Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj

Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-10-10 13:20

Hodiaŭ, la 10an de oktobro 2013, la Akademio de Esperanto diskonigis sian Oficialan Informon №22, kiu havas la titolon “Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj”. En ĝi la Akademio de Esperanto rekomendas, interalie, “plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn” kaj nuligas unu el siaj pli fruaj interpretoj el la “Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro”.

La nova Akademia rekomendo estas legebla en la retejo La Balta Ondo, kie oni povas ankaŭ komenti ĝin.
http://sezonoj.ru/2013/10/akademio-2/