Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Senpage elŝuteblaj jarkolektoj de La Ondo

Senpage elŝuteblaj jarkolektoj de La Ondo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-02-26 16:54

Ekde 2007 oni povas aboni la sendependan internacian gazeton La Ondo de Esperanto (Kaliningrado, Ruslando) ne nur papere, sed ankaŭ elektronike (pdf). Jam pli ol kvarono da abonantoj elektas la elektronikan abonon.

Hodiaŭ la redakcio de La Ondo de Esperanto enretigis la pdf-versiojn de ĉiuj numeroj por la jaroj 2009 kaj 2010. Nun ili (kaj la pli frue enretigitaj jarkolektoj 2007 kaj 2008) estas senpage elŝuteblaj. Legu pli en la retejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/02/ondo-3/

La Ondo de Esperanto estas abonebla en la tradicia (papera) formo kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro kaj kontraŭ 21 eŭroj por jarduono. La elektronika (pdf) jarabono por la tuta jaro kostas nur 15 eŭrojn.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm