Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Osmo Buller pri la “Krimea problemo”

Osmo Buller pri la “Krimea problemo”

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-08-05 13:16

En la polemiko pri la “Krimea problemo” partoprenis ankaŭ Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA. Hodiaŭ li klarigis la stiacuon en la Diskutlisto de la Komitato de UEA. Laŭ Buller, ĉiu Landa Asocio (LA) de UEA rajtas havi membrojn kie ajn, sed disvolvi konstantan organizitan aktivadon en teritorio de alia LA ne eblas.

Legu la plenan tekston en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/08/krimeo-5/

Gecxjo Basov
Gecxjo Basov diras:
2015-08-08 20:18
"konstantan organizitan aktivadon en teritorio de alia LA ne eblas" -- jes, certe! Cxar plej parto de krimeanoj vocxdonis por aligxi al Rusio, do neniu baro por tio.
Alia afero - cxu trovigxos TIOM da espoj por eki tie vere amasan agadon? En mem Rusio espa agado po iomete sxrumpas kaj daure malfortigxas. Jen, burokrata juko en Kazan' facile realigxis, kion povas kontrau organizi espoj?
Lau mi, eble ne necesas laute kikeriki sur malfirma grundo de GRANDA politiko, simple disvastigi Esperanton, krei E-etoson, pli da E-arangxoj... Post iom da tempo cxio normaligxos. Jen, pri Kosovo oni preskau forgesis.
Grigorij Arosev
Grigorij Arosev diras:
2015-08-09 05:34
Gennadio, pri Kosovo oni ne forgesis en Serbio kaj neniam forgesos. Same kiel Azerbajĝano neniam forgesos Karabaĥon.
Gecxjo Basov
Gecxjo Basov diras:
2015-08-11 22:44
certe, kiam jukas politikumi!
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-08-13 07:19
TIE ĈI, JES ; ALILOKE, TUTE NE ! !
 Kiam Osmo BULLER deklaris :" ĉiu Landa Asocio (LA) de UEA rajtas havi membrojn kie ajn, sed disvolvi konstantan organizitan aktivadon en teritorio de alia LA ne eblas", li tute pravas, sed aliloke, kiam pri Afriko li unue deklaris ke Afrikanoj ne estas rendimentaj kaj, poste, pro tio insiste rabas Afrikan Kongreson de Afrikaj esperantistoj, li iras alian vojon, kiun li mem nomu.
Tutcerte la prauloj de Afriko tute ne toleros tion kaj tial ege subtenas la afrikajn esperantistojn, kiuj arde laboras por la liberigo de Afriko. Tiuj afrikaj esperantistoj tute ne forgesas la afrikitudon.
Antauen Afriko ĝis almenau la nivelo de la aliaj kontinentoj, almenau en Esperantujo.
Sukceson al ĉiuj !
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-08-14 22:32
Mi certe ŝatus viziti UK en Afriko. Sed Afriko havas ĉ. 55 diversajn landojn kaj ĉiu estas aparta lando kun siaj tradicioj, leĝoj, lingvoj, kulturoj, ktp. Tial mi demandis en alia forumo ĉu LSG [Ligo de Sameseksemaj Geesperantistoj], kiu ĉiujare havas sian ĉefkunvenon dum la UK ie en la kongresejo, rajtus kunveni tie. Mi estas la novelektita redaktoro de Forumo, la bulteno de LSG, do mi metis tiun demandon en afrikan diskutejon kaj ricevis tiun respondon (pri kio mi raportos en nia bulteno): "La demando de d-ro Kvasnak estas nek respondebla nek respondenda, char ghis nun neniu invitis UKon al Afriko.

