Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Zamenhof kaj la Esperanto-movado

Zamenhof kaj la Esperanto-movado

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-01-21 18:17
En la januara kajero de «La Ondo de Esperanto» aperis artikolo «Zamenhof kaj la movado» de la Ruslanda ĵurnalisto kaj histori-esploranto Aleksander Korĵenkov. Ĉi tiu artikolo komencas novan ciklon de la kleriga rubriko «Nia trezoro», en kiu en la 2015a jaro estos prezentataj dek gravaj gvidantojn de la Esperanto-movado ekde la pionira epoko ĝis nuntempo.
«Nia trezoro» celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon. En la 2008a jaro en «Nia trezoro» estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En la 2009a jaro, la jaro de la centjariĝo de «La Ondo de Esperanto», la rubriko prezentis la Esperantan gazetaron per artikoloj pri dek gravaj Esperanto-gazetoj. (Ĉi tiuj cikloj aperis ankaŭ libroforme.) En la 2010a jaro aperis artikolserio pri la plej gravaj romanoj originale verkitaj en Esperanto, kaj en 2011 en la fokuso estis Esperanto-eldonejoj. En 2012 «La Ondo de Esperanto» prezentis Esperanto-poetojn. Dum la jaroj 2013-2014a en «Nia Trezoro» aperis 20 artikoloj pri eminentuloj, kiuj diversmaniere helpis al progresigo de Esperanto.
Hodiaŭ, unu monaton post la dissendo de la januara «Ondo» la artikolo pri la movada rolo de Zamenhof iĝis legebla en la novaĵretejo «La Balta Ondo»:
http://sezonoj.ru/2015/01/zamenhof-2/
En la ĵus presita februara kajero de «La Ondo» estas publikigita artikolo pri Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto. Ĝi aperos en la novaĵretejo post tri-kvar semajnoj. Tamen nur triono da materialo de «La Ondo de Esperanto» aperas en la reto.
«La Ondo de Esperanto» estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la 2015a jaro. Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) de «La Ondo de Esperanto» kostas nur 15 eŭrojn:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm