Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Tajpi en Esperanto

Tajpi en Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-03-12 10:13

En la marta kajero de La Ondo de Esperanto aperis artikolo “Ĝuste tajpi en Esperanto” de Matthieu Desplantes, volontulo de la grupo Edukado@Interreto (E@I). Ĉi tiu superrigardo de la ekzistantaj manieroj tajpi la Esperantajn literojn en diversaj komputilaj operaciumoj estas utila ne nur por komencantaj, sed ankaŭ por spertaj esperantistoj. Neabonantoj de La Ondo de Esperanto povas legi ĉi tiun artikolon en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/03/233tajpi/