Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Osmo Buller venos al BET-52

Osmo Buller venos al BET-52

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-10-22 14:15

Jam 96 personoj aliĝis al la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas. Inter la aliĝintoj estas pluraj bone konataj esperantistoj, kiuj kontribuos al la instrua, kleriga kaj kultura programoj de BET-52. Ili estos iom post iom prezentataj en la novaĵretejo La Balta Ondo. Hodiaŭ Povilas Jegorovas prezentas la Ĝeneralan Direktoron de UEA Osmo Buller, por kiu BET-52 estos la unua internacia esperantista aranĝo, kiun li partoprenos post la fino de sia kariero en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo.
Pli detale:
http://sezonoj.ru/2015/10/bet-14/

Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-10-24 09:39
nek gheneralo- nek generalo