Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Nia trezoro: Carlo Bourlet

Nia trezoro: Carlo Bourlet

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-03-31 12:34

“... tuj de la unua momento, kiam mi ekkonis lin kiel Esperantiston, li ĉiam staris antaŭ miaj okuloj kiel homo tiel grava kaj tiel meritplena, ke ĉiufoje, kiam mi pensis pri la sorto de Esperanto, pri ĝia progresado, pri ĝia batalado, pri ĝiaj esperoj por la estonteco, ĉiam sur la unua plano staris antaŭ mi la bildo de Bourlet”.

Ĉi tiu frazo de Zamenhof komencas artikolon pri Carlo Bourlet en la marta kajero de La Ondo de Esperanto. La artikolo pri Bourlet, verkita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la rubriko Nia Trezoro, kiu ĉi-jare prezentas dek gvidantojn de la Esperanto-movado ekde Zamenhof ĝis la nuna tempo. Hodiaŭ, kvin semajnojn post la dissendo de la marta Ondo la artikolo de Korĵenkov iĝis legebla ankaŭ en la novaĵ-retejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/03/bourlet/

La Ondo de Esperanto daŭre estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro. La elektronika versio (pdf) kostas nur 15 eŭrojn:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm