Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Tito kaj Esperanto

Tito kaj Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-08-31 16:53

En la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto estas publikigita artikolo de Zlatko Tišljar pri Josip Broz Tito kaj ties rilato al Esperanto. Ĉi tiu artikolo aperis en la kleriga rubriko “Nia trezoro”, ĉi-jare dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. Pli frue en ĉi tiu rubriko aperis artikoloj pri Lev Tolstoj, Jules Verne, Baudouin de Courtenay, Alfred Fried, Frigyes Karinthy kaj Bakin. La artikolo pri Tito estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/08/tito/