Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Nia Trezoro: Eŭgeno Lanti

Nia Trezoro: Eŭgeno Lanti

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-09-10 20:28

Inter tiuj, kiuj evoluigis Esperanton kiel socian fenomenon, eble la plej nekutiman personecon havis Eŭgeno Lanti. Malkiel la ceteraj movadgvidantoj, li ne studis en gimnazio aŭ liceo, dum longa tempo manlaboris, kaj, plej grave: li fondis en Esperantujo tute apartan movadon, kiu ne fontis el la antaŭmilita movado, konstruita de Zamenhof, L. de Beaufront, profesoroj Bourlet, Boirac kaj Cart, generalo Sebert kaj iliaj samtempuloj, nek el UEA de Hodler, Mudie, Privat k. a.

Legu pli en la artikolo “Eŭgeno Lanti, la unua sennaciisto” de Aleksander Korĵenkov, kiu aperis en la postkongresa kajero 8-9 de “La Ondo de Esperanto”, kadre de la kleriga rubriko “Nia Trezoro”. Hodiaŭ ĉi tiu artikolo estis publikigita ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/09/lanti/