Eventuale, lia demando estus respondebla kaj respondenda nur de la landa sekcio de TEJO en Burundio, se ghi estus tiel formulita: Chu vi, Jeremie Sabiyumva, kiu invitis IJKon al Afriko, kaj prezidus LKKon kaze de akcepto de via invito, rajtigus nian Ligon kunveni au debati pri la temaro al ni interesa, dum IJK 2017?"
Nia organizaĵo, LSG, ege interesas pri la progreso de la socioj afrikaj kaj ni volonte elstreĉas niajn manojn por helpi. Tamen, estas temo pri kio la afrikanoj devos diskuti unue.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-08-15 15:11
D-ro Kvasnak skribis: "Nia organizaĵo, LSG, ege interesas pri la progreso de la socioj afrikaj"

Nu, kompreneble, tio estas diplomatia vortumo. Envere vi celas diri: "Nia organizaĵo, LSG, ege interesas pri la transformacio de la socioj afrikaj laŭ nia (blankula, uson-eŭropa) ideologio". :)
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-08-16 23:00
Amuze, mi ĵus trovis artikoleton, kiu ilustras precize tion. Jen mia tradukprovo: http://www.liberafolio.org/[…]isma-kaj-abortigisma-agendo
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-08-17 06:55
Mi rifuzas diskuti kun frenezuloj kiuj konscie miskomprenas ĉion kaj kiuj nomas homojn kiuj rifuĝas de vivminacaj situacioj kiel "krimulojn" - eble Sebastiano nur volas troli sed estas trolemo kontraŭhomara
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-08-17 22:56
D-ro Kvasnak, mi komprenas kaj akceptas vian sintenon. Estas ja ĉiam pli facile, deklari aliopiniantojn frenezuloj ol provi kompreni la alian opinion. Tiu agmaniero, eĉ se ne tute honesta, ŝparas multe da peno.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-08-18 00:12
Iu kiu ion ajn scias pri Usono, scias ke ĝi ne estas "blankula" lando (kio estas "blankula lando"?) Usono disiĝis antaŭ pli ol 200 jaroj de Anglio kaj evoluigis alian kulturon - jes kun multaj eŭropaj ideoj sed ankaŭ kun ne-eŭropaj ideoj. Nia prezidento ne estas blankulo nek la reprezentanto kongresa de mia distrikto. Miaj amikoj ĝenerale parolas la hispanan kun mi, ne la uson-anglan - sed ne la hispana de Eŭropo. Inter miaj amikoj estas baratano, ŝrilankano, ĉinino, kelkaj japanoj, ktp.... Arogi al si koni landon pere de stereotipoj nudigas primitivan pensmanieron de la skribinto. Krom tio, homo kiu nomas rifuĝintojn "krimulojn" ne nur havas alian opinion - li praktikas ion kio estas kontraŭ la leĝo en Germanio: instigo al defamo de etno (Volksverhetzung). Finfine se oni volas havi normalan diskuton, oni devas konscii pri la fakto ke ni ne vivas en sinkrona tempo sed en diakrona temo. La hodiaŭaj statoj devenas el io; ili ne ekzistas nur nuntempe evoluiĝuntaj el nenio. Kompreni la situacion de rifuĝinto enkadriĝas en la kialo de la rifuĝo.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-08-18 13:15
D-ro Kvasnak, eble vi volas repripensi, kion mi vere skribis.

Vi akuzas min rilate al Usono pri "arogi al si koni landon pere de stereotipoj". Sed mi nenie diris ion enhavan aŭ juĝan pri Usono. Mi diris fakte la kontraŭon de tio, kion vi imputas al mi. En la diskuto, al kiu vi daŭre aludas, mi skribis, ke, se laŭ via rezonado Usono "DEVAS akcepti la enmigrintojn", tio estas usonsa afero kaj ne rilatas al mi. Mi faris la kontraŭn de tio, pri kio vi akuzas min.

