Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Chen Ji / PEA okazigis lekciojn pri Esperanto

PEA okazigis lekciojn pri Esperanto

de Chen Ji Laste modifita: 2010-03-15 07:07
La lekcio en la 6-a de marto estas nur enkonduko de la sistemaj lekcioj pri Esperanto de PEA. En la sekvantaj 3 monatoj ĝi donos al la publiko aliajn 7 lekciojn pri Esperanto.
PEA okazigis lekciojn pri Esperanto

PEA okazigis lekciojn pri Esperanto

En la 6-a de marto en Libro-vendejo de Haidian-distriko Pekina Esperanto-Asocio (PEA) okazigis lekcion, en kiu Hou Zhiping, eksdirektoro de El Popola Ĉinio, faris prelegon titolitan “Li Shijun (Laŭlum): genio de ĉina tradukista rondo”. Laŭlum estas fama esperantisto-tradukisto, membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA. Li esperantigis pli ol dek ĉinajn famajn verkojn, inkluzive de la klasikaj romanoj "Ĉe Akvorando", “Pilgrimo al la Okcidento”, “Romano pri la Tri Regnoj”, kaj per tio kontribuis al Esperanta kaj ĉina kulturoj. La lekcio en la 6-a de marto estas nur enkonduko de la sistemaj lekcioj pri Esperanto de PEA. En la sekvantaj 3 monatoj ĝi donos al la publiko aliajn 7 lekciojn pri Esperanto. En la lastaj jaroj PEA ĉiujare okazigis tiajn lekciojn kaj prelegojn por propagandi la lingvon en Pekino. (Chen Ji)