Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / UK-101: Mondkongreso en malgranda urbo

UK-101: Mondkongreso en malgranda urbo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-08-12 12:56

Ampleksa artikolo de Jukka Pietiläinen “Mondkongreso en malgranda urbo” baldaŭ aperos en la postkongresa kajero de “La Ondo de Esperanto”. Sed ĉi tiun riĉe ilustritan artikolon pri la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro (Slovakio) oni jam povas legi en la novaĵretejo “La Balta Ondo”.
http://sezonoj.ru/2016/08/uk-6/

Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-08-13 11:31
Ni eks- s-ano svisa jam amare komentis la artikolon de Jukka - lau mia opinio li pravis
Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny diras:
2016-08-14 13:27
Malgranda urbo povas gastigi nur malgrandan kongreson.
Kiel multaj homoj mi ne komprenis la elekton de Nitra. Konata de malmultaj eksterlandanoj la nomo de tiu urbo ne havas iun tujan signifon. Se oni nepre volis kongresi en Slovakio, kial Nitra kaj ne Bratislava kies nomo kaj loko estas konata de ĉiuj ? UEA rebatis ke ĝi intencas oferti malmultekostan kongresokazon. Sed ĉu la argumento vere validas? La kotizoj ne estis aparte rabatitaj kaj la loĝeblecoj en Nitra vere limigitaj. Booking listigas nur 35 loĝofertojn kaj airbnb apenaŭ 15! Decaj loĝeblecoj je normalaj prezoj en Nitra forvendiĝis monatojn antaŭe. Kial do Nitra kaj ne alia urbo? Dum la somera paŭzo favorpreza loĝado estas havebla en preskaŭ kiu ajn urbo de Eŭropo pere de studentaj hejmoj.
Se oni komparas la Lillan sukceson kaj la Nitran malsukceson klaras ke denove UEA neglektis la evento-faktoron. La UK respondeculoj plu restas en la simbola dimensio kiu postulas ke oni partoprenu UK-on precipe ĉar oni fidas en la organizo kaj en ĝia misio. Sed la tempoj ŝanĝiĝis kaj la individuoj ne plu sekvas ŝafe la mondvidon de iu abstrakta organizaĵo. En Lillo la okazo de la 100-a UK, eta verda miraklo, allogis amase la kongresanojn. Sed en Nitra ĉu oni antaŭe anoncis iun specialan eventon ? Ĉu vojaĝante al Nitra oni travivos, spektos, partoprenos ion specialan? Ne! Kongresano estos simpla numero en la kongreslibro de la 101-a.
Laste al mi ŝajnas ke la politikan faktoron subtaksis la pseŭdo-neŭtrala UEA. La nuran eventon kiun propagandis la LKK en la antaŭkongresaj monatoj estis serio de ceremonioj kaj seminarioj subtenataj de la slovaka registaro. Ĉu ĉiuj vere forgesis la elparolojn kaj decidojn de la slovaka registaro rilate la krizon de rifuĝintoj? En la unuaj tri monatoj de 2016 nur 15 (dek kvin!) homoj azilpetis en Slovakio. De kie do venas la risko de invado pri kiu inkubsonĝas la slovaka registaro? En la sama periodo 500 homoj azilpetis en la eta Luksemburgo kaj en la najbara Hungario (pri kies registaro oni devus tamen longe komenti), 6830 homoj petis azilpeton. La plej granda parto de la rifuĝintoj nur transiras tiujn landojn kaj ne restas. Tamen UEA postulas de la esperantistoj ke ili paradu surstrate en Nitra brako ĉe brako kun la slovakaj oficialuloj por festi la interpopolan amikecon? Robert Fico deklaris : «multkultureco en Eŭropo fiaskis kaj maleblas integriĝo de homoj kies vivmaniero, penso, kultura deveno kaj religio malsimilas». Ĉu tio vere kongruas kun la esperanta etiko? Multaj bedaŭrinde rezignis al UK partopreno pro tiu fakto.
Marteno
Marteno diras:
2016-08-18 09:09
Ŝajnas al mi, ke vi dekomence ne ŝatis, kaj poste vi venis por konfirmi vian impreson ke vi ne ŝatas, kaj vi sukcesis.

Tamen mi scias kiel fakton, ke la studenthejmoj estis 1. tre proksime al la kongresejo, 2. sufiĉe favorprezaj, 3. havis sufiĉan lokon por tiu ĉi, kaj havus eĉ por pli granda kongreso (do tute ne estis elvenditaj). Pri hoteloj mi ne tiel bone scias (ĉar mi ja loĝis en studenthejmo), sed ekzemple mia amiko provis mendi hotelon memstare (maltra UEA, ĉar la limdato de UEA jam pasis), kaj evidente li havis neniun problemon. Tio ke viaj favorataj retpaĝaroj ne estas tiom popularaj ĉe Nitraj hotelistoj ne signifas nehaveblecon, oni simple devas pli bone serĉi.

Pri politiko: UEA ne estas "kvazaŭ-neŭtrala", sed vere neŭtrala, kaj ĝuste tial UK-oj okazadas, kaj devas okazadi, ankaŭ en landoj kies reĝimoj estas konsiderataj nedemokratiaj.

Bedaŭrinde, la kritiko pri la partio "SMER - Sociala Demokratio", kaj pli specife pri la ĉefministro Fico, estas prava. Inciti etnan kaj religian malamon estas tre danĝera ludo, kiun Robert Fico entreprenas por havigi al si kaj al sia partio ĉipajn politikan gajnon kaj popularecon (parlamentaj balotoj okazis marte 2016, kaj ni scias ke antaŭ balotoj politikistoj estadas eĉ pli stultaj ol kutime).

Tamen estas maljuste, kaj tute malĝuste, pro eldiroj de unu slovakia politikisto, la ĉefministro Fico, kulpigi *ĉiujn* slovakiajn politikistojn kaj eĉ ĉiujn civitanojn, inkluzive de esperantistoj :-O

Ĝuste la politikistoj konektitaj kun la UK, ekzemple Ján Figeľ, kiu parolis dum la solena malfermo, aŭ la prezidento Andrej Kiska, la Alta Protektanto, estis inter tiuj kiuj *NE* rajdis sur tiu ksenofobia ondo, fakte eĉ kontraŭstaris ĝin.

Iom interesa estas la turno de Ján Figeľ: dum li estis EU-Komisionano, la ĉefa respondeculo en EU pri multlingvismo, li havis plurajn eldirojn kontraŭ Esperanto. Ĉi-jare li alparolis la Universalan Kongreson en Esperanto.

Verŝajne li ekkomprenis, ke ni, esperantistoj, estas aliancanoj en la lukto kontraŭ ksenofobio, ŝovinismo kaj religia malamo.

Kaj ŝajne ankaŭ ni, esperantistoj, devus ekkompreni, ke tiu ĉi ondo de ŝovinismo, ksenofobio, religia malamo kaj eĉ faŝismo estas reala danĝero, kiu ne estas limigita al unu lando, sed okazas en ĉiuj landoj (kaj Briteliro estas nur unu simptomo de tio), kaj ni devas tre bone pensi, kiel uzi tion, kion ni havas -- internacian lingvon, internaciisman spiriton, la Internan Ideon, homaranismon -- por kontraŭstari tiun ĉi ondon.