Vi, plie, akuzas min nomi rifuĝintojn krimuloj kaj eĉ ne hezitas ligi tion al "defamo de etno" kaj nomi min krimulo. Ankaŭ en tiu ĉi okazo vi evidente ne legis, kion mi vere skribis. En la diskuto, al kiu vi aludas, temas pri certaj homoj. Tiuj homoj faris krimon. Tiujn homojn, krimfarintojn, mi nomis "krimuloj". Mi opinias, ke tio estas tute normala lingvouzo. Mi neniel nomis "rifuĝintojn" krimuloj, sed certajn personojn, kiuj plenumis krimon.

D-ro Kvasnak, vi antaŭe akuzis min, ke mi "konscie miskomprenas ĉion". Mi havas la impreson, ke tiu "konscia miskomprenado" koncernas almenaŭ ne nur unu el ni ambaŭ.
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2015-08-19 15:57
La UEA-asocio LSG (Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj)lau sia statuto (1979) NE intencas transformi iajn sociojn lau ia ideologio. La asocio bazas sian agadon sur la "Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj", emfazante, ke ankau samseksemo estas inkluzivata en la artikolo 1-a kaj 2-a:
Artikolo 1: Chiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj lau digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devas konduti unu al la alia en spirito de frateco.
Artikolo 2: Chiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu chi Deklaracio validas same por chiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, chu lau raso, hautkoloro, sekso, lingvo, religio, politika au alia opinio, nacia au socia deveno, posedajho, naskigho au alia stato.

Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-08-19 23:57
Jes, ankaŭ mi legis la statuton de LSG. Ni ne devas diskuti pri tio, ke la tiel nomataj "homaj rajtoj" estas inventaĵo en la okcidentaj socioj (kion mi supre nomis blankula, uson-eŭropa) dum certa historia situacio. Pli interese, tamen, estas, ke interesitaj cirkloj daŭre aldonas pliajn tiel nomitajn "homajn rajtojn" por envere nur implementi la propran agendon.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2015-08-20 11:17
La plimultighon de homaj rajtoj oni nomas progreso.
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2015-08-20 14:37
Mi ege ghojus ekscii kiajn aliajn homajn rajtojn Sebastiano shatus inventi. Atendante informon pri ili, mi tamen bone konscias ke tiaj estos seninflua inventajho de Sebastiano en lia aparta socio dum certa historia situacio - kio ja ne senvalorigas ilin. La valoro de inventajho ja ne dependas de geografiaj kaj historiaj cirkonstancoj... Chu ne?
Ankau Esperanto estas inventajho en la okcidentaj socioj dum certa historia situacio.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-08-21 01:00
Benoît, mi ne estas en la pozicio, inventi t. n. "homajn rajtojn". Sukceses promovii siajn inventojn povas nur tiuj, kiuj sekvas la regantan ideologion. Tiu ideologio kompreneble "progresas" dum la tempo, tiel ke hodiaŭ iuj personoj serioze povas advokati t. n. "homan rajton" rilate al la subteno de LGBTI aŭ de mortigo de nenaskitoj. Tio ja evidente estas progreso rilate al la situacio antaŭ ekz-e 50 jaroj.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-08-21 02:09
Jen rapida traduko de artikoleto, kiu aperis antaŭ semajno pri tiu ĉi temo:

