Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Nova Estraro de UEA

Nova Estraro de UEA

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-07-23 21:26

Hodiaŭ, la 23-an de julio 2016, la Komitato de UEA, kunveninta en Nitro (Slovakio) kie komenciĝas la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, elektis novan Estraron de UEA por la periodo 2016‒2019. La nova Estraro konsistas el ses personoj.

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2016/07/gk-59/

Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-07-24 03:06
Laŭ mia sperto, observante la Asocion UEA dum nun pli ol 30 jarojn, kaj participante kiel B-Komitatano dum la lastaj tri jaroj, ŝajnas al mi, ke en la Estraro de UEA, preskaŭ ĉiam estas tre bonaj kaj spertaj Esperantistoj. Sed laŭ mia sperto ekster Esperantujo, mi kredas, ke la organizoj kiuj plej efikas kaj plej sukcesas estas tiuj en kiuj la bonaj estraranoj limigas sin al la planado kaj decidado pri la strategiaj, budĝetaj kaj enkadrigaj temoj dum la “centra oficejo” plenumas la planojn celstrebe kaj kreive. Unuvorte: estraro kadrigas la ĝeneralan laboron, kaj oficejo aŭ fabriko faras la detalojn de la plejparto de la laboro.

Mi pensas, ke la estraranoj kiujn mi konas en Esperantujo ofte laboras tro. Tamen, la laboro en ĉiaj organizoj kutime okazas per la helpo de plentempaj laboristoj kiuj disponas ĉiutage, de la frua mateno ĝis la vespero, de oficejo, de komuniko-sistemoj, de iloj por kreskigi kunrilatojn kun la amaskomunikiloj, ktp. Kial en la mondo de UEA okazas iom inverse? Estus bone se UEA metos sin en kontakto kun konsilistoj kiuj fakas pri la organizado kaj la strukturado de neproficelaj asocioj. Ekstera vidpunkto eble bezonatas.

Estas tre malfacile prijuĝi nian ĉefan esperantan asocion, ĉar la Strategia Laborplano estas ne nur ege kompleksa, kaj malfacile memorebla, sed ankaŭ mankas en tiu plano kunligo de taskoj kaj responceculoj, kune kun specifiaj budĝetoj. Ĝuste KIU en la Centra Oficejo respondecas pri kiu parto de la Strategia Laborplano? En la scienco kaj arto de estrado, diri ĉiu egalas pli malpli diri neniu.

Antaŭ ol ekkoni UEA-n, mi neniam imagis, ke eblus regi asocion de lundo ĝis vendredo, de januaro ĝis decembro per longdistanca mikro-organizado. En organizo, en firmao, en fabriko, la laboro devas okazi ĉiutage per kunlaborado de homoj speciale dungitaj por fari tiun laboron. Kaj tiuj homoj daŭre interparolas, interkonsilas, interkomunikas, interhelpas. La taskosolvo interhome, realtempe disvolviĝas ofte laŭ zigzaga vojo. Ege malfacile, speciale nuntempe, por individuo laborante for de ĉiuj aliaj starigi bone funkciantan sistemon.

Estas nur mia privata vidpunkto, kaj eble mi plejparte eraras. Kion vi pensas pri tio?
Fabrício Valle
Fabrício Valle diras:
2016-07-25 23:45
Pri unu afero mi tute konsentas: fakte, estas necese en la CO pli da direktoroj. En la unua fazo de mia laboro kiel redaktoro de la revuo Esperanto, kiam la unuan fojon oni komentis, ke Osmo Buller planas iĝi emerito en aprilo 2016, mi opiniis, ke UEA bezonas minimume tri direktorojn: la unuan por nur mastrumi la burokratian laboron en la CO kaj la rilatojn kun la membraro (direktoro de la CO), la duan por prizorgi la komercajn aspektojn kaj la internan politikon de UEA (gvidi la libroservon, elpensi abonkampanjon, kunlabori por la evoluigo de la landaj socioj, kunorganizi la AMO-seminariojn) kaj la trian por nur mastrumado de la eksteraj rilatoj (UN, Unesko, NROj ktp) kaj de la socia komunikado (gazetara servo, merkatumado por Esperanto...).
Nur unu ĝenerala direktoro por gvidi ĉion ne sufiĉas. Veronika Poór estas juna homo, kompetenta oficistino kaj certe laboras entuziasme, sed ŝi sola ne kapablos fari ĉion. Krome, se konsideri nur unu ĝeneralan direktoron, tiu povas fariĝi tro forta kolumno de UEA... kaj tre malfacile maldungebla. Se temas pri tri direktoroj kaj unu ne bone laboras kaj ne atingas la celojn, estas pli facile maldungi tiun kaj trovi alian Cetere, se estas nur unu direktoro, nur geniulo kaj heroo kiel Heraklo estos tre bona en ĉiuj laborkampoj de UEA.
Bedaŭrinde, mi aŭskultas nenion pri pli granda investado en la homaj rimedoj. Jes ja, oni parolas pri domo de volontuloj ktp sed volontuloj estas nur helpantoj. Kun tri direktoroj kaj pli da oficistoj kaj volontuloj, la estraro kapablos elpensi pli zorge kaj bone la strategion dum la CO pli efike zorgos pri la detaloj kaj konkretigo de la direktivoj de la estraro ktp. Se la estranoj mem devas samtempe elspensi ĉion kaj konkretigi grandan parton de la planoj, UEA ĉiam havos diverspecajn problemojn. Ni ne forgesu, ke la estraranoj estas volontulaj laborantoj kaj multaj havas streĉan profesian vivon eskter Esperantujo.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-07-26 20:38
LA ENERGIO ALILOKEN
Nun mi multon komprenas ene de UEA. La komitato estas pasiva. Estraranoj marghenigas aliajn. Givdantoj de UEA dividas la membraron por regi. Administrantoj de retlistoj aga arbitre kaj partiece. Chio estas klara, ke al afero de UEA oni ne dedichu sian seriozan energion, char chion ajn bonan oni entrepenos por UEA, la unuaj decidantoj ne aprobos, se la aferoj ne plachas al ili. Tial necesas uzi sian energion por io ne hobia kiel Esperanto ene de UEA.
Eble aliloke aferoj estas multe pli malhobiaj, kaj al tio oni dedichu sian energion, jes ankau al Esperanto tie kie ghin oni konsideras ne hobia.