Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Mireille Grosjean: la Esperantisto de la Jaro 2014

Mireille Grosjean: la Esperantisto de la Jaro 2014

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-12-15 11:32

La internacia sendependa magazino “La Ondo de Esperanto” en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010),  Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012). Mark Fettes (2013).

La svisa emerita instruistino Mireille Grosjean, prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2014 pro la sukcesa agado en Afriko, interalie pro la organizo de la 5a Afrika Esperanto-Kongreso; pro la aktiva laboro en ILEI, kies 47an internacian konferencon en Montevideo ŝi gvidis en julio 2014; kaj pro la preparado de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto okazonta en 2015.

Koran gratulon al Mireille Grosjean!

Legu pli rete
http://sezonoj.ru/2014/12/grosjean/

Halina Gorecka,
sekretario