Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Nia trezoro: generalo Sebert

Nia trezoro: generalo Sebert

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-05-26 10:09

Ĉi-jare en la kleriga rubriko “Nia trezoro” de la revuo “La Ondo de Esperanto” estas prezentataj dek elstaraj gvidantoj de la Esperanto-movado. Post artikoloj pri Zamenhof, de Beaufront kaj Bourlet, en la maja kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Hippolyte Sebert – generalo, sciencisto, industriisto kaj esperantisto. Hodiaŭ ĉi tiu artikolo iĝis legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2015/05/sebert/

En la junia “Ondo”, jam dissendita al la abonantoj, kadre de “Nia trezoro” estas publikigita artikolo pri Hector Hodler kaj ties ĉefartikolo “Super” aperinta antaŭ 100 jaroj en la revuo “Esperanto”.

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro. La elektronika versio (pdf) kostas nur 15 eŭrojn:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm