faciligas kaj vigligas diskutrondojn kaj similajn aferojn, kaj ofertas kaj dediĉas multege da sia libertempo al Esperanto.

Mi tutkore esperas, ke bonaj novaĵoj aperu baldaŭ.

Gxejko
Gxejko diras:
2010-11-21 01:02
Leginte pri la teruraj novaĵoj, mi tre tristas, ke tiel terura afero okazis al tiel bonega homo. Kvankam mi nur renkontis lin dum tri tagoj de mia vivo, mi hodiaŭ ekkonsciiĝis pri tio, kiom li mian vivon ŝanĝis. Dank' al lia laboro por NoJEF, mi kaj pluraj aliaj gejunuloj havis la okazon ĉeesti alikaze neĉeesteblajn Esperanto-kunvenojn. Fakte, mi ne estus renkontinta plurajn homojn kiuj pliriĉigis mian vivon sen lia laboro.
David Kelso, tiu vivoplena, plej klera, tre amuza homo ankaŭ semis en mi grandan entuziasmon por Esperanto. Li,tiom dediĉinta sian vivon al Esperanto, estas perfekta ekzemplo de tio pri kio Esperanto povas temi.
Mi sincere esperas, ke li bonfartas kaj deziras ĉion plej bonan al li, lia familio, geamikoj kaj ĉiuj aliaj tuŝitaj de la malfacila situacio.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-11-21 08:14
Groteske, ke kiam persono alaperas, ni komencas kompreni kio li estis, kian meriton li havis por ni.
Estas do pli facile estimi iun kiu jam ne estas?

Ni esperu, ke s-ano David Kelso baldaux retrovigxos kaj ni povos persone ankoraux tion esprimi al li.

En bona espero Stanislavo
HilaryChapman
HilaryChapman diras:
2010-11-21 11:27
Stanislavo pravas certagrade, sed mi devas aldoni ke la brita esperantistaro ĝenerale konscias pri la multaj meritoj de David kiel organizanto kaj kuraĝiganto.

Mi ne estas preta verki nekrologon. Ni atendu novaĵojn pacience.
neniu
neniu diras:
2010-11-21 12:52
ho, via finteksto ja estas groteska :D
HilaryChapman
HilaryChapman diras:
2010-11-21 22:04
Se jes, mi sincere petas pardonon. Mia deziro estas ke oni atendu bonajn novajxojn pacience.
jakvo
jakvo diras:
2010-11-22 17:17
Jen plej freŝdata informo pri mia kara amiko David Kelso.

*Vane pludaŭras la serĉado de la skoto malaperinta de San Pantaleo*

La serĉado de la skoto malaperinta ĉirkaŭ San Pantaleo (en la montetaro de la Comune di San Lorenzo) antaŭ kelkaj tagoj pludaŭras.. David Kelso nenian ŝpuron postlasis dum pluraj tagoj, ekde li eliris sian domon probable por sia kutima sola promenado en la montarojn, kaj ekde tiam neniu lin vidas.


Voluntuloj de la asocio Anpana Gepa helpas la serĉadon, kiel ankaŭ veteranoj de la “Piana di Gioia”, kiuj nombras ĉirkaŭ 20 ĉiutagaj helpantoj. [La teksto aldonas “ekde la 2-a de novembre”, kiun opiniigas min, ke temas iel pri tiu “Piana di Gioia”.]

Laŭ inform-noto sendita de Domenico Franco, prezidanto de Anpana Gepa: “Dum pluraj tagoj la SAR-skipo, inkluzive de 12 fakuloj pri montar-savado, trafolimuas ĉiun angulon ĉirkaŭ la loko kie la malaperinto loĝas..”

Akitive helpantaj en la serĉado estas ne nur parenco de la skoto, sed ankaŭ fajro-luktantoj, homoj de la Arbara Skipo, kaj la polico..

Dume la loka komandanto de la “Guardie Ecozoofile” de Anpana Gepa, Antonio Durante, interkonsentite kun Domenico Franco, petis helikopteron de la “Protezione Civile” por supreniri lokojn aparte malfacile alireblajn, peto kiu tuj ricevis jesan respondon.

Dum pludaŭras la serĉado la asocio provisas la parencojn per psikologo kaj tradukisto.
jakvo
jakvo diras:
2010-11-22 17:19
Pardonu ke mi pro erare ne kunkopiis la nomon de la tradukanto. Estas Tom Owen
Tim
Tim diras:
2010-11-24 23:09
Daŭre senrezulta.

Informas la familio, ke la oficiala serĉado finiĝos finsemajne, kiam la filo kaj unu filino devos reveni hejmen. Tamen la dosiero restos malferma ĉe la polico.

Malfeliĉe aperis en la reto nekontrolata artikolo loka, kiu enhavis plurajn erarojn. Mi avertu, ke vi ne fidas tiun artikolon, kiu tekstas, ke sangkovritan tukon skotan oni trovis. Ĉi tiu estis dormtuko de dumnokta trajno, kaj la teksto sur ĝi estis la franca, kaj ne la angla.

La vero estas tio, ke neniun ŝpuron oni trovis. Nia amiko daŭre restas malaperinta :(

Tim
Tim
Tim diras:
2010-11-25 12:36
Pardonon, mi ne plene klarigis (por sciemuloj) kial tiu "sangokovrita tuko" ne temas pri David.

Estas ne nur, ke ghi venis de franca (pro la sur-ghia literumado) sed ankau tio, ke la "sango" estis en la vero koto.
Tim
Tim diras:
2010-11-25 12:38
* franca dumnokta trajno