http://www.liberafolio.org/[…]-abortigo-malfermo-de-limoj
Redakcio
Redakcio diras:
2015-08-21 08:58
Bonvolu ne republikigi ĉi tie artikolojn sen permeso de la aŭtoro.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-08-21 11:07
Bone. Vi pravas.
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2015-08-21 13:33
Sebastiano, mi petas vin ke vi atentu ne plu meti en unu poton AMON kaj MORTIGON. Se tiu strangajho estas parto de via ideologio, mi bedaurinde ne plu vidos sencon diskuti kun vi kaj devos adiaui vin kiel eble plej rapide. Lau mi, ne eblas kompari la fakton ke ekzemple via filo kaj mia filo amas unu la alian kun la fakto ke ekzemple via filo mortigas nenaskiton.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-08-21 23:59
Benoît, ni supozeble ne atingos unuanimecon. Vi parolis pri strangaĵoj. Ankaŭ viaj ideologieroj impresas al mi strangaj. Ne havas multan sencon reciproke fari tiajn akuzojn. Rimarku, ke mi, cetere, ne parolas pri amo. Ĉar ne temas pri amo. Rigardu ekz-e sukcesajn interretajn portalojn kiel GR. Ne provu konvinki min, ke temas pri amo. Sed alteme: Ambaŭ fenomenoj estas parto de la sama agendo kaj unu ne aperas sen la alia. Ambaŭ estas partoj de la ideologio de t. n. "seksa liberigo" kaj ambaŭ same kontraŭas la homan dignon.
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2015-08-22 11:15
Sebastiano, por prudente konvinki min, ke ambauseksa (gea) amoro povas fonti ankau el amo kaj ne nepre kontrauas la homan dignon, vi espereble ne rekomendos al mi observi, esplori kaj analizi tion, kio povas okazi en bordeloj en lando, kie via ideologio regas.
Supozeble jam ne plu estas sekreto por vi, ke homoj povas amori sen amo kaj ami sen amoro. Povas esti ke la plej multaj homoj (sendepende de sia seksprefero) plene kontentighas per tio. Tio ne lasas sin shanghi. Tamen mi emas subteni homojn, kiuj emas kunigi amon kaj amoron (sendepende de seksprefero).
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-08-22 13:18
Kara Benoît, vi pravas, ke analizado de bordelaj aktivaĵoj ne vere gvidas al konvinkiĝo pri homa digno.

Vi ankaŭ pravas en tio, ke mi sekvas certan -- nu, vi nomis ĝin "ideologio". Mi uzus alian nomon, sed pri tio mi ne volas kvereli nun.

Vi plie pravas, ke ne estas sekreto por mi, ke homoj povas amori sen amo. Interesa estas via konstato, ke homoj povas ami sen amoro, ĉar mi konas diversajn homojn, kiuj neas tion.

Vi skribis, ke vi preferas subteni homojn, kiuj emas kunigi amon kaj amoron. Mi dubas, ĉu vi vere estas serioza pri tio. La diskuto tre similas al tiu por la akcepto de abortigo: Oni parolas pri kelkaj ekstremaj kazoj kaj apelacias al kompato kaj simpatio kun la ekz-e perfortita virino aŭ kun la mortminacata estonta patrino. Per tio oni atingis ŝanĝon de la socia opinio kaj sekve de la leĝaro. La konsekvenco de tiu ĉi tamen estas, ke medicine necesasj (por la patrino) abortigoj estas nur oneto (proks. 5 %) de la efektive kompletigitaj en Germanujo abortigoj. Pli ol 90 % estas medicine nenecesaj mortigoj de nenaskitoj. Simile oni argumentas por la akcepto de samseksumaj agoj: Per kelkaj ekstremaj kazoj oni apelacias al la kompato kaj simpatio. Sed reale oni atingis per tio tute novan lavangon da malbono.

Mi, cetere, ne kredas, ke vi "emas subteni homojn, kiuj emas kunigi amon kaj amoron (sendepende de seksprefero)." -- Kio ekz-e pri pedofiloj, pri bestoamantoj ktp.? Kompreneble ankaŭ vi diskriminacias. Sed vi preferas diskriminacii aliajn grupojn ol vi mem.
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2015-08-22 15:15
"per kelkaj ekstremaj kazoj" vi diras: Sur kiaj statistikoj vi bazas vian aserton? Mi havas la fortan impreson ke vi bazas ghin nure sur via individua imagkapablo. Krome la nombro neniom gravas koncerne nian demandon. Ankau komponistoj au esperantistoj estas ekstremaj kazoj.
Mi ankau miregas ke vi imagas ke oni ie iam apelacias al kompato kaj simpatio al samseksemuloj. Chu vi aludas al nuntempa Vatikano? Tion fari oni ne bezonas same kiel oni ne bezonas kompati au simpatii al ekzemple komponistoj au esperantistoj (kvankam mi konas homojn kiuj tion faras). Saghuloj ne kompatu al la diverseco de la mondo, ech se ghi tro postulas de ilia mizera homa imagkapablo.
Al kio vi aludas dirante "lavangon da malbono". Kio povus esti malbona kiam du homoj reciproke kontentigas siajn korpon kaj animon, kiam du homoj reciproke sin lavas, brosas, kombas, karesas, masaghas, se du homoj reciproke kondukas sin al orgasmo?
Bonvolu helpi al mi pli bone kompreni vian ghu-rifuzemon.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-08-24 12:44
Kara Benoît,

ĉu vi parolas pri la statistikoj rilate al abortigo? Mi iam okupiĝis pri tio kaj legis kelkajn. Sed mi devus nun serĉi por retrovi la detalajn fontindikojn.

Mi ne komprenas vian frazon: "ke oni ie iam apelacias al kompato kaj simpatio al samseksemuloj". Mi ankaŭ ne komprenas la ligon al "nuntempa Vatikano". Mi parolis pri io alia: La socia sinteno rilate al samseksemado kaj similaj fenomenoj tre ŝanĝiĝis dum la pasintaj kelkaj jardekoj. Tion oni atingis per grandskalaj publika laboro, kiu prezentis al la ĝenerala socio nur elektitan bildon.

"Kio povus esti malbona ... se du homoj reciproke kondukas sin al orgasmo?" - Interese, ke vi evitas trakti la hodiaŭ tiklan temon pedofilio, pri kiu mi demandis en la antaŭa komento. Se mi sekvas vian rezonadon, ĉu mi konkludu, ke vi ne trovas ion malbonon en tio, se reciproka orgasmigo okazas inter plenkreskuloj kaj infano? Se mi miskonkludis, kial?
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2015-08-24 13:56
Nia komuna temo estis ghis nun kaj plu estas nek abortigo nek pedofilio nel io alia. Ni restu che nia temo: seksumo inter homoj, kiuj deziras kune seksumi! Memkompreneble mi parolas nur pri interkonsentita amo kaj amoro. Chu vi vidas ian malbonon, se du homoj volas kune atingi orgasmon? Jes au ne? Se vi vidas ian malbonon en tio, kian???
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2015-08-24 18:37
Mi kredis, ke la temo estas "Osmo Buller pri la “Krimea problemo”".
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-08-25 15:34
Estas bedaŭrinde, ke vi ne pretas diskuti la konsekvencojn de via ĉi tie prezentita ideologio, sed estas same mensblokita kiel multaj el viaj samideanoj. El tiu diskuto do mi ne povos ricevi novajn ekkonojn. Ĝis.
Benoît Philippe
Benoît Philippe diras:
2015-08-25 18:30
Sebastiano: Mi bedauras, ke vi absolute rifuzas doni klarajn respondojn al klaraj demandoj kaj chiam denove provas nebule kaj obskure devii por paroli pri aliaj temoj, kiuj videble obsedas vin, kiel ekzemple plej laste pri abortigo (kiu koncernas nur geajn parojn) kaj pri pedofilio (kiu plej ofte koncernas plenkreskajn virojn kaj junajn knabinojn). Lau mi, bedaurinda ekzisto de abortigo kaj de pedofilio ne donas rajton kondamni interkonsentitan seksumon inter plenkreskaj viro kaj virino kaj ankorau malpli interkonsentitan seksumon inter plenkreskaj samseksuloj.
Edmund: Ies konstanta pritema deviemado klarigas, kial ni komencis paroli pri la piratita insulo kaj finas hodiau nian diskuton parolante pri pedofilio. Mi pardonpetas.