Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Nia libroproduktado en la 2014a jaro

Nia libroproduktado en la 2014a jaro

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-02-28 09:34

Laŭ la rubriko “Laste aperis” de la revuo “Esperanto” de UEA, en la pasinta jaro surmerkatiĝis 107 libroj kaj broŝuroj – en neniu jaro ekde 1991 surmerkatiĝis tiel malmultaj libroj en/pri Esperanto: nur iom pli ol duono ol la averaĝo. La kialoj ne estas konataj. Eble UEA ekaplikis pli rigorajn kriteriojn ĉe revendado, eble “Laste aperis” estis malpli zorge kompilata, eble pro ioma malaktiviĝo de niaj ĉefaj eldonejoj.

Vidu detalajn tabelojn laŭtemajn, laŭeldonejajn, laŭlandajn, kaj klarigojn pri ili en la tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov, kiu ekde 1991 ĉiujare aperigas en “La Ondo de Esperanto” statistikajn resumojn de la libroeldonado en Esperantujo. Lia superrigardo por 2014, aperinta en la februara kajero de “La Ondo de Esperanto”, unu monaton post la publikigo iĝis legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/02/knigi2014/