Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Nekonata verko de Zamenhof en la postkongresa Ondo

Nekonata verko de Zamenhof en la postkongresa Ondo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-09-14 11:37

La postkongresa kajero de “La Ondo de Esperanto”, presita antaŭ tri semajnoj en Litovio, estas pli ampleksa ol kutime pro artikoloj pri multaj aranĝoj okazintaj dum la Kongresa Sezonoj en Esperantujo. Al la plej granda kaj grava el ili – la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra, Slovakio – estas dediĉitaj pluraj tekstoj, inkluzive de la tradicia prikongresa artikolo de Jukka Pietiläinen, kiu ĉi-jare redaktis la kongresan kurieron. Al la kongreso estas dediĉita ankaŭ la kovropaĝo kiun ornamas foto el la esperantista procesio tra la urbocentro de Nitro.

Bone pritraktataj estas ankaŭ aliaj kongresoj kaj konferencoj, okazintaj preskaŭ samtempe en Slovakio: kongresoj de romkatolikaj kaj la protestantaj kristanoj-esperantistoj, la La 20-a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco, kaj la internacia lingvopolitika konferenco “Perspektivoj de lingva komunikado en la Eµropa Unio”, en kiu membro de la Eŭropa Komisiono Vytenis Andriukaitis ĉefparolis en Esperanto; la priesperanta parto de lia parolado estas presita en la sekcio “Tribuno”. Krome oni povas legi pri la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio, pri la 89-a kongreso de SAT en Germanio, pri la 49-a konferenco de ILEI en Hungario, pri la someraj Esperanto-lernejoj en Usono kaj Finnlando kaj pri multaj diversspecaj kunvenoj, kiuj montras la buntan aktivadon de la esperantistoj en la mondo.

Krom la jam menciita teksto de la parolado de la eŭropkomisionano Andriukaitis en la sekcio “Tribuno” estas legeblaj, interalie, komentarioj de niaj kolumnistoj Komitatano Z kaj Dafydd ab Iago, kaj kontribuo de Jean-Luc Tortel al la diskuto pri la malfacila Esperanta akuzativo. En ĉi tiu kajero de “La Ondo”, estas ankaŭ la artikolo “Siktivkaro, la ĉefurbo de Komio” verkita de Anatolo Sidorov en la rubriko “Urboj de Ruslando” kaj rakonto de Halina Gorecka “Bydgoszcz, la Mekko de la Esperanto-turismo” en la rubriko “Nia Trezoro”.

En la kultura sekcio enestas ampleksa recenzo de Leif Nordenstorm pri la romano “Dio ne havas eklezion” de Trevor Steele, informoj pri novaj libroj, anonco pri la literatura konkurso Liro-2016, kaj en la fino estas la nepra paĝo “Mozaiko” kun nova konkurstasko kaj plia kolekto de spritaj splitoj kaj preskeraroj, plukitaj de István Ertl. Inter ili mi elektas jenan: “Leono Zamenhof estas la sesa frato de Ludoviko, kaj la dua vira, post Felikso”.

Nu, ĉi tiu frazo el la “Historio de la Esperanta literaturo” de Minnaja kaj Silfer estas nur ŝerca kontribuo al la zamenhofologio, sed en la plej freŝa “Ondo” estas teksto, kiu alportas tute novan informon pri la iniciatoro de Esperanto. Nome, ni trovis en la Ŝtata Ruslanda Biblioteko en Moskvo, (eksa Biblioteko Lenin) ĝis nun nekonatan presaĵon de Zamenhof. Ĝi aperis en Peterburgo en la jaro 1886, do unu jaron antaŭ la apero de la Unua Libro.

Temas pri grandformata tripaĝa “kajero”, kiu enhavas okversan kantaĵon de Zamenhof kun muziknotoj de Rozenoer. Ĝi estas verkita en unu plia Praesperanto kaj presita per literoj de tiutempa rusa alfabeto, dum la muzikaj indikoj (italaj) estas latinliteraj. Ĉu vi volas scii pli multe pri ĉi tiu sensacia trovaĵo? Abonu “La Ondon” aŭ atendu publikigon en nia novaĵretejo, probable post tri monatoj, je la Zamenhofa Tago.

Sed eble la plej grava artikolo en la postkongresa “Ondo” estas presita sur la 3a paĝo, eĉ antaŭ la materialo pri la Nitraj eventoj – la eldonanto kaj redaktoro de “La Ondo” anoncas gravan ŝanĝon, nome: ekde la 2017a jaro “La Ondo de Esperanto” aperos nur elektronike laŭ la normoj pdf kaj ePub.

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla en la papera formo kontraŭ 42 eŭroj por la kuranta jaro kaj kontraŭ 21 eŭroj por jarduono. La elektronika jarabono por la tuta jaro kostas 15 eŭrojn. Pli detale pri la abonkondiĉoj legu en nia retejo.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm