Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Cindio / Malapero de eo.wordpress

Malapero de eo.wordpress

de Cindy McKee Laste modifita: 2014-11-13 09:20
Iu ĵus aperigis artikolon ĉi tie kaj diris ke li uzas WordPress. Mi volas atentigi aliajn, ke la lasta oficiala esperantigo de wordpress.org okazis antaŭ longe -- mi ĉesis esperantigi WordPress, do eo.wordpress.org enhavas tro malnovan version. La lingva kunordigisto devos viŝi eo.wordpress.org se neniu prenos la laboron.

Mi bedaŭras tion. WordPress.org oferas facilan, senpagan sistemon por starigo kaj administrado de sendependa retejo.  Bertilow Wennergren komencis tiun esperantigon en 2007 kaj 2008. Mi aliĝis en 2008 kaj en frua 2012 decidis....decidis.. ke senpaga, sola laboro por silentaj, eble neekzistantaj uzantoj ne estas utila laboro.

La lingva kunordigisto devos viŝi eo.wordpress.org se neniu prenos la laboron.


Se iu volas preni tiun laboron, unue rigardu la lingvouzon: http://svn.automattic.com/wordpress-i18n/eo/trunk/messages/eo.po kaj kontaktu min: cfmckee@gmail.com. Mi registrigos vin ĉe http://eo.wordpress.org kaj donos al vi rolon de kontribuanto.
Vi bezonas esti flua parolanto de la angla, havi etetan konon de PHP kaj lokon por instali kaj testi vian pakitan esperantigitan WordPress.
Vi estos alfrontita de ĉirkaŭ 4 000 tradukendaj linioj, do vi bezonas posedi ankaŭ la trajton de laboremo.
Du aliaj esprimis intereson, sed mi kredas ke ili volas esti nur kontribuantoj al la traduko. Do, ankoraŭ iu bezonas preni la ĉefan rolon.
La tradukistoj estas en listo ĉi tie: http://wpcentral.io/internationalization/eo/ kune kun la fantomo nomita sandman85. Kiu estas tiu????
Alklaku ligilon en tiu paĝo por vidi la nunan kompatindan staton.

arkivita en:
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-11-15 09:28
Terure! Mi ŝatis tiun eblecon kaj uzis ĝin, interalie en la retejo de Esperanto en Evoluo ;(
Johannes Mueller
Johannes Mueller diras:
2014-11-15 17:15
Laŭ mi la problemo ne estas tiel grava. Ĉu vere indas fari tian grandan traduklaboron por la sep homoj, kiuj administras wordpress-retejon en Esperanto? Gravas bone traduki la wordpress-etoson, kiun la vizitantoj vidas. Sed tio ne estas tiom multaj tradukenderoj. TIon mi faris por mia retejo ene de duona horo aŭ io tia. Eble indas peti la wordpress-teamon ebligi, ke administranto de wordpress-retejo povu elekti la lingvon de la vizaĝo por administrantoj sendepende de la lingvo de la viaĝo por vizitantoj. Tiam ĉiu administranto povus elekti por si taŭgan lingvon por la administraj laboroj kaj la publiko daŭre vidas la esperantigitan vizaĝon.
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2014-11-19 14:21
Mi pensis multe pri ĉi komento. Dum 2 jaroj, mi uzas WordPress en nur la angla. Se nuntempe, traduko de la elektita etoso alilingvigas la tutan fasadon, tiaokaze ekzistas neniu tiel serioza kialo havi tradukan teamon.
Por traduko, uzantoj povas trafoliumi: https://wordpress.org/plugins/search.php?q=translation por tradukilo.
Mi sendas la ligilon al ĉi tiu komento al la nova teamo.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-11-16 12:57
Supezeble estas pli ol 7 Esperantistoj, kiuj administras wordpress-retejon. Povus esti multe pli, se la "eniro" estus pli facila. Sed pri tio ni ne respondecas. Eble oni povus verki enkondukon.

Mi administras germanlingvan pagxon (kun unu artikolo pri Esperanto)
http://www.agrokarbo.info/
kaj minimume unu por-Esperantan:
http://ateisto.org/
Mi volonte ankaux helpus en la administrado de la Berlina retejo, sed la prezidanto rifuzas doni al mi aliron.

En la ateista retejo la amiko, kiu instalis, ensxaltis Esperanton. Tio kauxzis por mi grandan konfuzon, cxar mi konis la menuojn ktp. el la angla versio. Esperanto-versio do por mi ne estis avantagxo. Eble por novuloj, kiuj lernas cxion de la komenco, aux por internaciaj teamoj, povus havi certan utilon.

Felicxe ekzistas aldona programo por libere elekti la lingvon de la administrado.

Mi sxatus scii pri aliaj uzantoj de Wordpress por intersxangxi spertojn. Ekzemple por trovi la sxrauxbojn por adapti la eksteran aspekton en vere cxiu detalo al Esperanta publiko.
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2014-11-18 21:00
3 aŭ 4 homoj donas laboron nun - do eble nova versio venos. Sam, de WordPress, almenaŭ portempe, ne forviŝos https://eo.wordpress.org (li neniam _volis_). Vere, se pluraj personoj faros la tradukan laboron, tiu laboro ne estos tiel granda.
Stanislavo, ĉu vi estas http://esp-evoluo.info/ ?
Mi aldonis ĝin al la montrofenestro, kune kun http://renkontu.atspace.eu/eo/. Mi ŝatus montri pliajn. Ĉu sezonoj.ru?
Se iu ajn volas helpi, la nova teamo komencas uzi GlotPress: https://translate.wordpress.org/projects/wp/dev/eo/default Por orienti vin, mi enmetis glosaron tie. Kaj komencan stil-libreton ĉe https://eo.wordpress.org/files/2014/11/wordpress-stilo.pdf. La aliaj aldonos/modifos tion laŭ nova gusto.

p.s. Roland, vi jam rakontis mil fojojn pri tiu rifuzita aliro ĉe berlina retejo. Se tio estas la sola granda elrevigo de via vivo, ĝoju.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-11-19 17:20
Kara Cindy
Evidente por vi kaj 99,9 % de la Esperantistoj ne ests problemo, se aŭtokrata klubestro decidas rezigni pri la helpo de sperta kaj laborkapabla membro.

La "ĉefoj" forpelas volontulojn kaj poste miras, ke neniu pretas helpi.

Por mi la solvo estas, ke mi serĉas aliajn terenojn ol Esperanto, kie mia kunlaboro estas volonte akceptata kaj kie oni ne daŭre kuras kontraŭx gumaj muroj.
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2014-11-19 19:02
Pardonon, Roland. Mi ofte stultumas. Estas klare, ke vi estas intense serioza pri Esperanto. Tial, tiuj rifuzoj akcepti vian laboron lasas vundon; mi scias.
Sed prave, se neniu kunlaboro eblas en Esperantujo, aliaj valoraj terenoj ekzistas. Kunlaboremuloj ekzistas en tiuj terenoj. Ni ne ĉesu kontribui.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-11-19 18:33
Jes, Cindy, vi tute pravas, tio estas retejo de la fonduso Esperanto en Evoluo.
Johannes Mueller
Johannes Mueller diras:
2014-11-19 22:42
Mi tradukis la etoson "Twenty Twelve". Kaze ke iu interesiĝas, mi metas la dosierojn kun la tradukoj sur la servilon de la retejo:

http://kern.punkto.info/aliajxoj/eo.po
http://kern.punkto.info/aliajxoj/eo.mo

Mi bonvenigas komentojn :)
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2014-11-20 17:35
Tio estas la sama skeleto, kiel antaŭe. Kio pri avizoj pri kuketoj, kio pri ĉiuj mesaĝoj... Kio pri registriĝo de uzantoj...Kaj la novaj tradukantoj jam ŝajne malaperis.
 Nu, kio ajn! Multaj lingvaj teamoj tradukas, en aliajn lingvojn.
Johannes Mueller
Johannes Mueller diras:
2014-11-21 21:44
@Cindy: Neniam en ajna lingvo wordpress-retejo avizis min pri kuketoj. Kaj ĉu estas multaj blogoj, kiuj permesas liberan registriĝon de uzantoj?
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2014-11-22 15:08
blogo?! WordPress ĉesis esti nur bloga platformo antaŭ multaj jaroj. Ĝi estas la plej populara (uzita) enhav-mastruma sistemo en la mondo, uzita por ĉiaj retejoj: https://wordpress.org/showcase/
grandaj firmaoj, amaskomunikaj entreprenoj, artistoj, bonfaraj organizaĵoj, ktp.
Ĉu vi pikas intence, por instigi min aldoni pliajn informojn al tiu notico?
Ĉiaokaze, mi jam donis sufiĉan atenton al tiuj notico, peno altiri tradukantojn. Mi rekomendos fermon de eo.wordpress.org post monato aŭ du. La lasta versio estas tro malnova...eble mi iru nun forviŝi la pakaĵon.
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2014-12-17 22:01
Mi volas avizi, ke ĉefe Gunnar Fischer laboregis multe kaj finis la novan version de WordPress. Nuntempe, Esperanto estos elekto de nova instalo (verŝajne, SE vi agordis vian retumilon uzi Esperanton kiel ĉefan lingvon!).
En la tradukista kanalo, Gunnar ricevis la komenton, ke Esperanto kiel (denova) lingva pako estus "wicked cool".
(cetere, ili tre aplaŭdis la rapidegan tradukon)
En ĉiu fenestro de la administra panelo, vi ricevas esperantlingvan helpon prian, se vi alklakas la vorton Helpo. Mi montras al vi bildojn de mia hodiaŭa rigardo: http://http://cindymckee.com/helpo-en-etosoj.jpg kaj http://http://cindymckee.com/fasado.jpg
Por ĉiuj kiuj jam uzas WordPress, vi ricevos avizon post la apero de WordPressa versio 4.1 -- se Gunnar povas trovi testantojn. Hm, um, iu? Li povus eldoni ĝin morgaŭ se iuj rapide erarkontrolos.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-12-18 19:04
Viaj du indikitaj ligoj ne alireblas ...
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2014-12-18 21:06
Ho Jens, pardonon. Ili havas du 'http'. Forigu unu.
Esperantigita versio 4.1 estis eldonita hodiaŭ. La instalo estas tute aŭtomata. Se vi iros al https://wordpress.org/latest.tar.gz
https://wordpress.org/latest.zip por instali WordPress, vi rajtos elekti 'Esperanto' el listo de lingvoj. Se vi jam havas (terure malnovan) esperantigitan instalon, vi ricevos avizon ĝisdatigi.
Gunnar tradukis furioze hodiaŭ por prepari Akismet (kontraŭ-spaman) kaj aliajn akcesoraĵojn. Se ili ne venos kun via ĝisdatigo, vi ricevos avizon poste.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-12-19 14:32
La ekstra http: ne estas problemo. Sed ĉe via retejo oni ricevas nur la jenan mesaĝon:

Malpermesate! Nope!

Vi ne rajtas atingi /fasado.jpg You don't have clearance. :)
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2014-12-19 17:27
Plaĉas al mi, ke vi volas vidi la aspekton. Mi kreis afiŝon por vi kaj permesas registriĝon ĉe tiu retejo: http://cindymckee.com/testejo/

Cetere, respondu al iu, ke UEA nutras tiun ideon, ke ekzistas rondo de UEA-intelektuloj kiu pasie okupiĝas pri lingvistiko kaj ankaŭ pri savo de lingvoj, pri lingva justeco, k.s. Por ke oni ne racie konkludu (ekstrapole), ke UEAuloj havas intereson pri (re)vivigo de scienca rigoreco en lingvistiko, CED devus rezigni pri "Language Problems and Language Planning", "Informilo por Interlingvistoj" (?), pri konferencoj. La intervenoj ĉe UN devus ĉesi...
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2016-01-08 17:56
La plej nova versio de WordPress por memstaraj retejoj estis eldonita antaŭ 30 tagoj. Ekde tiam, personoj elŝutis la esperantlingvan pakaĵon por tiu versio 550 fojojn.
La plurlingviga kromprogramo qTranslate X nun estas plene tradukita:
https://eo.wordpress.org/plugins/qtranslate-x/
(memoru donaci al la programistoj)
Se vi volas prizorgi tiun esperantigon aŭ esperantigon de alia kromprogramo aŭ etoso, kontaktu min cindymckee@cindymckee.comcfmckee@gmail.com.
Bonvole plusendu tiun ĉi informon.