Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Esperanto en la Pollanda Parlamento

Esperanto en la Pollanda Parlamento

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2012-10-21 09:24
La 125-jariĝo de Esperanto estis solenita la 17an de oktobro en la Senato de Pollando (la supera parlamenta ĉambro) per tri sinsekvaj eventoj: fonda kunveno de la Parlamenta grupo por subteno de Esperanto, ekspozicio pri la Internacia Lingvo, kaj konferenco “125 jaroj de Esperanto”. Legu pli detale en la baldaŭ aperonta novembra kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/10/217senato/
Eduardo
Eduardo diras:
2012-10-23 08:26
Bonvolu eniri la ttt-ejon: http://sezonoj.ru/2012/10/217senato/ tie vi trovos seriozan, objektivan artikolon pri tri E-eventoj kiuj okazis la 17an de oktobro 2012 en Pola Senato kaj komparu tion kun ege tendenca fiartikolaĉo en Libera Folio kiu dissemas malesperon inter esperantistoj. Vi mem respondu kial tiu fi-informantino de LF loghanta en Varsovio TION FARAS Mi aldonu, ke shi ne estis invitita partopreni tiun eventon por malebligi al shi misinformi pri ghi - TAMEN ANONIME SHI TION FARAS !
Eduardo Kozyra, kunorganizanto de la tri eventoj en Senato (Vicprezidanto de Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto)
Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2012-10-23 08:55
Atente leginte la du artikolojn, mi opinias min pli bone informita de fiartikolaĉo ol de sengusta asepsa artikolo.
redakcio
redakcio diras:
2012-10-24 10:18
Mi iom scivolas, pri kiu fi-informantino la estimata sinjoro parolas. Libera Folio ricevis neniajn informojn pri la koncerna kunveno de ajna virino, ĉu en Varsovio ĉu aliloke.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Eduardo
Eduardo diras:
2012-10-26 10:29
Do, ĉu mi komprenu ke vi ricevis la informojn de iu viro?
Eduardo Kozyra, la kunorganizanto de la E-eventoj
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-10-23 11:17
Jen estas plej bona ekzemplo, de esperantista agado kaj kontrauagado.
Estas denove ekzemplo, ke por sukcesigi Esperanton, oni unue devus vorigi "esperantistojn" - ili estas lau onidiro plej grandaj malamikoj de Esperanto. Interese, ke inter tiuj personoj trovighas personoj, kiuj ghuste devus reklami Esperanton.
Estas tempo por forigi tiujn pseudoesperantistojn, kiuj nur uzas Esperanton por siaj privataj celoj.
Kirilo
Kirilo diras:
2012-10-24 09:56
"sukcesigi Esperanton"

Jes, ni ĉiuj povas certi, ke prezento de E-o en la Senato kaj kelkaj afablaj vortoj de politikistoj sekvigas la Finan Venkon ene de du, maks. tri monatoj.

"kiuj ghuste devus reklami Esperanton"

Aha, kiel oni "ĝuste" reklamu E-on, difinas la desupristoj. Jen la radiko de la konflikto ene de la pola Eo-movado.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-10-25 23:40
Jen la filmo de Malborka Televido pri la E-Konferenco kaj ekspozicio: “125-jaroj de Esperanto” kiu estas en Pola Senato jam de la 17a de oktobro 2012, krome aperas en la filmo la informo pri la fondo de la Parlamenta Grupo por Apogi Esperanton en Pola Parlamento. Vi vidos en ĝi ankaŭ intervjuon kun esperantista mecenato kaj filantropo Etsuo Miyoshi, la inaŭguron de la ekspozicio kun partopreno de tri vicprezidantoj de la Polaj Sejmo kaj Senato, krome ĉeestis dekkelkaj parlamentanoj, estis ankaŭ kultura ataŝeo de la Japana Ambasado en Varsovio, kelkaj mediatoj kaj pluraj esperantistoj el 4 landoj – sube estas ligilo al la filmo pri tiu grava E-evento – sume estis pli ol 70 ĉeestantoj.

Ligilo:

http://www.youtube.com/watch?v=tVeC-pFDrbQ